Charters monologis pri la strategio de UEA de Libera Folio je 2024-08-062024-08-06 La Centra Oficejo laboris bone siatempe, sed ne plu estas bezonata, ĉar eblas dungi homojn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum sia prelego pri la strategia direkto de UEA dum la UK en Aruŝo. Diskuto ne okazis kaj malmultaj kongresanoj interesiĝis pri la prelego.
Kaosa inaŭguro kun multaj gravuloj de Libera Folio je 2024-08-052024-08-06 En la ĉi-jara Universala Kongreso male ol kutime ne superregas la eŭropaj partoprenantoj. Krom afrikanoj estas multaj partoprenantoj el Azio, interalie granda ĉina grupo, kiu en dimanĉo okazigis ”ĉinan tagon”. En dimanĉo kompreneble okazis ankaŭ la solena inaŭguro, kun ĉeesto de multaj gravuloj.
Komenciĝas la unua afrika Universala Kongreso de Libera Folio je 2024-08-032024-08-04 Komenciĝas la Universala Kongreso en Aruŝo. Laŭ la retejo de UEA 837 homoj el 66 landoj aliĝis al la kongreso. Multaj el la eŭropaj aliĝintoj tamen ŝajne ne alvenis al la unua afrika UK. En sabato okazas la jam tradicia movada foiro.
Reviziantoj de UEA atendas respondojn de Libera Folio je 2024-07-162024-07-18 Kio okazos pri la domo en Roterdamo? Kian planon oni havas pri la libroservo? Ĉu estas decido pri uzo de la nova administra sistemo Akso? La komitataj reviziantoj havis multajn demandojn, al kiuj la estraro de UEA ne povis tuj respondi. La estraro kaj la ĝenerala direktoro nun havas kvar monatojn por kunmeti respondojn.
EU-subvencio savis la financojn de UEA de Libera Folio je 2024-07-092024-07-10 Granda administra subvencio de EU savis la financojn de UEA en la pasinta jaro. Anstataŭ planita deficito de pli ol 50 000 eŭroj la asocio en 2023 atingis plusan rezulton kaj povis krome ŝpari monon por venontaj jaroj. La ekonomia rezulto de la kongreso en Torino aliflanke estis malbona, supozeble pro la pagoj al la entrepreno kiu nun prizorgas la kongresan fakon de UEA.
UEA rekomendas: ”Lernantoj bone lernu” de Libera Folio je 2024-06-232024-06-24 Dek monatojn post la Universala Kongreso en Torino, en la retejo de UEA aperis rekomendoj de la komitataj forumoj. Tie eblas ekscii, ke al UEA mankas konstanta informpolitiko, sed nun salajrata komunikisto antaŭenigos la agadon. Lernantoj bone lernu, ĉu kun instruisto aŭ ne, rekomendas la forumo pri instruado.
UEA strategie planas retejon kaj almanakon de Libera Folio je 2024-05-282024-05-28 La multjaraj babiloj pri nova strategia laborplano por UEA naskis unupaĝan resumon. Laŭ ĝi UEA planas interalie modernigi sian retejon kaj aperigi trijaran presitan almanakon kun la informoj, kiuj antaŭe aperis en la Jarlibro. Pretan planon oni promesas por la UK en Aruŝo, realigo okazu poste.
UEA petas pli da pacienco de Libera Folio je 2024-05-212024-05-21 Libera Folio dum longa tempo petis la estraron de UEA respondi al demandoj interalie pri la reteja renovigo kaj la sorto de la libroservo. La prezidanto de UEA nun petas pli da pacienco.
Planado pri laborplano por UEA daŭras de 2017 de Libera Folio je 2024-05-072024-05-07 Kion volas atingi Universala Esperanto-Asocio dum la proksimaj jaroj? Tion oni atendus legi en la strategia laborplano de la asocio – se ĝi ekzistus. En 2017 ĉesis validi la antaŭa plano, el kiu preskaŭ nenio estis realigita. De tiam daŭras babiloj pri nova plano.
UEA dancos por paco de Libera Folio je 2024-04-262024-04-26 Kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por paco estos la celo de projekto, en kiu UEA kunlaboras kadre de Unesko. Tiel UEA sukcesos montri, ke Esperanto estas tutmonda lingvo, diras François Lo Jacomo, estrarano de UEA.