Premioj gravas por montri agnoskon al aktivuloj de Libera Folio je 2025-01-142025-01-14 Stela Besenyei-Merger ĵus ricevis la unuan Premion Maertens de UEA por siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Tuj antaŭ tio ŝi… [Legu plu]
Plia esperantisto pereis en la milito en Ukrainio de Libera Folio je 2024-12-312024-12-31 Antaŭ duonjaro ni rakontis pri Vadim Bikov, la unua konata esperantisto el Ukrainio kiu pereis ĉe la fronto, defendante sian hejmlandon. Li iĝis 54-jara. Samaĝa estis Aleksandr Salmin el Rusio, kiu ĵus pereis ĉe la fronto en Ukrainio, atakante la najbaran landon. En la jena vidpunkta artikolo Grigorij Arosev – origine rusia esperantisto, nun de pluraj jaroj loĝanta en Germanio – konsideras la kialojn, kiuj igas multajn rusianojn opinii tian sorton heroa.
Esperanto ne iĝos la dolaro de BRICS de Libera Folio je 2024-12-052024-12-05 En Rusio esperantistoj aktivas por igi Esperanton la komuna lingvo de BRICS – origine organizaĵo de la landoj Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sudafriko, al kiu nun aliĝis kelkaj pliaj landoj. Sed tiu strebado estas vana, ĉar la aŭtoritatoj de totalismaj landoj deziras izoli siajn popolojn de la cetera mondo, skribas Aleksej Salomatov en vidpunkta artikolo.
Malferma Tago de la CO jam nur en memoroj de Libera Folio je 2024-11-262024-11-26 Antaŭ 30 jaroj okazis la unua Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu fariĝis tre populara aranĝo. La tradicio tamen ne daŭris 30 jarojn, ĉar UEA ĉesis okazigi la aranĝon malgraŭ ĝia granda populareco. ”La Malfermaj Tagoj estis unu el la plej vivaj eroj en UEA. Ilia malapero estas sekvo de spirita anemio en la nuna UEA kaj samtempe pliprofundigas ĝin”, skribas Osmo Buller.
Kien iros CDELI kaj al kiu ĝi apartenas? de Libera Folio je 2024-10-012024-10-02 La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en Svisio estas riĉega kolekto de materialoj pri Esperanto kaj la diversaj planlingvaj movadoj. En februaro 2023 demisiis ĝia nun 93-jara fondinto Claude Gacond. La estonteco de la arkivo malklaras. Antaŭ eventuala transporto al alia loko kaj sarkado nepre necesas profesia katalogado, skribas Rubeno Fernández Asensio en sia vidpunkta artikolo.
Tri esperantismoj post la venko de la angla de Libera Folio je 2024-02-212024-02-21 La angla lingvo jam atingis statuson, kiun esperantistoj sendube konsiderus ”fina venko” – se nur temus ne pri la angla, sed pri Esperanto. Krome rapide evoluas komputilaj tradukiloj. Kiaj motivoj do ekzistas por plu okupiĝi pri Esperanto, demandas sin Jouko Lindstedt – kaj trovas tri respondojn.
Esperantistoj kaj geopolitiko – kie ni staras? de Libera Folio je 2023-12-282023-12-28 En vidpunkta artikolo Javier Alcalde komparas la militojn en Ukrainio kaj Gazao. La artikolo interalie starigas la demandon, ĉu la esperantistoj aktive defendas Ukrainion sed ne palestinanojn ĉar ili estas plejparte eŭropanoj – kaj ĉar eŭropanoj estas plejparte rasistoj.
La revuo sen redakto de Libera Folio je 2023-11-282023-11-28 La revuo de UEA suferas de manko de redaktado kaj strukturo. Krome mankas recenzoj, nekrologoj kaj diskutoj, dum la titoloj estas plumpaj. Tion skribas en vidpunkta artikolo Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA.
Ĉar la Ligo de Nacioj decidis… de Libera Folio je 2023-06-132023-06-14 Kiel aspektus la mondo, se Esperanto havus la rolon, kiun ĉiam pli ekhavas la angla lingvo en multaj landoj? Jouko Lindstedt imagis alternativan historion de Esperanto.
Kiu stimulu la asocion? de Libera Folio je 2023-05-21 La komitato de UEA dum la lastaj jaroj iĝis ĉiam pli pasiva. La diskutoj estas letargiaj kaj preskaŭ ĉiuj proponoj de la estraro estas aŭtomate akceptataj. UEA nun spertas krizon de identeco, skribas komitatano Hans Becklin en vidpunkta artikolo. ”Per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn”, li argumentas.