Esperanto – ĉu mortanta lingvo? de Libera Folio je 2021-06-222021-06-23 Asocioj estis la interreto de sia epoko. Falantaj membronombroj ne signifas, ke Esperanto estas mortanta, sed ke la esperantistoj nun troviĝas aliloke. Tamen restas taskoj ankaŭ por asocioj, skribas Johannes Genberg en sia vidpunkta artikolo.
Tiu lingvopolitika iniciato sendube fiaskos… de Libera Folio je 2021-06-02 Kial esperantistoj partoprenu la iniciaton de Eŭropa Unio pri civitana diskuto, se jam anticipe klaras, ke ĝi apenaŭ povos konkrete influi la lingvopolitikon de la unio? Klaus Leith argumentas, ke eĉ se la proponoj de esperantistoj havas nur malgrandan ŝancon de akcepto, jam la serioza diskuto pri ili utilas, por igi Esperanton pli videbla.
Esperanto ne estas por ĉiuj de Libera Folio je 2021-05-242021-05-24 En sia vidpunkta artikolo akademiano Tatjana Auderskaja argumentas, ke Esperanto esence malsamas de aliaj lingvoj, havante trajtojn de intelekta ludo. ”Kreante vorton, ni kreas ankaŭ la mondon post ĝi”, ŝi skribas. Sed tial Esperanto estas facila nur por homoj kreaj kaj inventemaj. Tial ĝi laŭ ŝi neniam povos iĝi lingvo por ĉiuj.
Estas pliparte fido, tamen de Libera Folio je 2021-04-11 En 2020 aperis Ne estas fido nur, kolekto de paroladoj kaj aliaj tekstoj de Mark Fettes el lia tempo kiel prezidanto de UEA. Jens S. Larsen trastudis la verkon. Li trovas, ke la libro konfirmas la impreson, kiun oni tiam povis ekhavi pri li: ĝenerale simpatia kaj kompetenta homo, sed de tempo al tempo kun katastrofaj misjuĝoj.
Sankta bovino kaj nia diligenta kolegaro de Libera Folio je 2021-04-022021-04-02 En intervjuo de la populara Moskva radiostacio Eĥo Moskvi, la konata verkisto Leonid Juzefoviĉ asertis ke Esperanto havas milionon da parolantoj. Post la elsendo esperantistoj krude atakis lin en komentoj, ĉar li ne sufiĉe laŭdis la lingvon. Grigorij Arosev pripensas, kion tio diras pri la esperantistoj.
Ĉu la 15-a regulo forvelkas? de Libera Folio je 2021-03-092021-03-09 Laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko, vortoj, ”kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo”. Pro la nuna superrega statuso de la angla lingvo tio devus signifi grandan alfluon de anglaj vortoj en Esperanto. En la praktiko la esperantistoj tamen ŝajnas eviti pruntojn el la angla. Jouko Lindstedt pripensas kial.
Kaj la ceter’ – ĉu ne literaturo? de Libera Folio je 2021-02-232021-02-23 En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.
Buller: ”Lerni Esperanton plej gravas” de Libera Folio je 2021-01-242021-01-24 La plej grava tasko de esperantistoj estas ne propagandi, sed lerni Esperanton kaj kleriĝi pri. Tion skribas la iama ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en artikolo, kiu reaktualiĝis lige kun ĵusa diskuto pri informado en la komitato de UEA kaj en Facebook. Ni republikigas la artikolon kun permeso de la aŭtoro.
Komitatano de UEA demisias proteste de Libera Folio je 2021-01-112021-01-11 Marc Konijnenberg, komitatano A por Nederlando, anoncis sian demision el la komitato de UEA. En sia demisia letero li protestas kontraŭ la nuligo de la pensia aranĝo de la oficistoj de UEA kaj la pasiveco de la komitatanoj, eĉ kiam la estraro ignoras la decidojn de la komitato.
Asocioj estas por pacienculoj de Libera Folio je 2020-11-202020-11-20 Esperantistoj estas pli ol averaĝe individuemaj – alie ni ne estus esperantistoj. Kaj en la nuna epoko eblas fari ĉiam pli da aferoj individue. Tamen ni plu bezonas strukturojn, organizaĵojn kaj paciencon, argumentas José Antonio del Barrio en sia vidpunkta artikolo, spronita de la lasta demisio en TEJO.