La Ondo de Esperanto foriras de Libera Folio je 2019-10-022019-10-11 La magazino “La Ondo de Esperanto” aperadis ĉiumonate ekde 1991. Nun venas tempo adiaŭi unu el la vere malmultaj profesiaj periodaĵoj en la Esperanto-movado. “Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa”, opinias ĵurnalisto Grigorij Arosev.
Preskaŭ mia frato – responde al Joop Kiefte de Libera Folio je 2019-09-092019-09-09 Reage al la artikolo de Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO, Hanso Becklin konsentas, ke esperantistoj efektive konsistigas ian rondon familian – kun granda trezoro, kiu ebligas al ĉiu alporti sian kulturon al la komuna kulturo de la homaro. “Sed anstataŭ gardi ĉion ĉi kiel gemon kaj ekspozicii ĝin tra la mondo… ni disipas la heredaĵon de niaj pioniroj kaj antaŭuloj per atento al aliaj aferoj, malpli gravaj kaj multe pli apartigaj”, li skribas.
Joop Kiefte: La Fina Venko jam estas ĉi tie de Libera Folio je 2019-08-132019-08-13 En vidpunkta artikolo verkita por Libera Folio la nova prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, asertas ke ni jam atingis la Finan Venkon. La defioj kiuj ”unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo” laŭ li estas kreskodoloroj pro la adaptiĝo de la esperantistaj organizaĵoj al novaj realaĵoj.
Arosev: “La Esperanto-movado pereas” de Libera Folio je 2019-07-302019-07-30 La Titaniko de la movado jam longan tempon subakviĝas, sed tio apenaŭ estas kulpo de iuj konkretaj esperantistoj, des malpli de la foririnta UEA-estraro. La ”bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for, kaj nova tempo pli sukcesa malverŝajne venos, opinias Grigorij Arosev.
Ĉu la revuo estas kialo de membrofalo? de Libera Folio je 2019-05-042021-04-20 Kiel kutime, Libera Folio intervjuas kandidatojn por la komitataneco B. Laste ni publikigis respondojn de Osmo Buller. Ili kaŭzis reagon de la geredaktoroj de la revuo Esperanto, kiuj nun polemikas kontraŭ liaj opinioj.
Kien malaperis la Unua Libro? de Libera Folio je 2018-12-042018-12-06 Kion necesas fari por denove inspiri multajn homojn lerni Esperanton, demandas Jolanta van Holstein. En 1887 ne ekzistis interreto, tamen la ideo sukcese disvastiĝadis. Ĉu venis tempo reeldoni kaj traduki en ĉiujn naciajn lingvojn la Unuan Libron?
Nobelo aŭ stultaĵo? de Libera Folio je 2018-11-292018-12-23 Debatoj pri kandidatigo de iu esperantlingva verkisto por la literatura Nobel-premio de tempo al tempo plivigliĝas, sed preskaŭ tuj ree ĉesas. Carlo Minnaja atentigas, ke UEA apenaŭ kredas je sukceso de simila kandidatigo. “Mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute”, – skribas Minnaja por LF.
Kial mi partoprenos UK-ojn? de Libera Folio je 2018-10-142018-11-29 “Oni tro multe parolas en Esperantujo pri “obstinaj baroj”… Sed iu el la baroj tamen restas – aĝo. Ĉu vere ni devas havi renkontiĝojn por junuloj kaj por maljunuloj? Kial ne por viroj kaj virinoj aparte?”, – skribas Anna Striganova responde al la artikolo de Robert Nielsen.
Kial mi ne plu partoprenos la UK-n de Libera Folio je 2018-10-042018-10-07 Robert Nielsen opinias ke ĉiu devus partopreni en Universala Kongreso – sed ne pli ol unu fojon. Almenaŭ dum ne esence ŝanĝiĝos la UKoj. Ĉu temas pri netranspontebla diferenco generacia? Jen analizo el junula vidpunkto.
Kiel junigi la movadon? de Libera Folio je 2018-05-282018-05-29 Robert Nielsen en Irlando ekmiris, kie troviĝas ĉiuj novaj esperantistoj, kiuj ja devus aperi pro la novaj retaj kursoj kaj aplikaĵoj. Ili ja neniam aperas en la tradiciaj kunvenoj. Do li ekserĉis en sia ĉirkaŭaĵo.