La malrevolucio de Libera Folio je 2017-03-242017-03-24 Aperis la unua numero de la revuo Esperanto sub la respondeco de la nova redaktora duopo. Paweł Fischer-Kotowski konstatas, ke la nova numero ne draste diferencas de aliaj aperintaj dum la lastaj jaroj – ĝi estas nek katastrofa nek brila.
Formi unuecon en diverseco de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21 En la 21-a de februaro oni festas la internacian tagon de la gepatra lingvo, kaj lige kun ĝi la rajton je edukado kaj informado en la gepatra lingvo. Lige kun tio Albert Stalin T. Garrido volas aparte omaĝi unu instruiston, kiun li neniam persone renkontis.
Ĉu tra densa mallumo briletas la celo? de Libera Folio je 2017-01-022017-01-03 Kio okazos en Esperantujo dum la nova jaro 2017? En sia trarigardo de antaŭvideblaj eventoj Paweł Fischer-Kotowski trovas kelkajn lumpunktojn, sed multe pli da densa mallumo.
Ĉu ekzistas du movadoj? de Libera Folio je 2016-12-142016-12-15 Miloj da homoj lastatempe eklernis Esperanton en la reto, sed ili apenaŭ videblas en la fizika mondo. En sia teksto Robert Nielsen pripensas, ĉu ekzistas du apartaj Esperantujoj – kaj ĉu eblas ilin kunigi.
Internan ideon por tutmondistoj! de Libera Folio je 2016-12-042016-12-15 Influa intelektulo franca/usona, Guy Sorman (1944), verkisto kaj publicisto favora al klasika liberalismo, ĵus legis la pri-Esperantan libron “Bridge of Words” de Esther Schor, kaj publikigis interesajn pensojn en sia blogo. Preter etaj eraroj pri faktoj, frapas lia favora sinteno al la interna ideo, kiu laŭ li portas aktualegan mesaĝon al la nuna mondo.
EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto? de Libera Folio je 2016-07-222017-04-26 Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko, planlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino, ne kredas ke la atendata eliro de Britio el Eŭropa Unio kondukos al gravaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU. Li tamen esperas, ke pli da homoj serioze ekinteresiĝos pri Esperanto pro ĝi.