Spacveturo kaj vortordo de Libera Folio je 2024-02-112024-04-22 en movado Forpasis Wim Jansen, multjara dungito de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kiu poste doktoriĝis pri la vort-ordo en Esperanto kaj gvidis la katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Ulrich Lins rakontas pri kolego, kiun li konis de jardekoj.
Esperantistoj kolektas monon por Palestino de Libera Folio je 2024-02-062024-02-06 La esperantista volontula teamo de la muzikfestivalo en Roskilde, Danio, pli frue kolektis monon por helpi al esperantistoj en Ukrainio, kiuj suferas pro la atako de Rusio. Nun la teamanoj decidis kolekti monon ankaŭ por palestinanoj, kiuj suferas pro la milito en Gazao.
Populara usona podkasto rakontas pri Esperanto de Libera Folio je 2024-01-312024-02-01 Popularega usona podkasto en la 25-a de januaro publikigis longan, tre favoran epizodon pri Esperanto. La podkasto Stuff You Should Know (”Aferoj por scii”) regule aperas ekde 2008 kaj estas unu el la plej aŭskultataj en la tuta mondo.
Tial TEJO dungas pliajn oficistojn de Libera Folio je 2024-01-302024-01-30 Antaŭ dek jaroj TEJO havis unu plentempan laboranton. Nun ĝi havas sep, kaj planas dungi du pliajn. Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj dum la sama periodo kreskis, sed tute ne same multe. La prezidanto de TEJO klarigas, kial la asocio bezonas pliajn laborfortojn kaj kiel oni financos la planatajn dungojn.
Esperantujo kiel modelo de demokratio de Libera Folio je 2024-01-232024-01-23 La konata hungara esperantista ĵurnalisto Sándor Révész en ĵusa artikolo aperinta en populara hungarlingva periodaĵo rakontis pri siaj unuaj spertoj de demokratia decidofarado, kiujn li ekhavis deum la IJK en Raŭmo 1980. Libera Folio republikigas la ĉefan parton de la teksto kun permeso de la aŭtoro. Ĉu plu Esperantujo povus funkcii kiel modelo de demokratio?
de Libera Folio je 2024-01-162024-01-16 en interreto Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton Esperantistoj kolektiĝas en diversaj retaj forumoj – en komercaj retejoj, kiel Facebook, kaj en tute propraj, kiel Mia Vivo. Alian vojon proponas la esperantlingva Mastodon-servilo, kie esperantistoj povas babili inter si, sed ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo. Tamen ne kun la komerca servo de Meta, Threads.net, kiu jam estas blokita.
de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09 en movado, TEJO Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.
de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09 en kulturo Ukrainio vekiĝis ”Leginte la libron oni komencas malgaje pensi, kion kunportos la estonteco: Rusio turnis sian tutan ekonomion al plurjara militado, al dispecigo kaj detruado de la ĝene demokratia suda najbaro”. Tion skribas Jouko Lindstedt en recenzo de aktuala verko de Kalle Kniivilä.
de Libera Folio je 2024-01-052024-01-05 en interreto Mia Vivo iĝas komuna vivo Antaŭ pli ol tri jaroj Johannes Genberg lanĉis la esperantistan socian retejon Mia Vivo. La retejo nun havas preskaŭ du mil membrojn, tamen nur parteto aktivas. Nun li decidis transdoni la prizorgadon kaj evoluigon de la retejo al fondata asocio. Ni petis lin klarigi, kial.
de Libera Folio je 2024-01-012024-01-01 en movado Grégoire Maertens 100-jara La 1-an de januaro 2024 centjariĝas Grégoire Maertens, kiu estis prezidanto de UEA dum la 1980-aj jaroj. Li iĝis esperantisto en la aĝo de 16 jaroj kaj dum la nazia okupacio de Belgio spite la riskojn ekaktivis en loka Esperanto-grupo.