La estraro de UEA kontemplas sian AKSO-n de Libera Folio je 2023-08-252023-08-25 en interreto, movado, UEA Ĝis la fino de aŭgusto UEA devas en iu aŭ alia maniero veni al konkludo pri la reteja renovigo kaj decidi pri nova administra sistemo. Tion decidis la komitato en Torino. Nun la estraro entreprenas paŝojn por plenumi la decidon.
REU haltigas sian membrecon en UEA de Libera Folio je 2023-08-232023-08-24 Rusia Esperantista Unio dum sia ĵusa konferenco en Tatarstano decidis ”haltigi” sian membrecon en UEA. Tio signifas ke UEA momente ne havas funkciantan landan asocion en la plej granda lando de la mondo.
Ukrainoj rakontas pri sia lando kaj la milito de Libera Folio je 2023-08-232023-08-23 Ĵus aperis la esperantlingva versio de la verko ”Lando kiu vekiĝis” de Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. En la libro ordinaraj ukrainoj rakontas pri la milito, sed ankaŭ pri la evoluo de la lando dum 30 jaroj de sendependeco. Hans Becklin intervjuis la aŭtoron.
Hispanio petas pliajn oficialajn lingvojn por EU de Libera Folio je 2023-08-182023-08-18 La registaro de Hispanio oficiale petis al EU, ke tri regionaj lingvoj – la kataluna, la eŭska kaj la galega – ekhavu oficialan staton en la unio. Tion postulis alianco de malgrandaj partioj por subteni la elekton de reprezentanto de la maldekstra bloko kiel prezidanton de la parlamento.
Du kazoj de seksa molestado en la IJK en Italio de Libera Folio je 2023-08-122023-08-14 Du kongresanoj estis sekse molestitaj dum la Internacia Junulara Kongreso en Lignano, Italio. Estis elektita nova redaktoro de la revuo Kontakto. La tri novaj volontuloj de TEJO ĉiuj estas neesperantistoj.
de Libera Folio je 2023-08-112023-08-25 en kulturo Esperantistaj recenzantoj atentas la tradukon Tobiasz Kubisiowski, interalie konata kiel estrarano de TEJO kaj pli frue Pola Esperanto-Junularo, ĵus magiŝtriĝis ĉe Universitato de Varsovio. Por sia disertaĵo li esploris, kiel oni recenzas tradukitajn verkojn en Esperanto. Montriĝis, ke la kvalito de la traduko estas preskaŭ ĉiam pritraktata en recenzoj de Beletra Almanako. Laŭ li, la recenzoj meritas pli da atento flanke de la esperantista komunumo, pro sia literaturkrea funkcio.
de Libera Folio je 2023-08-052023-08-07 en movado, UEA Kongresa flago transdonita al Afriko UEA ne plu estas en financa krizo, laŭ la ĝenerala direktoro dum la vendreda komitata kunveno. Pro subvencio de EU eblos dungi novajn oficistojn kaj ne altigi la kotizon. Ĝis la fino de aŭgusto la komitato deziras vidi raporton pri la reteja renovigo kaj la nova administra sistemo.
de Libera Folio je 2023-08-032023-08-03 en kulturo La rezultoj de Belartaj Konkursoj La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj de Miguel Fernández, prezidanto de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj. Surloke en Torino kunprezentis BK-sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj Sara Spanò.
de Libera Folio je 2023-08-032023-08-03 en movado, UEA Ukrainio sur la podio en Torino Samkiel pasintjare en Montrealo, ankaŭ en la Universala Kongreso de Torino okazis aparta programero pri la milito en Ukrainio. La programero ne estis anoncita en la Kongresa Libro, kaj okazis jam je la 9-a horo matene en mardo. Spite tion ĝi allogis sesdekon da interesiĝantoj.
de Libera Folio je 2023-08-022023-08-03 en movado, UEA UEA respondis malklare Post la buĉo de la Centra Oficejo UEA ne plu havas superrigardon pri la monda Esperanto-movado. Tio evidentiĝis dum la programero “UEA respondas” dum la Universala Kongreso en Torino en mardo. La redaktoroj de la revuo Esperanto en Rusio ricevos helpon de nova estrarano el Ĉinio.