Mondfama kantisto forgesis Esperanton de Libera Folio je 2023-07-302023-07-30 en movado, UEA La mondfama blinda kantisto Andrea Bocelli sendis siajn salutojn al la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Torino. Li rakontis, ke li lernis la fundamentojn de Esperanto de sia piana instruisto, sed poste forgesis la lingvon. La komitato de UEA elektis novan honoran prezidanton, sed prokrastis la elekton de nova elekta komisiono, ĉar mankis kandidatoj.
Dek jaroj de reteja renovigo de Libera Folio je 2023-07-262023-07-28 La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.
Latino iĝis minuskla en nova Pomego de Libera Folio je 2023-07-252023-07-25 Komence de julio Bertilo Wennergren lanĉis novan version de sia klasika Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG 2023. Ĝi estas kiel kutime libere havebla en la reto. Samtempe aperas ankaŭ ĝisdatigita versio de la presita Detala Gramatiko de Esperanto. Libera Folio petis lin rakonti, kio estas nova en la Esperanta gramatiko.
Martin Wiese: Barakte kun la tempo, sed ne vane de Libera Folio je 2023-07-182023-07-18 Martin Wiese ekde la 1980-aj jaroj estas unu el la plej konataj nomoj inter la esperantistaj muzik-amantoj. Post severa kronvirusa infekto, li resaniĝis kaj ĵus publikigis novan albumeton kun la titolo Vestiĝoj. En intervjuo de Rogener Pavinski li rakontas pri sia muziko kaj la nova albumo.
Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2023-07-102023-08-12 TEJO sabate elektos novan estraron, sed la elekta komisiono agnoskas ke estas “krizo” pro manko de aktivuloj. Estas nur ses estraranaj kandidatoj – la plej malgranda kvanto dum almenaŭ dek jaroj. Por la prezidanteco kandidatas Tyron Surmon.
de Libera Folio je 2023-07-042023-07-04 en movado, UEA UEA forgesis revizoron kaj Centran Oficejon Profesia revizoro de pluraj jaroj ne kontrolis la kontojn de UEA. La komitataj reviziantoj ne povis kontroli, kiel estis aprobitaj la elspezoj de la asocio. La reteja projekto kaj la tuta Centra Oficejo forfalis el la estrara raporto.
de Libera Folio je 2023-06-282023-06-28 en interreto, movado, UEA UEA denove prokrastas la novan retejon La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.
de Libera Folio je 2023-06-202023-06-21 en movado, UEA Esperanto estis uzata en virtuala UN-kunsido Pluraj gravuloj de Unuiĝintaj Nacioj partoprenis en reta kunveno pri multlingvismo, kiun iniciatis reprezentantoj de UEA. La kunsido estis interpretita ankaŭ al Esperanto, kaj kelkaj parolantoj mem uzis la lingvon. Tamen nenia ĝenerala subteno al la ideo aŭ uzo de Esperanto estis esprimita.
de Libera Folio je 2023-06-132023-06-14 en vidpunkto Ĉar la Ligo de Nacioj decidis… Kiel aspektus la mondo, se Esperanto havus la rolon, kiun ĉiam pli ekhavas la angla lingvo en multaj landoj? Jouko Lindstedt imagis alternativan historion de Esperanto.
de Libera Folio je 2023-06-132023-06-13 en interreto, movado Aktivuloj klopodas savi la kursojn de Duolingo En marto Libera Folio raportis pri la malapero de pluraj Esperanto-kursoj de Duolingo. Komence de junio aktivuloj de TEJO kaj la brazila junulara organizaĵo BEJO lanĉis peticion por savi la kursojn. En malpli ol du semajnoj ĝi kolektis pli ol 2 300 apogantojn. Sed kial tio influus komercan entreprenon, kiu volas gajni monon? Ni demandis al kelkaj el la aktivuloj.