Seriozaj informoj kun limigita vortprovizo de Libera Folio je 2023-06-062023-06-06 en interreto, UEA La de jaroj atendata nova retejo de UEA neniel volas aperi. Sed ne ĉiuj scias, ke jam de pluraj jaroj UEA havas apartan retejon kun interesaj tekstoj por novaj esperantistoj. ”Eĉ per limigita vortprovizo eblas transdoni al la legantoj seriozajn informojn”, rakontas la ĉefrespondeculo Anna Löwenstein.
UEA fordonis sian bibliotekon al Varsovio de Libera Folio je 2023-05-312023-05-31 La ĉefa parto de la biblioteko Hodler de UEA nun formale troviĝas en la posedo de la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio. Pli frue la arkivo de UEA kaj parto el la biblioteko estis transdonitaj al Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.
TEJO planas elspezi pli da mono de Libera Folio je 2023-05-272023-05-28 La kvaran fojon en du jaroj, la estraro de TEJO prezentas buĝeton al la komitato. Pro la ricevo de la administra subvencio, oni proponas elspezi pli da mono kaj redungi du oficistojn.
Ĉiam malpli da libroj aperas en Esperanto de Libera Folio je 2023-05-232023-05-28 De multaj jaroj Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, konstante raportas pri la statistikaĵoj de la libroeldonado en Esperanto. Ni petis lin rakonti pri siaj observoj. La konkludoj ne estas nur malesperigaj. ”La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda, ja la moderna tekniko ebligas moderpreze eldoni eĉ etkvante”, li diras.
Kiu stimulu la asocion? de Libera Folio je 2023-05-21 La komitato de UEA dum la lastaj jaroj iĝis ĉiam pli pasiva. La diskutoj estas letargiaj kaj preskaŭ ĉiuj proponoj de la estraro estas aŭtomate akceptataj. UEA nun spertas krizon de identeco, skribas komitatano Hans Becklin en vidpunkta artikolo. ”Per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn”, li argumentas.
de Libera Folio je 2023-05-16 en kulturo, movado Kial malgranda frato iĝis sibo kaj ri? Esperanto-Asocio de Britio lanĉas samtempe du versiojn de unu libro, la malutopiaĵo Little Brother, verkita de Cory Doctorow. La du tradukoj de Edmund Grimley Evans nomiĝas Malgranda frato kaj Malgranda sibo. Kion tio signifas kaj kial? Tim Owen klarigas.
de Libera Folio je 2023-05-092023-05-09 en movado, UEA La komitato de UEA havas nenion por diri Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.
de Libera Folio je 2023-04-232023-04-24 en movado, TEJO IJK 2024 okazos en Litovio TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
de Libera Folio je 2023-04-192023-04-19 en interreto, kulturo Por kio utilas Libera Folio? Libera Folio estis fondita antaŭ dudek jaroj por prilumi akutan krizon en UEA. Multo ŝanĝiĝis en la mondo de post la jaro 2003, sed krizoj konstantas. Por kio do utilas nia bulteno? Ĉu nur por fidinde kaj ripete informi, ke en Esperantujo ĉio daŭre aĉas, kiel komentis unu leganto?
de Libera Folio je 2023-04-122023-04-12 en interreto, kulturo Nova retejo por esperantistaj librovermoj Ĉu denove nova socia retejo por esperantistoj? Sed ĉi-foje ĝi estas ne nur por esperantistoj. Per Libroj.org eblas rakonti en Esperanto pri interesaj libroj kaj trovi aliajn legemajn esperantistojn – sed ankaŭ interrilati kun legemuloj ekster Esperantujo. Libroj.org estas parto de Fediverso, samkiel Mastodon.