Ĉiam malpli da libroj aperas en Esperanto de Libera Folio je 2023-05-232023-05-28 en kulturo De multaj jaroj Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, konstante raportas pri la statistikaĵoj de la libroeldonado en Esperanto. Ni petis lin rakonti pri siaj observoj. La konkludoj ne estas nur malesperigaj. ”La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda, ja la moderna tekniko ebligas moderpreze eldoni eĉ etkvante”, li diras.
Kiu stimulu la asocion? de Libera Folio je 2023-05-21 La komitato de UEA dum la lastaj jaroj iĝis ĉiam pli pasiva. La diskutoj estas letargiaj kaj preskaŭ ĉiuj proponoj de la estraro estas aŭtomate akceptataj. UEA nun spertas krizon de identeco, skribas komitatano Hans Becklin en vidpunkta artikolo. ”Per tia drivado oni malfacile aligas novajn membrojn”, li argumentas.
Kial malgranda frato iĝis sibo kaj ri? de Libera Folio je 2023-05-16 Esperanto-Asocio de Britio lanĉas samtempe du versiojn de unu libro, la malutopiaĵo Little Brother, verkita de Cory Doctorow. La du tradukoj de Edmund Grimley Evans nomiĝas Malgranda frato kaj Malgranda sibo. Kion tio signifas kaj kial? Tim Owen klarigas.
La komitato de UEA havas nenion por diri de Libera Folio je 2023-05-092023-05-09 Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.
IJK 2024 okazos en Litovio de Libera Folio je 2023-04-232023-04-24 TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
de Libera Folio je 2023-04-192023-04-19 en interreto, kulturo Por kio utilas Libera Folio? Libera Folio estis fondita antaŭ dudek jaroj por prilumi akutan krizon en UEA. Multo ŝanĝiĝis en la mondo de post la jaro 2003, sed krizoj konstantas. Por kio do utilas nia bulteno? Ĉu nur por fidinde kaj ripete informi, ke en Esperantujo ĉio daŭre aĉas, kiel komentis unu leganto?
de Libera Folio je 2023-04-122023-04-12 en interreto, kulturo Nova retejo por esperantistaj librovermoj Ĉu denove nova socia retejo por esperantistoj? Sed ĉi-foje ĝi estas ne nur por esperantistoj. Per Libroj.org eblas rakonti en Esperanto pri interesaj libroj kaj trovi aliajn legemajn esperantistojn – sed ankaŭ interrilati kun legemuloj ekster Esperantujo. Libroj.org estas parto de Fediverso, samkiel Mastodon.
de Libera Folio je 2023-04-042023-04-04 en kulturo Eroŝenko reviviĝas en angla traduko Dum multaj jaroj la blinda esperantista verkisto Vasil Eroŝenko krom Rusio, Ukrainio kaj orienta Azio, kie diverslingve aperis lia verkaro, estis konata ĉefe en Esperantujo. Ĵus tamen Clemens J. Setz konigis lin en la germana, kaj nun aperis antologio de verkoj de Eroŝenko en la angla.
de Libera Folio je 2023-03-282023-03-28 en historio, movado Mortkondamno de Billy Waldon nuligita Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la Supera kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.
de Libera Folio je 2023-03-272023-03-28 en movado, TEJO EU-subvencio savas la financojn de TEJO TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.