La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj de Libera Folio je 2023-02-212023-02-21 en movado, UEA Libera Folio trarigardis la lastajn 14 numerojn de la revuo Esperanto. Montriĝis, ke la oficiala organo de UEA preskaŭ plene silentas pri la plej gravaj okazaĵoj en la asocio: la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko kaj la libroservo. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio ne aperis eĉ unu vorto.
TEJO denove esperas je granda EU-subvencio de Libera Folio je 2023-02-142023-02-15 Pasintjare TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subvencion de 85 000 eŭroj. Tiu EU-mono devus kovri 58 procentojn de la elspezoj. La perdo kaŭzis grandajn problemojn al la organizo. Ĉi-jare TEJO denove kalkulas je eĉ pli granda EU-subvencio, kiu laŭplane kovros 91 procentojn el la elspezoj de la asocio.
TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n de Libera Folio je 2023-02-082023-02-08 TEJO nun havas mil membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.
Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton? de Libera Folio je 2023-01-312023-02-06 La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.
Tri usonanoj diskutas persone de Libera Folio je 2023-01-24 Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.
de Libera Folio je 2023-01-162023-01-17 en UEA Biblioteko Hodler iros al Pollando La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola nacia biblioteko en Varsovio.
de Libera Folio je 2023-01-102023-01-10 en movado, UEA Kiu aĉetos la Centran Oficejon? Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.
de Libera Folio je 2022-12-312023-01-04 en interreto, kulturo La milito en Ukrainio plej interesis legantojn La milito en Ukrainio estis la temo, kiu plej interesis la legantojn de Libera Folio dum la pasinta jaro. Multe malpli aktive oni legis artikolojn pri la sorto de la Centra Oficejo, de TEJO kaj la nova retejo de UEA. Libera Folio atingis novan rekordon de paĝomontroj.
de Libera Folio je 2022-12-182022-12-19 en interreto, kulturo Unukornuloj parolas Esperanton Ne nur homoj scias konversacii en Esperanto. La babil-roboto ChatGPT kapablas ne nur retbabili kun homoj en diversaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – sed eĉ verki artikolojn kaj kantotekstojn, kun impresaj rezultoj. Marc van Oostendorp petis la roboton krei tekstojn pri mondo, en kiu Esperanton parolas ankaŭ unukornuloj.
de Libera Folio je 2022-12-122022-12-12 en kulturo Kjara gajnis alternativan Eŭrovidan konkurson La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.