Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton? de Libera Folio je 2023-01-312023-02-06 en movado La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.
Tri usonanoj diskutas persone de Libera Folio je 2023-01-24 Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.
Biblioteko Hodler iros al Pollando de Libera Folio je 2023-01-162023-01-17 La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola nacia biblioteko en Varsovio.
Kiu aĉetos la Centran Oficejon? de Libera Folio je 2023-01-102023-01-10 Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.
La milito en Ukrainio plej interesis legantojn de Libera Folio je 2022-12-312023-01-04 La milito en Ukrainio estis la temo, kiu plej interesis la legantojn de Libera Folio dum la pasinta jaro. Multe malpli aktive oni legis artikolojn pri la sorto de la Centra Oficejo, de TEJO kaj la nova retejo de UEA. Libera Folio atingis novan rekordon de paĝomontroj.
de Libera Folio je 2022-12-182022-12-19 en interreto, kulturo Unukornuloj parolas Esperanton Ne nur homoj scias konversacii en Esperanto. La babil-roboto ChatGPT kapablas ne nur retbabili kun homoj en diversaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – sed eĉ verki artikolojn kaj kantotekstojn, kun impresaj rezultoj. Marc van Oostendorp petis la roboton krei tekstojn pri mondo, en kiu Esperanton parolas ankaŭ unukornuloj.
de Libera Folio je 2022-12-122022-12-12 en kulturo Kjara gajnis alternativan Eŭrovidan konkurson La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.
de Libera Folio je 2022-12-092022-12-09 en kulturo EAB serĉas tradukontojn per konkurso Esperanto-Asocio de Britio lastatempe iĝis granda eldonanto de altkvalitaj, ĉefe tradukitaj libroj en Esperanto. La asocio nun aĉetis la tradukrajtojn de du famaj, anglalingvaj libroj, kaj serĉas tradukantojn por ili per konkurso.
de Libera Folio je 2022-12-082022-12-08 en movado Rusio ricevas esperantiston kontraŭ korbopilkisto Usono liberigis la mondfaman armil-komerciston kaj esperantiston Viktor But kontraŭ la mondfama korbopilkisto Brittney Griner. La interŝanĝo de malliberuloj estis diskutita dum monatoj, kaj fine oficiale anoncita la 8-an de decembro.
de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 en interreto, movado, TEJO, UEA Pli da mono por nova retejo de UEA UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.