Eventa Servo havigis novan retadreson de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 en interreto, movado Eventa Servo disvastigos informojn pri Esperanto-eventoj per la adreso Esperanto.events.
Cerboj de planlingvistoj skanitaj ĉe MIT de Libera Folio je 2022-11-292022-12-03 Kie en la kapo kaŝiĝas Esperanto? Ĉu aliloke ol la angla – aŭ Klingono? Tion oni esploris per skanado de la cerboj dum kunveno de parolantoj de diversaj planlingvoj en Usono. Ĉeestis ankaŭ la kreintoj de la diversaj lingvoj, kun unu rimarkinda escepto.
Anonimaj rusoj nun nombritaj de Libera Folio je 2022-11-282022-11-28 Almenaŭ 29 rusiaj esperantistoj subtenas la protestan leteron, kiu postulas de UEA penton kaj pardonpeton. Tion asertas la sendinto de la letero. La nomoj de la asertataj subtenantoj tamen restas sekreto.
Ĵomart kaj Nataŝa kantas kune dum kvin jardekoj de Libera Folio je 2022-11-222022-11-22 Ĵomart kaj Nataŝa estas supozeble la plej konata muzika duopo en Esperantujo. Sian unuan diskon ili publikigis jam en 1989 en la tiama Sovetio, en tri mil ekzempleroj, kiuj tuj disvendiĝis. Ĵus ili ricevis la plej grandan kulturan distingon en Esperantujo, la FAME-premion. Libera Folio kaptis la okazon intervjui ilin.
La ĉefa kulturpremio en Esperantujo de Libera Folio je 2022-11-222022-11-22 La FAME-premio estas kredeble la plej granda unuopa kulturpremio en Esperantujo. Ĵus estis fine solene transdonita la 17-a premio, kiu estis aljuĝita al Ĵomart kaj Nataŝa jam antaŭ du jaroj – la ceremonio prokrastiĝis pro la pandemio. Ni petis Ulrich Matthias, unu el la estraranoj de la FAME-fondaĵo, rakonti pli pri la premio.
de Libera Folio je 2022-11-222022-11-28 en kulturo Ŝanco por Esperanto en minoritata Eŭrovido Kanto en Esperanto estas inter la finaj konkurantoj en alternativa Eŭrovida konkurso por minoritataj lingvoj.
de Libera Folio je 2022-11-152022-11-18 en movado Azia kaj Oceania kongreso kun juno kaj gajo Pli ol 300 esperantistoj partoprenis la ĵusan Azian-Oceanian Kongreson en Koreio, 172 el ili ĉeeste. Temis pri la unua internacia ĉeesta renkontiĝo post la trijara pandemio en Azio. Nia raportanto CHOE Taesok estis ĝoja revidi la stabile antaŭenirantan Esperanto-movadon de sia unua hejmlando.
de Libera Folio je 2022-11-092022-11-09 en interreto, movado Rusiaj esperantistoj postulas pardonpeton Protesta letero sendita nome de “rusiaj esperantistoj” postulas, ke UEA ĝis la 1-a de decembro ree enoficigu la eksigitan ĉefdelegiton Svetlana Smetanina kaj pardonpetu al ŝi pro la eksigo. Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj de Rusio damaĝas la publikan bildon de la asocio.
de Libera Folio je 2022-11-012022-11-01 en interreto Elon Musk pelas esperantistojn el Twitter La miliardulo Elon Musk aĉetis la socian retejon Twitter, kaj tuj diskonigis grandajn ŝanĝojn. En kombino kun liaj propraj strangaj afiŝoj en la retejo, tio konvinkis multajn uzantojn de Twitter ekserĉi alternativojn. La plej populara ŝajnas esti la servo Mastodon, kien alvenis ankaŭ novaj esperantistoj.
de Libera Folio je 2022-10-252022-10-25 en kulturo, movado Imitinda lingvistika priskribo de Esperanto Nun ekzistas anglalingva libro, kiu povas konvinki profesian lingviston, ke estas fruktodone kaj interese esplori Esperanton kaj precipe ĝian uzon per la ordinaraj lingvistikaj metodoj uzataj por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Tion konstatas en sia recenzo Jouko Lindstedt. Sed la libro evidente estas interesa ankaŭ por esperantistoj.