UEA ne kontentas pri sia nova retejo de Libera Folio je 2022-10-172022-10-18 en movado, UEA La longe atendataj nova retejo kaj administra sistemo de UEA laŭ la plej freŝa limdato devis ekfunkcii en septembro, sed tio ne okazis. Laŭ informoj de Libera Folio, la estraro de UEA trovas la sistemon mankohava kaj ne pretas akcepti ĝin en ĝia nuna stato.
UK en 1922 – kulmino de la juna movado de Libera Folio je 2022-10-162022-10-16 Antaŭ cent jaroj en Helsinko okazis Universala Kongreso kun amaso da altnivelaj fakaj kunvenoj. Reprezentantoj de la UK estis akceptitaj de la prezidanto de Finnlando, kiu manpremis ĉiujn gastojn. Dum la kongreso oratoris Privat, deklamis Kalocsay, kaj la tuto ricevis vastan gazetaran atenton. Sed post la kongreso la loka movado kolapsis – kial?
Ne malfruas kandidati por Akademia laŭro de Libera Folio je 2022-10-162022-10-16 La Akademio de Esperanto prokrastis la limdaton por sia literatura premio, la Laŭro de la Akademio. Ĝis fino de oktobro eblos kandidatigi verkojn eldonitajn dum la lastaj kvin jaroj.
Unika aranĝo sur plurgeneracia fundamento de Libera Folio je 2022-10-132022-10-13 Ĉu eblus okazigi kulturan aranĝon similan al Arkones aliloke, ekzemple en Usono lige kun NASK? Tiu estis unu el la demandoj, kiujn starigis al si Brandon Sowers antaŭ la ĉi-jaraj artaj konfrontoj en Poznano. Serĉante la respondojn li maltrafis eĉ du trajnojn kaj restis en Poznano plian nokton.
Pli da muminoj ekparolas Esperanton de Libera Folio je 2022-10-01 Esperanto-Asocio de Britio lastatempe tre vigligis sian eldon-agadon. Ĵus aperis la unua el planataj sep tradukoj el la verkoj de la konata finnlanda verkisto Tove Jansson pri la loĝantoj de Muminvalo. Ni petis la eldoniston kaj tradukinton rakonti pli pri la projekto.
de Libera Folio je 2022-09-262022-09-26 en historio, kulturo Vivo dediĉita al Esperanto kaj Ukrainio La vivo en Ukrainio pluiras, spite la militon – ankaŭ la esperantista vivo. Ĵus aperis nova libro pri la pioniro Orest Kuzma, kiu eldonis ukrainan lernolibron pri Esperanto en 1922. Komence de la dua mondmilito lia hejmregiono iĝis parto de Sovetio, kaj en 1947 li, same kun multaj aliaj edukitaj homoj, estis deportita al Siberio.
de Libera Folio je 2022-09-212022-09-21 en historio, kulturo Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo? Studentoj kaj esploristoj el diversaj landoj renkontiĝis en Bonn por diskuti pacismon en la Esperanto-movado el diversaj vidpunktoj. Estis prezentitaj unikaj historiaj materialoj – kaj la nova, franca traduko de ”La Danĝera lingvo” de Ulrich Lins.
de Libera Folio je 2022-09-202022-09-22 en vidpunkto Tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio Kion esperantistoj faru post la milito? Tiun demandon klopodas prilumi István Szabolcs en dua vidpunkta artikolo pri la temo. ”Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subtenas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla”, li skribas.
de Libera Folio je 2022-09-122022-09-12 en vidpunkto Kion esperantistoj faros post la milito? La milito en Ukrainio dividas ankaŭ la Esperanto-movadon. Pascal Dubourg Glatigny demandas sin, ĉu la esperantistoj havas ion propran por diri pri la konflikto, aŭ ĉu ili nur papagas propagandon de la diversaj flankoj. ”Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon de dialogo kaj toleremo”, li skribas en sia vidpunkta artikolo sojle de diskuto pri la temo en Poznano okaze de Artaj Konfrontoj en Esperanto (Arkones).
de Libera Folio je 2022-09-022022-09-05 en movado, TEJO TEJO maldungos oficistojn pro monomanko Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.