Centra Oficejo ne plu respondos de Libera Folio je 2022-08-102022-08-10 en movado Ne plu okazos la programero ”Centra Oficejo respondas”, ĉar la CO ne plu povas respondi, klarigis la estraro de UEA en Montrealo. Anstataŭe okazis ”UEA respondas”, kun ĉeesto de estraranoj… [Legu plu]
Nacia vespero kun diversa sukceso de Libera Folio je 2022-08-102022-08-11 Proksimume kvarcent kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon, kiu prezentis plurajn facetojn de la kanada kulturo. Yves Bellefeuille trovis la programerojn diverse ĝueblaj.
La prezidanto ne subtenis la buĝeton de TEJO de Libera Folio je 2022-08-102022-08-10 Post diskuto, la komitato de TEJO aprobis novan buĝeton por 2022. Sed tuj post la voĉdonado la eliranta prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, agnoskis ke li ne subtenis la buĝeton kaj proponis rekomenci la diskuton. ”Estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj”, li skribis.
”La CO estis fakte modelo por la movado” de Libera Folio je 2022-08-092022-08-09 Clay Magalhães ekde 1996 volontulis en la kongresa fako de UEA, en la Centra Oficejo. En 1999 li estis dungita de la asocio – kaj en 2022 maldungita, post longa, sukcesa kariero kiel Konstanta Kongresa Sekretario. En ampleksa intervjuo de Libera Folio li rakontas pri siaj spertoj kaj esperoj.
La komitato de UEA surmetis maskojn de Libera Folio je 2022-08-082022-08-09 Kvarcento da kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon. La komitato aprobis la jaran raporton kaj petis klarigojn pri la vendo de la domo. Ankoraŭ ne klaras la sorto de la libroservo. Unu komitatano malsaniĝis je KOVIM, kaj oni enkondukis maskodevigon.
de Libera Folio je 2022-08-082022-08-09 en kulturo Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2022 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en lundo dum la Universala Kongreso de Esperanto. Plej populara ĉi-jare estis la branĉo ”mikronovelo”, en kiu partoprenis 54 verkoj de 25 aŭtoroj el 16 landoj.
de Libera Folio je 2022-08-062022-08-07 en movado, UEA UEA havas novan malnovan estraron Unuafoje post 2019 okazas ĉeesta Universala Kongreso. La komitato de UEA en sia unua kunsido en Montrealo elektis novan estraron – sen grandaj ŝanĝoj. Duncan Charters plu prezidos. Gbeglo Koffi ne estis elektita kiel komitatano C.
de Libera Folio je 2022-08-022022-08-02 en movado, UEA Batalo pri la rusia ĉefdelegito La ĉefdelegito de UEA en Rusio devas esti eksigita, ĉar ŝi faris publikajn elpaŝojn pri la milito en Ukrainio neakcepteblajn por reprezentanto de UEA. Tion postulis komitatano Osmo Buller. En la posta vigla diskuto la estraro de UEA rifuzis diri sian opinion, dum la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio konsideras, ĉu REU entute restu landa asocio de UEA.
de Libera Folio je 2022-07-272022-07-28 en movado, TEJO TEJO esperas je mondonaco de ESF aŭ UEA Post la perdo de la ĉefa enspezo, subvencio de EU, TEJO devis krei novan buĝeton por 2022. La nun prezentita buĝeto por la kuranta jaro prognozas deficiton de 31 000 eŭroj kaj nun dependas de nova subvencio de ESF aŭ UEA. Tamen malcertas ĉu TEJO ricevos tiun monon.
de Libera Folio je 2022-07-262022-07-26 en historio, kulturo, movado La arkivo de UEA nun loĝas en Vieno Entute 158 kestoj da arkivaj kaj bibliotekaj materialoj estis transdonitaj de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Krom la tuta historia arkivo de UEA, el la biblioteko de UEA estis transdonitaj tiuj verkoj, kiujn la biblioteko en Aŭstrio ne jam posedis. Almenaŭ 95 procentoj el la enhavo de la biblioteko Hector Hodler tamen plu restas ĉe UEA. Tiu ĉefa parto de la biblioteko ŝajne estos transportita al Slovakio.