Albert Stalin Garrido pretas estri ĉe TEJO de Libera Folio je 2022-07-152022-07-15 en movado, TEJO La 23-an de julio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Naŭ homoj kandidatiĝas kaj ĉiuj ricevis rekomendon de la Elekta Komisiono. La kandidatoj venas el kvar kontinentoj sed nur unu estas virino. Por la prezidanteco kandidatas Albert Stalin Garrido. Libera Folio intervjuis lin.
Lo Jacomo volas plibonigi komunikadon de Libera Folio je 2022-07-12 François Lo Jacomo kontraŭis la vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kaj nun laŭ propono de la elekta komisiono kandidatiĝas por posteno en la estraro de UEA. Li volas plibonigi la komunikadon inter la estraro kaj membroj de UEA.
UEA serĉas novajn laborantojn de Libera Folio je 2022-07-062022-07-07 Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Tion anoncas UEA, kiu nun serĉas plenumantojn por plej diversaj taskoj, de prizorgado de reteja enhavo ĝis protokolado de la komitataj kunsidoj. Volontuloj indiku siajn kompetentojn kaj informu, ĉu ili volas ricevi rekompencon aŭ pretas labori senpage.
Nova retejo de UEA eble aperos en septembro de Libera Folio je 2022-06-29 La nova retejo de UEA nun estas testata, kaj laŭplane iĝos alirebla por la ĝenerala publiko en septembro. La ĉefaj partoj de la administra sistemo Akso tiam funkcios, rakontas la ĝenerala sekretario de TEJO, Rogier Huurman. Tamen mankas mono por kompletigi ĉion deziratan, ĉar TEJO ĉi-jare ne ricevis administran subvencion de EU.
La EU-konferenco apenaŭ rimarkis Esperanton de Libera Folio je 2022-06-212022-06-21 Multaj esperantistoj aktivis por veki atenton pri Esperanto en la konferenco de EU pri la estonteco de Eŭropo. En la reta diskuto pluraj proponoj kun rilato al Esperanto ricevis fortan subtenon, evidente unuavice de la esperantistoj mem, kaj kelkaj atingis pintajn poziciojn. Tamen Esperanto neniel videblas en la rekomendoj. En sia vidpunkta artikolo Lu Wunsch-Rolshoven pripensas, kial.
de Libera Folio je 2022-06-132022-06-13 en movado Ĉinoj ne ricevos Duolingo-kurson TEJO diskonigis, ke post monato aperos Esperanto-kurso ĉe Duolingo por parolantoj de la ĉina. Tamen ŝajnas ke la kurso por ĉinlingvanoj ne aperos, ĉar Duolingo ne plu permesas volontulan laboron. Tio supozeble signifas, ke Esperanto ĝenerale perdos siajn poziciojn ĉe Duolingo.
de Libera Folio je 2022-06-102022-06-10 en movado, UEA Charters plu estros UEA Duncan Charters restos prezidanto de UEA, laŭ propono de la elekta komisiono. Kiel novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.
de Libera Folio je 2022-06-082022-06-11 en movado, UEA Aĉetu la Centran Oficejon La domo en kiu ekde 1962 troviĝas la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio nun estas vendata. La domo estas proponata al aĉetantoj en la retejo de nederlanda maklerista firmao por la prezo de 1,8 milionoj da eŭroj. La merkata valoro de la domo laŭ pli frua takso estas ĉirkaŭ unu miliono da euroj.
de Libera Folio je 2022-06-072022-06-07 en movado, TEJO Virinaj kandidatoj mankas ĉe TEJO La elekta komisiono de TEJO remalfermis kandidatiĝon por la estraro, ĉar nur unu el ok kandidatoj estis virino. La nova limdato estas la 12-a de junio, kaj la elekto okazos dum la sekva monato. Nova estraro de TEJO nuntempe estas elektata ĉiujare.
de Libera Folio je 2022-05-312022-05-31 en kulturo Esperanta literaturo disvastiĝas en la korea La korea esperantisto Jeong Ryeol Jang tradukis jam pli ol dudek romanojn el Esperanto al la korea. Inter ili estas klasikaĵoj de Julio Baghy, sed ankaŭ ekzemple verkoj de Štimec kaj Bronŝtejn. La plej multaj el la libroj aperis en malgranda eldonkvanto, sed kelkaj ricevis grandan atenton en Koreio.