Van Oostendorp estros Esperanto Nederland de Libera Folio je 2022-05-302022-05-31 en movado Profesoro Marc van Oostendorp estas elektita kiel nova prezidanto de la asocio Esperanto Nederland, la landa asocio de UEA, dum ĝia jarkunveno la 21-an de majo 2022 en Lunteren.
Prezidanto de EAF kondamnas la atakon de Rusio de Libera Folio je 2022-05-252022-05-25 La nova prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando en la oficiala organo de la asocio forte kondamnis la militadon de Rusio en Ukrainio. Ni petis Juha Metsäkallas klarigi, kial li trovis necesa tian deklaron.
Titus Brandsma – nova esperantista sanktulo de Libera Folio je 2022-05-24 La katolika esperantisto Titus Brandsma kontraŭlaboris la naziajn okupantojn en Nederlando dum la dua mondmilito. Pro tio li estis sendita al koncentrejo, kie li pereis en 1942. Nun la papo deklaris lin sanktulo.
TEJO perdis subvencion de 85 000 eŭroj de Libera Folio je 2022-05-172022-07-27 TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subencion de 85 000 eŭroj. Tiu subvencio estas la ĉefa enspezo de TEJO, kaj ĝi devis kovri 58 procentojn el la kostoj de la asocio en la nuna jaro. La tuta buĝeto nun devas esti refarita kaj TEJO verŝajne devos maldungi oficistojn.
Carnap – filozofo forgesita de esperantistoj de Libera Folio je 2022-05-102022-05-10 Rudolf Carnap (1891–1970) estis tre konata germana filozofo kaj logikisto, kiu forlasis Germanion pro la naziismo. Li lernis Esperanton kiel 14-jarulo kaj diversmaniere uzis ĝin dum sia tuta vivo. Tamen ĝis lastatempe malmulto estis konata pri lia esperantisteco. Nun aperis ampleksa artikolo de Ulrich Lins pri la temo. Libera Folio intervjuis la aŭtoron.
de Libera Folio je 2022-05-042022-05-04 en movado, TEJO TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo TEJO ricevas subvencion de 25 000 eŭroj por fari muzikalon en Esperanto. Ĝi estos prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en aŭgusto. La muzikalo temos pri iu fikcia IJK, kaj TEJO serĉas kandidatojn por la roloj.
de Libera Folio je 2022-04-28 en movado, TEJO TEJO denove rifuzis geografian kvoton Jam duan fojon la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por geografia kvoto por ĉiuj kandidatoj al postenoj en la organizo. Laŭ kritikantoj la balotilo estis malneŭtrala kaj celis puŝi pli da komitatanoj subteni la proponon.
de Libera Folio je 2022-04-262022-04-27 en historio, kulturo Hispanaj esperantistoj – fortaj pro diverseco Kiom diversaj estis la fruaj esperantistoj en Hispanio? Ĉu ili plej ofte kunlaboris aŭ kverelis? Kiel tio influis la postajn rilatojn dum malfacilaj historiaj periodoj? Jen demandoj interesaj el scienca vidpunkto, kiujn respondas nova studo pri historia sociologio. Roberto Garvía verkis la plej kompletan libron pri la hispana Esperanto-movado ĝis 1936.
de Libera Folio je 2022-04-22 en interreto, kulturo Amikumu 5-jariĝas kaj renoviĝas La retservo Amikumu lanĉas renovigitan, kvaran version de sia poŝtelefona apo por sia 5-jara naskiĝtago, la 22-a de aprilo. Ni parolis kun Chuck Smith por ekscii, kio okazis pri la servo dum la lastaj kvin jaroj kaj kiajn perspektivojn ĝi havas nun. Dum la lasta monato milo da homoj uzis la apon, kaj 60 procentoj el la Amikumu-membroj almenaŭ iom scias Esperanton.
de Libera Folio je 2022-04-192022-04-19 en movado Esperantistoj helpas defendi Odeson Viktor Vilĥa en Odeso kolektas subtenon por la defendo de sia hejmurbo, kaj li jam ricevis kontribuojn de esperantistoj el pluraj landoj. Sed mirigas lin, ke ekzistas ankaŭ esperantistoj, kiuj subtenas la invadon de aliaj landoj. ”Tio estas por mi tute nekomprenebla afero”, li diras.