TEJO ree malaprobis genran kvoton de Libera Folio je 2022-04-182022-04-19 en movado, TEJO Jam la duan fojon dum ses monatoj la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono laŭ kiu almenaŭ triono de la kandidatoj por ĉiuj postenoj estu de malsamaj genroj. La komitato krome elektis du novajn estraranojn por anstataŭigi eksigitojn.
Likvido de Ukrainio ne bonvenas en Pollando de Libera Folio je 2022-04-11 Universitato Adam Mickiewicz nuligis la studrajton de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio pro liaj deklaroj subtenantaj la invadon de Rusujo kontraŭ Ukrainujo. La decido okazis post du leteroj al la universitato: unu sendita de la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj dua de instruistoj, kunstudantoj kaj diplomitoj de la programo Interlingvistikaj Studoj.
La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion de Libera Folio je 2022-04-052022-04-05 Rusio nepre ne intertraktu pri paco kun Ukrainio, sed likvidu la nunan ŝtaton kaj komplete ”rastu” ĝian tutan teritorion. Tion opinias la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu argumentas ke Rusio, male ol Ukrainio, strebas ”minimume damaĝi al normalaj homoj”. Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo demandas, ĉu vere tiuj opinioj kombineblas kun la posteno.
Ukraina esperantisto fuĝis al Amsterdamo de Libera Folio je 2022-04-01 La tagon antaŭ la atako Ihor Jasinskij tute ne kredis, ke Rusio vere povus bombardi lian hejmurbon en orienta Ukrainio. Post semajno en bomboŝirmejo li fine fuĝis al Nederlando, kie li renkontis lokajn esperantistojn.
Anarkiistaj idealoj kongruis kun interna ideo de Libera Folio je 2022-03-232022-03-23 Kiam komenciĝis la rilato inter Esperanto kaj anarkiismo? Kial la ”liberecanoj” ekinteresiĝis pri la internacia lingvo? Javier Alcalde verkis detalan esploron pri tiu temo kaj rakontis pri sia verko en intervjuo de Libera Folio.
de Libera Folio je 2022-03-192022-03-20 en movado, TEJO TEJO kreskas, UEA stagnas Laŭ freŝa statistiko la membrokvanto de TEJO denove forte kreskis dum la pasinta jaro, kaj la junulara sekcio de UEA nun havas pli da individuaj membroj ol iam ajn dum la lastaj jardekoj. Samtempe la tuta kresketo en la membrokvanto de UEA okazis ĉe la junulara sekcio. De kio tio dependas?
de Libera Folio je 2022-03-142022-03-15 en historio Studenta movado en la ombro de la ŝtato La Esperanto-movado dum kelkaj postmilitaj jardekoj estis forta en kelkaj landoj de la tiama sovetia bloko, kaj precipe en Pollando. Esperanto donis ŝancon pri internaciaj kontaktoj eĉ trans la fera kurteno. Samtempe la Esperanto-movado estis uzata de la regantoj por propagando, observata kaj kontrolata de la ŝtato. Jarek Parzyszek rakontas pri siaj spertoj en la pola studenta movado.
de Libera Folio je 2022-03-13 en movado ELI kondamnas la rusian invadon de Ukrainio La landa asocio de UEA en Israelo, ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) publikigis deklaron, en kiu la asocio kondamnas la invadon de Ukrainio. Libera Folio publikigas ĝian tekston.
de Libera Folio je 2022-03-072022-03-08 en vidpunkto Kion forgesis esperantistoj en Rusio Malmulto dependas de ni, eble eĉ nenio, sed la ideo mem de Esperanto estas mondpaco kaj interkompreniĝo. Ideo de Esperanto estas nek milito nek speciala operacio de (ajna) armeo. Tion skribas Grigorij Arosev, eksa prezidanto de Rusia Esperanto-Unio en sia vidpunkta artikolo.
de Libera Folio je 2022-03-062022-03-06 en movado Prezidanto de REU subtenas la militon La prezidanto de Rusia Esperanto-Unio senkondiĉe subtenas la agadon de Rusio en Ukrainio. Libera Folio malpublikigis deklaron de rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito, ĉar ĝi pro nova leĝo povas kaŭzi gravajn problemojn. Iu jam ricevis minacon.