112 esperantistoj subskribis peticion por la CO de Libera Folio je 2022-02-172022-02-17 en movado Dum iom pli ol semajno, 112 homoj subskribis retan peticion kontraŭ la plano vendi la domon en kiu situas la Centra Oficejo de UEA. Tamen la komitato jam faris la decidon. Ni petis la iniciatinton rakonti, kial li starigis la peticion – kaj kial tiom malfrue.
B-komitatanoj elektitaj sen elekto de Libera Folio je 2022-02-142022-02-15 Nur kvar personoj kandidatis en la elekto de komitatanoj B de UEA por la periodo 2022–2025. Ĉar estis kvin liberaj lokoj, ĉiuj kandidatoj estis elektitaj sen voĉdono de la individuaj membroj de UEA, kiujn ili reprezentas.
UEA decidis vendi la domon de la CO de Libera Folio je 2022-02-132022-02-13 La komitato de UEA per reta voĉdonado faris la finan decidon pri la proponita vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg, kie situas la Centra Oficejo de la asocio. 37 komitatanoj voĉdonis por vendo, 13 kontraŭis vendon kaj 4 sin detenis.
Novaj reguloj pri komentado de Libera Folio je 2022-02-132022-02-14 Por altigi la nivelon de la diskuto en Libera Folio, nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon ekde nun povos afiŝi komentojn en Libera Folio.
Simo Milojević – la bonkora aŭtoritato de Libera Folio je 2022-02-082022-02-10 Simo mortis, sed pli gravas, ke li vivis. La multjara redaktoro kaj ĝenerala direktoro de UEA estis populara inter ordinaraj esperantistoj, pro sia ĝentilo kaj humoro, precipe pro sia bonkoreco, skribas Ulrich Lins. ”Iom da petolo necesas, por povi digesti la seriozan movadan laboron”, li opiniis.
de Libera Folio je 2022-02-072022-02-08 en movado, UEA La komitato decidas pri la vendo de la CO La komitato de UEA nun voĉdonas pri la propono vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176. Post studvizito en la Centra Oficejo komitatano François Lo Jacomo konkludis, ke la proponata vendo povos havi katastrofajn sekvojn.
de Libera Folio je 2022-02-042022-02-04 en movado, TEJO Matheus Pacheco eksigita el la estraro de TEJO Matheus Pacheco perdis sian postenon kiel estrarano de TEJO, ĉar li maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn. La komitato maltrankvilas, ĉar ankaŭ aliaj estraranoj ade maltrafas voĉdonojn kaj kunsidojn. Ĉu malaktiveco iĝas serioza problemo por la estraro?
de Libera Folio je 2022-02-022022-02-03 en movado, TEJO IJK 2023 okazos en Italio Internacia Junulara Kongreso 2023 okazos en Marina di Massa, Italio. Tion anoncis TEJO la 2-an de februaro. Ĉi-jare la IJK okazos en Nederlando.
de Libera Folio je 2022-02-012022-02-02 en interreto Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto La anglalingva vortludo Wordle ekfuroris en la reto en decembro 2021 kaj ĵus estis aĉetita de New York Times. Rapide aperis kopioj en aliaj lingvoj – en Esperanto almenaŭ du. Ni parolis kun la kreinto de unu el tiuj.
de Libera Folio je 2022-01-302022-01-30 en kulturo, movado Esperantistoj: ĉu revoluciuloj aŭ stranguloj? Kio estas Esperantujo kaj kion signifas esti esperantisto? Ĉu la lingvo estas politika vidpunkto? Kiel la interreto ŝanĝis la movadon? Oni delonge diskutis tiujn demandojn, sed nun aperas scienca studo pri la temo. Guilherme Fians verkis la unuan antropologian libron pri la Esperanto-komunumo, politiko kaj la interreto.