Unesko ne enkondukos Tagon de Esperanto de Libera Folio je 2021-11-092021-11-09 en movado, UEA La nun daŭranta ĝenerala konferenco de Unesko ne traktos la proponon de UEA enkonduki tutmondan Esperanto-tagon en la 26-a de julio. La tiucela kampanjo estis komencita tro malfrue, laŭ vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro). Prezidanto Duncan Charters tamen trovis la kampanjon modela.
En fremda okulo ni vidas ligneron de Libera Folio je 2021-11-082021-11-09 Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Ĉi-foje István Ertl tamen trovis amuzajn lingvajn erarojn ĝuste en la komentoj.
Rusio kalkulas esperantistojn de Libera Folio je 2021-11-022021-11-02 En Rusio nun okazas la unua tutlanda popolnombrado post 2010. Rusia Esperantista Unio instigas ĉiujn esperantistojn indiki en la censo, ke ili scipovas Esperanton. En la pasinta popolnombrado oni trovis malpli ol mil esperantistojn en Rusio.
Esperanto-Stacio proponas lokon por kuna agado de Libera Folio je 2021-10-252021-10-25 Dum UEA malmuntas sian Centran Oficejon, apud Berlino Ralf Fröhlich starigas novan ejon por Esperanta aktivado. ”Por la identeco de nia komunumo ni bezonas ankaŭ fizikajn lokojn kie vivas esperantlingva laboretoso”, li diras al Libera Folio. Post kelkaj tagoj oni ludos komputilajn ludojn en la Esperanto-Stacio.
Ĉu Esperanto-organizaĵoj degeneras? de Libera Folio je 2021-10-222021-10-24 ”Se la Esperanto-organizaĵoj deziras plu vivi kaj haltigi sian degeneron, ili devas realisme rigardi sin mem kaj lerni de la ekstera mondo anstataŭ senfine kaj senfrukte ĝin edifi”, skribis Stano Belov en lastatempa vidpunkta artikolo. Ni petis tri konatajn esperantistojn komenti la artikolon.
de Libera Folio je 2021-10-192021-10-19 en movado Forpasis la redaktoro de Kataluna Esperantisto Antaŭ tri monatoj en Libera Folio aperis intervjuo de Montserrat Franquesa, la nova ĉefredaktoro de Kataluna Esperantisto. Nun atingis nin informo pri ŝia bedaŭrinda antaŭtempa forpaso. Ni publikigas komunikon de Kataluna Esperanto-Asocio.
de Libera Folio je 2021-10-172021-10-18 en movado, UEA La arkivo de UEA estos transdonita al Vieno La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis, ke la arkivo de la asocio estu transdonita al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. La decidoj pri la sorto de la konstruaĵo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo kaj de Biblioteko Hodler denove estis prokrastitaj. La buĝeto por la jaro 2022 estis akceptita sen diskuto.
de Libera Folio je 2021-10-15 en movado, TEJO TEJO atingis konsultan statuson ĉe UN TEJO atingis gravan sukceson en siaj rilatoj kun internaciaj organizaĵoj. La junulara sekcio de UEA nun havas specialan konsultan statuson kun Unuiĝintaj Nacioj, kio permesas al ĝi propranome interveni en diskutoj kaj fari proponojn en diversaj UN-organoj.
de Libera Folio je 2021-10-11 en movado, UEA Membroj povus decidi pri la Centra Oficejo Eventuala decido pri vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 devas esti aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tian formalan proponon faris komitatano Dietrich Weidmann. La propono ricevis subtenon de pluraj aliaj komitatanoj, kaj sekve devos esti formale traktita ene de la komitato.
de Libera Folio je 2021-10-062021-10-06 en movado, UEA Ĉu UEA degeneras? Vicprezidanto respondas ”Oni devas agnoski ke la plej bonaj kaj fierindaj aferoj en Esperantujo havas malmultan aŭ neniun rilaton al la ĉefa Esperanto-organizaĵo”, skribis Stanislav Belov pri UEA en ĵusa vidpunkta artikolo. Ni petis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, komenti la konkludojn.