”UEA fariĝos nur ŝildo super agadoj de aliaj” de Libera Folio je 2021-08-242021-09-27 en movado, UEA UEA devas kapabli mem prizorgi siajn ĉefajn taskojn kaj ne disdoni ilin al eksteruloj. Tion opinias Łukasz Żebrowski, kiu antaŭ preskaŭ unu jaro sendis al la estraro de UEA proponon pri oficejo en Varsovio. Ĝi estas unu el la alternativoj, pri kiuj la komitato de UEA ne estis informita, kiam la estraro prezentis sian planon pri la sorto de la Centra Oficejo.
”Oni devas savi la Esperantan heredaĵon” de Libera Folio je 2021-08-232021-08-25 La arkivo de UEA kaj unikaj libroj el la biblioteko nepre estu transdonitaj al Vieno por savi ilin por la komunumo kaj la esploristoj. Tion opinias profesoro Pascal Dubourg Glatigny, kiu nun kunorganizas altnivelan serion de seminarioj pri la historio de Esperanto. Dum la unua kunveno en septembro en Berlino oni diskutos la sorton de la havaĵoj de UEA.
Maia: Oni ne findecidis pri la vendo de la CO de Libera Folio je 2021-08-20 Antaŭ semajno la estraro de UEA prezentis al la komitato planon, laŭ kiu la konstruaĵo de la Centra Oficejo en Roterdamo estu vendita por miliono da eŭroj. Alternativoj mankas en la prezentita plano, sed laŭ vicprezidanto Fernando Maia oni plu esploros, ĉu tamen anstataŭ vendi eblos ludoni la konstruaĵon. Laŭ li, la estraro nenion trudas al la komitato.
Animea ludo ne forgesas Juliamon de Libera Folio je 2021-08-192021-08-19 Antaŭ kvar jaroj aperis populara komputila ludo, kiu kaŝe instruas Esperanton. En la ludo la lingvo nomiĝas Juliamo. Nun aperis la sekva parto en la serio, unue japane kaj poste angle. Esperanto plu havas gravan rolon en la ludo – kaj daŭre ne nomiĝas Esperanto.
La komitato pretas vendi la Centran Oficejon de Libera Folio je 2021-08-152021-08-16 La komitato de UEA en sabato senproteste ricevis la planon de la estraro, laŭ kiu la Centra Oficejo estos malplenigita kaj vendita. La biblioteko Hector Hodler estos dividita inter Aŭstria Nacia Biblioteko kaj deponejo en Slovakio, kaj gravaj funkcioj de la asocio estos transdonitaj al la organizaĵo E@I same en Slovakio.
de Libera Folio je 2021-08-142021-08-16 en movado, UEA La estraro volas vendi la Centran Oficejon La estraro de UEA volas fermi kaj vendi la sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg. En Roterdamo restu nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkciu en eksa frizejo en la Volontula domo. La propono estis prezentita en 14-paĝa sekreta dokumento, sendita al la komitatanoj de UEA nur kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido de la komitato.
de Libera Folio je 2021-08-102021-08-10 en movado, TEJO TEJO provas kalkuli siajn membrojn TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso. La plej granda membrokategorio estas ”eksaj individuaj membroj”. Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.
de Libera Folio je 2021-08-042021-08-08 en movado, TEJO Léon Kamenický iĝis la nova prezidanto de TEJO Léon Kamenický estas elektita kiel la nova prezidanto de TEJO. Veronika Venislovas estis elektita kiel kasisto kaj Rogier Huurman kiel ĝenerala sekretario. Cyprien Guiya, kiu estis forpelita de IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto, retiris sian kandidatiĝon.
de Libera Folio je 2021-07-282021-07-28 en movado, TEJO Du estraranoj de TEJO pretas daŭrigi Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido pretas resti por dua mandatperiodo en la estraro de TEJO. Por la posteno de prezidanto kandidatas Léon Kamenický el Slovakio. Inter la estraraj kandidatoj estas ankaŭ la antaŭa estrarano Cyprien Guiya, kiu pli frue estis forpelita el IJK pro seksa ĝenado.
de Libera Folio je 2021-07-252021-10-17 en movado, UEA UEA planas denove uzi profesian revizoron Dum pluraj jaroj UEA ne uzas servojn de profesia revizoro por kontroli la kontojn. Pri tio atentigis la komitataj reviziantoj, kaj nun la estraro esploras la eblojn por trovi novan revizoron. La komitato aprobis la jaran raporton de la estraro en sia unua kunsido en sabato.