Fernando Maia pretas plu gvidi UEA-n de Libera Folio je 2021-07-242021-07-24 en movado, UEA Vicprezidanto Fernando Maia pretas daŭrigi en la estraro de UEA, dum prezidanto Duncan Charters ŝajne ne rekandidatos por nova mandatperiodo. Tiu estis la ĉefa novaĵo de la tradicia programero La estraro respondas dum la daŭranta Virtuala Kongreso de UEA.
Paweł Fischer-Kotowski redaktos Kontakton de Libera Folio je 2021-07-242021-07-24 La revuo Kontakto havas novan redaktoron. Post dek jaroj Rogener Pavinski forlasas la postenon, kaj transdonas la torĉon al Paweł Fischer-Kotowski. La estraro de TEJO elektis lin el inter tri kandidatoj, post tri intervjuoj.
Papo, Buller kaj Maia proponataj al UEA-estraro de Libera Folio je 2021-07-232021-07-23 Osmo Buller, Fernando Maia kaj Loes Demmendaal estis la tri personoj, kiuj ricevis pli ol unu subtenan voĉon en la enketo de Libera Folio pri la sekva estraro de UEA. Inter la pli surprizaj kandidatoj estis “Komitatano Z” kaj Sankta Papo Francisco.
”Aparteni al kulturo sen esti posedata” de Libera Folio je 2021-07-222021-07-23 Clemens J. Setz, kiu ĵus ricevis Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj, konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio – en Esperanto. Li trovas enigma la ekziston de ”tiom bona” originala literaturo en Esperanto.
Majstro de la malnova mondolingvo de Libera Folio je 2021-07-222021-07-23 La 20-an de julio iĝis konate, ke la aŭstria aŭtoro Clemens J. Setz ricevos la Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj. Li estas ankaŭ unu el malmultaj ekstermovaduloj kiuj malkovris la Esperantan literaturon. Lige kun la novaĵo pri la premio, Libera Folio kun lia permeso republikigas lian prelegon pri la poezio de William Auld.
de Libera Folio je 2021-07-212021-07-23 en kulturo Tradukinto de Auld ricevis pintan premion La plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, en Esperantujo konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde malkovris Esperanton tra poezio kaj nun bone konas la lingvon, eĉ se li supozeble ne konsideras sin esperantisto.
de Libera Folio je 2021-07-202021-07-22 en movado, UEA Neniuj maldungoj okazis en la Centra Oficejo En majo ni raportis, ke UEA en 2020 sukcesis eviti deficiton interalie pro maldungoj en la Centra Oficejo. Efektive tamen ne okazis maldungoj en la Centra Oficejo, nur reduktoj, atentigis la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia.
de Libera Folio je 2021-07-192021-07-20 en interreto, kulturo Vikipedio nun havas 300 000 artikolojn La Esperanta Vikipedio atingis novan rekordon: 300 000 artikoloj. Ĝi nun estas la 35-a Vikipedio laŭ la amplekso. Malpli grandaj estas ekzemple la bulgara, dana kaj kroata Vikipedioj.
de Libera Folio je 2021-07-18 en movado, UEA Virtuala Kongreso inaŭgurita La duan jaron sinsekve pro la kronvirusa pandemio ne okazas la Universala Kongreso de Esperanto. Anstataŭe okazas reta Virtuala Kongreso, kiu estis inaŭgurita sabate la 17-an de julio. Aliĝis al la kongreso pli ol 1 750 personoj, sed nur kelkcent partoprenis la inaŭguron.
de Libera Folio je 2021-07-13 en movado, TEJO TEJO lernis multon dum la pandemia jaro Asocioj ne plu estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo, diras la eliranta prezidanto de TEJO. ”Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas”, Charlotte Scherping Larsson opinias.