Helpu elekti novan estraron de UEA de Libera Folio je 2021-07-012021-07-02 en movado, UEA La elekta komisiono de UEA ĵus sendis al la komitato enketilon por kolekti vidpunktojn pri la nuna kaj sekva estraroj de la asocio. La sekva estraro estos elektita post unu jaro, kaj nun oni serĉas taŭgajn kandidatojn. Libera Folio volas doni al ĉiuj legantoj la ŝancon respondi al la demandoj, kiujn ricevis la komitatanoj.
Ĉifromono rapidigas parolrekonon en Esperanto de Libera Folio je 2021-06-292021-06-29 Ĉiam pli ofte homoj parolas ne per siaj poŝtelefonoj, sed al la telefonoj. En Esperanto tio ankoraŭ ne eblas, ĉar mankas parolrekonaj programoj. Sed nun la evoluigo okazas multe pli rapide, ĉar donacita ĉifromono logas pliajn volontulojn, kiuj voĉlegas frazojn en Esperanto.
Esperanto – ĉu mortanta lingvo? de Libera Folio je 2021-06-222021-06-23 Asocioj estis la interreto de sia epoko. Falantaj membronombroj ne signifas, ke Esperanto estas mortanta, sed ke la esperantistoj nun troviĝas aliloke. Tamen restas taskoj ankaŭ por asocioj, skribas Johannes Genberg en sia vidpunkta artikolo.
Sciencaj temoj anstataŭ lingvaj debatoj de Libera Folio je 2021-06-152021-06-15 De pluraj jaroj Frank van Hertrooij, nederlanda studento pri biokemio, regule blogas pri sciencaj temoj en Esperanto. La plej freŝaj afiŝoj temas ekzemple pri la aspekto de bestoj, pri la historio de genetiko kaj pri spacesplorado. Laŭ Frank van Hertrooij oni bezonas pli da ĉiaj tekstoj en Esperanto.
Nekomprenebla erararo aperados en Libera Folio de Libera Folio je 2021-06-082021-06-08 Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Por korekti tiun senerareceraron, ni ekde nun de tempo al tempo aperigos elektitajn erarojn erigitajn kaj arigitajn de nia senerarigisto István Ertl.
de Libera Folio je 2021-06-02 en vidpunkto Tiu lingvopolitika iniciato sendube fiaskos… Kial esperantistoj partoprenu la iniciaton de Eŭropa Unio pri civitana diskuto, se jam anticipe klaras, ke ĝi apenaŭ povos konkrete influi la lingvopolitikon de la unio? Klaus Leith argumentas, ke eĉ se la proponoj de esperantistoj havas nur malgrandan ŝancon de akcepto, jam la serioza diskuto pri ili utilas, por igi Esperanton pli videbla.
de Libera Folio je 2021-05-282021-07-20 en movado, UEA UEA anoncas, ke ĝi en 2020 ne havis deficiton Laŭ la ĵus aperinta estrara raporto, UEA de la jaro 2020 ne havis deficiton, spite la nuligon de la Universala Kongreso en Montrealo. La plusa saldo en la spezokonto estis atingita helpe de donacoj al la ĝenerala kaso, pro reduktoj de la oficistaro, kaj pro granda pandemia subvencio de la Nederlanda ŝtato.
de Libera Folio je 2021-05-25 en interreto, movado Vikipedio atingos novan rekordon – ĉu gravas? Tre baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos novan rekordon: 300 000 artikoloj. Sed ĉu plej gravas la kvanto aŭ la kvalito de la artikoloj, kaj ĉu ekzistas rilato inter tiuj du? Sojle al la nova atingo Libera Folio intervjuis Michal Matúšov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la Esperanta Vikipedio.
de Libera Folio je 2021-05-242021-05-24 en vidpunkto Esperanto ne estas por ĉiuj En sia vidpunkta artikolo akademiano Tatjana Auderskaja argumentas, ke Esperanto esence malsamas de aliaj lingvoj, havante trajtojn de intelekta ludo. ”Kreante vorton, ni kreas ankaŭ la mondon post ĝi”, ŝi skribas. Sed tial Esperanto estas facila nur por homoj kreaj kaj inventemaj. Tial ĝi laŭ ŝi neniam povos iĝi lingvo por ĉiuj.
de Libera Folio je 2021-05-172021-05-17 en kulturo Duolingo kaŭzis disputojn inter la jidistoj Ekde aprilo 2021 per Duolingo eblas lerni ankaŭ la jidan lingvon. Samkiel inter esperantistoj, ankaŭ en la jidlingva komunumo la apero de la amata lingvo en la reta platformo vekis kontraŭdirajn reagojn. Ni petis Sebastian Schulman rakonti pri similaĵoj kaj diferencoj inter la du tutmondaj lingvokomunumoj kaj ilia sinteno al Duolingo.