Rasismaj afiŝoj en retejo de UEA de Libera Folio je 2021-03-232021-03-29 en movado, UEA Du krude rasismaj tekstoj dum pluraj semajnoj estis videblaj en la Forumo de UEA, kie ili estis legitaj de dekoj da homoj. La estraro de UEA tamen evidente ne sekvas, kio okazas en tiu ĝenerale ne tre vigla diskutejo de la asocio. Tuj post atentigo en la komitata diskutejo, vicprezidanto Fernando Maia aranĝis, ke la afiŝoj malaperu senspure.
Fabrício Valle refoje provos eldoni Heroldon de Libera Folio je 2021-03-222021-03-22 Fabrício Valle ne rezignas pri la ideo eldoni Heroldon de Esperanto. Li aĉetis ĝin de LF-koop en 2016, sed sukcesis eldoni nur malmultajn numerojn. En 2018 LF-koop reprenis ĝin, kaj de tiam ĝi denove en la praktiko funkcias kiel organo de la Esperanta Civito. Nun Fabrício Valle faras novan provon eldoni sian propran version de la gazeto kaj esperas vendi akciojn.
La Akademio: ”Ri” devos atendi ĝis 2031 de Libera Folio je 2021-03-172021-03-17 La Akademio de Esperanto diskutis la seksneŭtralan pronomon ”ri” kaj oficiale decidis ne plu okupiĝi pri ĝi ”dum almenaŭ dek jaroj”.
Kiel UEA serĉis la gefilojn de Zamenhof de Libera Folio je 2021-03-152021-03-15 Kvin jarojn post la fino de la dua mondmilito oni jam preskaŭ perdis la esperon retrovi la malaperintajn gefilojn de Ludoviko Zamenhof. Tamen la postmilita kaoso daŭris longe, kaj la komunikoj estis malrapidaj, do restis eta ŝanco. En 1950 la ĵus restarigita UEA tial sin turnis al la International Tracing Service por provi ekscii la sorton de la familianoj de Ludoviko.
La retejo de UEA troviĝas en neraportebla stato de Libera Folio je 2021-03-122021-03-12 La laboro pri la nova retejo de UEA eble signife progresis, sed ial ne eblas facile raporti pri tiu progreso. La novan strategian planon ekde la jaro 2017 oni havos iam en 2021. Jen novaĵoj el la freŝa progres-raporto de la estraro de UEA.
de Libera Folio je 2021-03-092021-03-09 en vidpunkto Ĉu la 15-a regulo forvelkas? Laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko, vortoj, ”kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo”. Pro la nuna superrega statuso de la angla lingvo tio devus signifi grandan alfluon de anglaj vortoj en Esperanto. En la praktiko la esperantistoj tamen ŝajnas eviti pruntojn el la angla. Jouko Lindstedt pripensas kial.
de Libera Folio je 2021-03-052021-03-05 en movado Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto? La serba estas la plej facila lingvo por hungaroj, dum Esperanto estas la plej malfacila. Tion eblus konkludi laŭ la statistiko de la ekzamen-rezultoj en Hungario dum la pasinta jaro. Sed vere la ciferoj montras ion alian, laŭ László Szilvási, kiu profundiĝis en la temon.
de Libera Folio je 2021-03-032021-03-03 en kulturo Interparolo kun Vilmos Benczik En aŭgusto 1983 la finna literatursciencisto Lassi Kalleinen ĉeestis la Universalan Kongreson en Budapeŝto, kaj interparolis kun sia hungara kolego Vilmos Benczik pri la Esperanta literaturo. La artikolo aperis en la finna gazeto Kaleva en septembro 1983, kun la titolo ”Esperanto, poezio, Hungario”. Por honori la memoron de Vilmos Benczik ni republikigas la artikolon en Esperanto.
de Libera Folio je 2021-03-022021-03-02 en movado, TEJO Reta ŝerco iĝis delikto kontraŭ la Civito La Esperanta flago jure apartenas al la Esperanta Civito, kaj tiu kiu metas ĝin sur seĝo en sia dormoĉambro kulpas pri insulta delikto kontraŭ la Civito. Tion rezoluciis la Kapitulo de la Esperanta Civito post kiam ŝerca redakto en Vikipedio estis denuncita al ĝi.
de Libera Folio je 2021-02-272021-02-27 en kulturo Vilmos Benczik – konstruinto de kolonoj Unu el la plej influaj kaj sagacaj esperantistoj hungaraj, kun efiko tutmonda, forpasis la 27-an de februaro en Budapeŝto.