Kaj la ceter’ – ĉu ne literaturo? de Libera Folio je 2021-02-232021-02-23 en kulturo, vidpunkto En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.
UN rimarkis Esperanton en la lingvotago de Libera Folio je 2021-02-212021-02-23 UEA de jardekoj havas formalajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, sed malofte Esperanto ricevas atenton de la UN-instancoj. Sojle al la hodiaŭa Tago de la Gepatra… [Legu plu]
Cent jaroj da esperoj pri nova mondo de Libera Folio je 2021-02-202021-02-21 Antaŭ cent jaroj, post la detrua mondmilito, ne nur esperantistoj esperis ke internaciismo kune kun laboro kontraŭ rasaj kaj naciaj antagonismoj preventos la ripetiĝon de tia katastrofo. En sia artikolo Ulrich Lins rakontas pri la evoluo de la movado en epoko, kiun multaj nuntempaj esperantistoj apenaŭ konas.
TEJO ree eventos rete – IJK plu malcertas de Libera Folio je 2021-02-16 TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
Kial verki kaj legi en Esperanto? de Libera Folio je 2021-02-122021-02-18 ”Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna.” Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto. Por kio do utilas tiu literaturo – ĉu nur por evoluigi la lingvon, kiel opinias iuj? Aŭ ĉu ĝi povas havi iun celon en si mem?
de Libera Folio je 2021-02-092021-02-09 en kulturo, movado Esperantistoj malaperigis Esperanton Post amasaj protestoj de esperantistoj, la japana anglalingva kultura magazino ”Esperanto” ne plu nomiĝos ”Esperanto”. Laŭ la prezidanto de UEA tio estas sukceso. La eldonantoj deklaras, ke ili ankaŭ post la nomŝanĝo ”vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton” kun Japana Esperanto-Instituto.
de Libera Folio je 2021-02-032021-02-03 en movado, TEJO Esperantistoj prelegos angle al esperantistoj TEJO nun serĉas angleparolantajn trejnistojn por projekto kiu ne temas pri Esperanto. En la projekto financata de Konsilio de Eŭropo devos partopreni ankaŭ neesperantistoj, kaj do ne eblas uzi Esperanton. Sed la aranĝo tamen utilos por diskonigi Esperanton, laŭ la prezidanto de TEJO.
de Libera Folio je 2021-01-292021-01-29 en interreto Ĉu ĉiuj esperantistoj ekuzu Telegram? Kaj kial? Ĉu la retaj gigantoj jam havas tro da potenco? Ĉu esperantistoj devus ekserĉi alternativojn? Tion opinias Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, kiu aktive instigas esperantistojn ekuzi Telegram. Ni petis lin klarigi kial Telegram laŭ li estas la plej bona mesaĝilo por esperantistoj – kaj por ĉiuj aliaj.
de Libera Folio je 2021-01-242021-01-24 en vidpunkto Buller: ”Lerni Esperanton plej gravas” La plej grava tasko de esperantistoj estas ne propagandi, sed lerni Esperanton kaj kleriĝi pri. Tion skribas la iama ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en artikolo, kiu reaktualiĝis lige kun ĵusa diskuto pri informado en la komitato de UEA kaj en Facebook. Ni republikigas la artikolon kun permeso de la aŭtoro.
de Libera Folio je 2021-01-192021-05-24 en interreto, kulturo Du jardekoj kun la Esperanta Vikipedio La 15-an de januaro festis sian naskiĝtagon la anglalingva Vikipedio, kaj jam la 15-an de novembro povos same jubilei la Esperanta Vikipedio. Krome iam en majo 2021 la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn. Sed kian rolon havas Vikpedio en Esperantujo, kaj kian Esperanton enhavas Vikipedio?