Asocioj estas por pacienculoj de Libera Folio je 2020-11-202020-11-20 en vidpunkto Esperantistoj estas pli ol averaĝe individuemaj – alie ni ne estus esperantistoj. Kaj en la nuna epoko eblas fari ĉiam pli da aferoj individue. Tamen ni plu bezonas strukturojn, organizaĵojn kaj paciencon, argumentas José Antonio del Barrio en sia vidpunkta artikolo, spronita de la lasta demisio en TEJO.
Mia seniluziiĝo kiel TEJO-estrarano de Libera Folio je 2020-11-172020-11-17 ”Ni kunsidis dum multaj horoj ĉiutage sed mi ne povis memori iun ajn gravan decidon. Ni uzis multe da energio, sed kion ni atingis?” Tion skribas Robert Nielsen, kiu aktive kampanjis por eniri la estraron de TEJO, sed rapide seniluziiĝis, perdis la elanon kaj demisiis. Libera Folio publikigas iom redaktitan version de teksto pli frue aperinta en lia blogo.
Denuncinto de TEJO strebas al Fina Venko de Libera Folio je 2020-11-16 En 2019 Kévin Morel-Fourrier sendis al EU-instanco denuncon pri troigita membronombro donita de TEJO. Lia celo estis ke la falsa informo estu korektita kaj la vera membronombro de TEJO iĝu konata, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li komparas TEJO-n kun rolludo, kaj rakontas ankaŭ, ke li havas propran planon por fina venko de Esperanto.
Demisiis TEJO-estrarano Robert Nielsen de Libera Folio je 2020-11-102020-11-11 En mardo la 10-a de novembro anoncis sian demision el la estraro de TEJO Robert Nielsen. Li respondecis pri landa kaj faka agado. La nuna estraro estis elektita en julio kaj ekoficis la 1-an de septembro.
La Akademio refunkciigas sian retejon de Libera Folio je 2020-11-10 La unuan fojon post decembro 2014 en la oficiala retejo de la Akademio aperis novaĵo. Post multjara stagno la retejo denove estas aktualigata. Ankaŭ la enhavo de la intertempa provizora retejo estis movita tien, sed ankoraŭ ne facile troveblas.
de Libera Folio je 2020-11-032020-11-03 en interreto Nova socia retejo nur por esperantistoj Kion se Facebook ne estus komerca, kaj ĉiuj uzantoj skribus nur en Esperanto? Pri tio revis Johannes Genberg en Svedio. Ĉar malfacilas ŝanĝi Facebook, li kreis propran socian retejon. Unu semajnon post la lanĉo Miavivo.net havas pli ol 150 membrojn.
de Libera Folio je 2020-10-30 en interreto, kulturo Tutmondaj Voĉoj en Esperanto iĝis pli tutmondaj La Esperantlingva versio de la konata retejo Global Voices ekzistas de 2013, sed ĝi kelkfoje estis proksime al forvelko pro manko de kunlaborantoj. Nun la retejo vigliĝis kaj regule aperigas bonkvalitajn artikolojn pri plej diversaj tutmondaj temoj. Ni petis Manuela Burghelea rakonti, kiel tio sukcesis.
de Libera Folio je 2020-10-252020-10-26 en movado, UEA UEA ne havas monon por pensioj de oficistoj UEA laŭ la estraro ne plu havas monon por pensia programo de la oficistoj. Por havigi subvenciojn la estraro decidis uzi la servojn de la firmao Kosmo, kies posedanto membras en la financa komisiono de la asocio. La buĝeto por 2021 denove estis prokrastita.
de Libera Folio je 2020-10-202020-10-20 en kulturo Unikaj manuskriptoj en Esperanto retrovitaj Iam komence de la pasinta jarcento la nederlanda kolonia funkciulo P.W. van den Broek verkis en Esperanto ampleksajn gramatikojn de la sanskrita kaj tibeta lingvoj. Tiujn manuskriptojn hazarde malkovris la historiisto Carolien Stolte dum siaj esploroj en la Specialaj Kolektoj de la universitata biblioteko en Leiden. Kun ŝia permeso, Libera Folio aperigas tradukon de ŝia artikolo pri la trovaĵo.
de Libera Folio je 2020-10-132020-10-13 en kulturo Vortotrezoro trovita en la malantaŭo de aŭto Ne necesas enkonduki amason da novaj vortoj en Esperanto por verki en ĝuebla lingvaĵo. Tion montris Anna Löwenstein per siaj verkoj. Nun ŝi malkaŝis sian sekreton – sliparon kreitan dum multaj horoj da laboro en la malantaŭo de ŝia aŭto. Sed kial ŝi dum jaroj verkis en tiel stranga loko?