Charters monologis pri la strategio de UEA de Libera Folio je 2024-08-062024-08-06 en movado, UEA La Centra Oficejo laboris bone siatempe, sed ne plu estas bezonata, ĉar eblas dungi homojn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum sia prelego pri la strategia direkto de UEA dum la UK en Aruŝo. Diskuto ne okazis kaj malmultaj kongresanoj interesiĝis pri la prelego.
Kaosa inaŭguro kun multaj gravuloj de Libera Folio je 2024-08-052024-08-06 En la ĉi-jara Universala Kongreso male ol kutime ne superregas la eŭropaj partoprenantoj. Krom afrikanoj estas multaj partoprenantoj el Azio, interalie granda ĉina grupo, kiu en dimanĉo okazigis ”ĉinan tagon”. En dimanĉo kompreneble okazis ankaŭ la solena inaŭguro, kun ĉeesto de multaj gravuloj.
Komenciĝas la unua afrika Universala Kongreso de Libera Folio je 2024-08-032024-08-04 Komenciĝas la Universala Kongreso en Aruŝo. Laŭ la retejo de UEA 837 homoj el 66 landoj aliĝis al la kongreso. Multaj el la eŭropaj aliĝintoj tamen ŝajne ne alvenis al la unua afrika UK. En sabato okazas la jam tradicia movada foiro.
TEJO prokrastis elekton de nova estraro de Libera Folio je 2024-07-302024-08-01 La komitato de TEJO kuniĝis por elekti novan estraron kaj diskuti la mankon de aktiveco en la komisionoj. Sed pro procedura kialo kaj manko de tempo, oni devis prokrasti la elekton de la estraro. Fine ankaŭ la funkciado de la komisionoj ne estis diskutita.
AIS vivas plu eĉ sen San-Marino de Libera Folio je 2024-07-232024-07-23 En 2020 formale ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), kiel tiam raportis Libera Folio. Sed la nuligo de la jura statuso de AIS en San-Marino neniel signifis la nuligon de ĝia ekzisto aŭ agado, klarigas la multjara prezidanto de AIS, Amri Wandel.
de Libera Folio je 2024-07-182024-07-18 en movado, TEJO Post monato komenciĝos la IJK en Litovio La 80-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝin organizas Litova Esperanta Junulara Organizo, kiu estis fondita en 2022 por daŭrigi la laboron de la malaktiviĝinta antaŭa junulara organizaĵo. Pri la kongresaj preparoj rakontas unu el la ĉefaj aktivuloj, la denaska esperantisto Jogailė Čojūtė.
de Libera Folio je 2024-07-162024-07-18 en movado, UEA Reviziantoj de UEA atendas respondojn Kio okazos pri la domo en Roterdamo? Kian planon oni havas pri la libroservo? Ĉu estas decido pri uzo de la nova administra sistemo Akso? La komitataj reviziantoj havis multajn demandojn, al kiuj la estraro de UEA ne povis tuj respondi. La estraro kaj la ĝenerala direktoro nun havas kvar monatojn por kunmeti respondojn.
de Libera Folio je 2024-07-142024-07-14 en movado Malmultas kandidatoj por la estraro de TEJO Pastintjare, la elekta komisiono avertis pri krizo pro manko de kandidatoj por la estraro de TEJO, kiam estis nur ses kandidatoj. Ĉi-jare estas nur kvin kandidatoj por kvin postenoj. Tio estas drasta malkresko kompare kun antaŭ nur du jaroj, kiam estis naŭ homoj en la estraro.
de Libera Folio je 2024-07-142024-07-15 en movado, TEJO Michal Matúšov kaptas la lastan ŝancon Michal Matúšov estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto de TEJO dum la sekva unujara mandatperiodo. Li nun estas ĝenerala sekretario de la asocio, kaj de multaj jaroj li estas konata kiel unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantlingva Vikipedio. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li decidis kandidati por la posteno interalie ĉar estas lia lasta ŝanco antaŭ ol li iĝos tro aĝa.
de Libera Folio je 2024-07-092024-07-10 en movado, UEA EU-subvencio savis la financojn de UEA Granda administra subvencio de EU savis la financojn de UEA en la pasinta jaro. Anstataŭ planita deficito de pli ol 50 000 eŭroj la asocio en 2023 atingis plusan rezulton kaj povis krome ŝpari monon por venontaj jaroj. La ekonomia rezulto de la kongreso en Torino aliflanke estis malbona, supozeble pro la pagoj al la entrepreno kiu nun prizorgas la kongresan fakon de UEA.