Virtuala kongreso malfermas novan pordon de Libera Folio je 2020-08-062020-08-06 en interreto, movado, UEA Pro la kronvirusa pandemio ĉi-jare ne okazas Universala Kongreso. Ĝin anstataŭas unusemajna Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu finiĝas sabate. Ĵenja Amis, LKK-sekretario de la prokrastita Montreala UK, partoprenas la unuan Virtualan Kongreson kaj trovas ke ĝi malfermas novan eraon por UEA kaj Esperanto.
Nova PIV prezentita dum reta SAT-kongreso de Libera Folio je 2020-08-052020-08-05 Samkiel la plej multaj Esperanto-aranĝoj, ankaŭ la kongreso de SAT ĉi-jare okazis en la reto. Estis pli ol 250 aliĝintoj. Dum la kongreso Bertilo Wennergren prezentis la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro, kaj rakontis pri ŝanĝoj planitaj por la sekva, pli funde reviziita versio.
La Ondo dufoje ĉesis aperi – sed ne malaperis de Libera Folio je 2020-08-04 En 2016 Libera Folio kun bedaŭro raportis, ke ĉesis aperi la papera revuo La Ondo de Esperanto. Fine de 2019 ĉesis aperi ankaŭ la elektronika versio de la revuo. Kaj tamen La Ondo pluvivas, en formo de abonebla almanako, kies abonantoj financas ankaŭ la funkciadon de ĉiutage aktualigata novaĵretejo. Ni petis Aleksander Korĵenkov klarigi, kiel tio funkcias.
Antonia Montaro: La reta IJK superis la atendojn de Libera Folio je 2020-08-042020-08-05 La unua reta IJK ne nur estis surprize bona imito de ĉeesta renkontiĝo. En pluraj manieroj, ĝi klare venkas la tradiciajn kongresojn. Tion skribas Antonia Montaro, unu el la organizintoj de la ĉi-jara reta IJK, en sia vidpunkta artikolo.
Amikumu iĝos pli malferma al siaj amikoj de Libera Folio je 2020-07-272020-07-27 La poŝtelefona servo Amikumu jam havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj. Sep uzantoj asertas, ke ili parolas tokiponon denaske. Dum la IJK Amikumu lanĉis novan kampanjon por varbi orajn membrojn. La celo estas reprogrami la tutan sistemon por plibonigi la servon, rakontas Chuck Smith.
de Libera Folio je 2020-07-252020-07-25 en movado Batalo pri la domo de Bonaeraj esperantistoj La 4-an de julio la estraro de Bonaera Esperanto-Asocio denuncis ĉe la polico kaj forpelis el sia sidejo s-ron Antonio Ferrer kaj kunlaboranton lian pro uzurpado de la asocio. Ferrer estis la ĉefzorganto de BEA dum la lastaj 5 jaroj.
de Libera Folio je 2020-07-25 en interreto, movado Duolingo nun ankaŭ por franclingvanoj Ĵus estis lanĉita franclingva kurso pri Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. Jam pli ol 2 400 personoj aliĝis al la kurso. Sume en la kvar diverslingvaj kursoj de Duolingo nun estas proksimume 730 000 aktivaj lernantoj de Esperanto.
de Libera Folio je 2020-07-212020-07-21 en movado, TEJO TEJO donos ”proksimuman informon” pri la nekonata membronombro de la asocio La komitato de TEJO aparte diskutis la EU-esploron pri troigitaj membronombroj. Post diskuto oni decidis, ke la asocio estonte ĉiam donu ”la saman proksimuman informon pri la membronombroj”. Oni tamen ne diris, pri kiaj nombroj povus temi. Estis akceptita nova landa sekcio en Tanzanio, spite problemajn vortumojn en la teksto de la statuto.
de Libera Folio je 2020-07-182020-07-18 en movado, TEJO La sekva IJK okazos en Ukrainio La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio. Tio estis anoncita dum la fermo de la ĉi-jara reta IJK en vendredo. Sed ĉu ĝi okazos en Kievo aŭ en Kijivo?
de Libera Folio je 2020-07-152020-07-15 en interreto, movado, TEJO Charlotte Scherping Larsson estros en TEJO Charlotte Scherping Larsson ricevis la plej multajn voĉojn en la prezident-elekto de TEJO dum la unua tute reta IJK. La raportoj de la eliranta estraro de TEJO estis akceptitaj sen diskuto.