Charlotte Scherping Larsson estros en TEJO de Libera Folio je 2020-07-152020-07-15 en interreto, movado, TEJO Charlotte Scherping Larsson ricevis la plej multajn voĉojn en la prezident-elekto de TEJO dum la unua tute reta IJK. La raportoj de la eliranta estraro de TEJO estis akceptitaj sen diskuto.
TEJO: La esploro de EU ne havos konsekvencojn de Libera Folio je 2020-07-142020-07-14 La esploro de EU pri falsaj informoj donitaj de TEJO estas finita, kaj ne havos pluajn konsekvencojn al la asocio, laŭ la eliranta estraro. La estraro nun publikigis dokumenton, laŭ kiu la rezulto de la esploro en januaro estis trandonita al alia EU-instanco, kiu tamen ĝis nun ne petis pliajn klarigojn.
EU esploras la membronombron de TEJO de Libera Folio je 2020-07-122020-07-12 Oficialaj instancoj de Eŭropa Unio pritraktas denuncon, laŭ kiu TEJO donis falsajn informojn pri sia membrokvanto por ricevi subvenciojn. Tion montras EU-dokumento, kiun Libera Folio ricevis el anonima fonto.
Charlotte Scherping Larsson: ”TEJO havu entuziasman kaj laboreman prezidanton” de Libera Folio je 2020-07-092020-07-09 Charlotte Scherping Larsson estas la deka kaj lasta el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de prezidanto kaj estas 33-jara studento magistriĝanta pri edukado kaj esplora asistanto ĉe universitato en Hanovro, norda Germanio.
Konstanze Schönfeld: ”Prioritatas garantii daŭripovecon de nia agado” de Libera Folio je 2020-07-082020-07-08 Konstanze Schönfeld (Tuŝka) estas la naŭa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kaj estas 26-jara germana studento pri mondaj studoj. Ĝuste nun ŝi loĝas en Okinavo, Japanio.
de Libera Folio je 2020-07-072020-07-07 en vidpunkto Reta enketo de UN kalkulas esperantistojn Unuiĝintaj Nacioj en sia 75-a datreveno unuafoje aperigis retan enketon ankaŭ en Esperanto. Laŭ Renato Corsetti tio estas grava atingo, kaj indas ke laŭeble multaj esperantistoj plenigu la enketilon por diri sian opinion pri la monda evoluo, sed ankaŭ por atentigi pri sia ekzisto.
de Libera Folio je 2020-07-072020-07-07 en movado, TEJO Tomáš Stano: ”Mi ŝatus helpi pri financa administrado kaj homrimedaj taskoj” Tomáš Stano estas la oka el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiu respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano, kaj estas 25-jara slovako, kiu studas kaj laboras en Prago, Ĉeĥio. Lia studfako estas financoj, kaj krome li duontempe laboras pri homaj rimedoj.
de Libera Folio je 2020-07-06 en movado, TEJO Manuela Burghelea: ”Mi ŝatus krei spacojn por regulaj interŝanĝoj ankaŭ por virinoj” Manuela Burghelea estas la sepa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de vicprezidanto, sed pretas ofici ankaŭ kiel ordinara estrarano. Ŝi naskiĝis en 1992 en Vaslui, Rumanio, kaj nun studas antropologion kaj historion en la Universitato de St Andrews, Skotlando.
de Libera Folio je 2020-07-052020-07-05 en movado, TEJO Klára Ertl: ”Gravas kion ni realigas kune” Klára Ertl estas la sesa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 25-jara universitata helpinstruisto pri psikologio en Amsterdamo.
de Libera Folio je 2020-07-04 en movado, TEJO Nicolas Kasolene Kakule: ”Diverseco de kulturoj estas la plej granda forto” Nicolas Kasolene Kakule (Nickson) estas la kvina el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara informadikisto el Goma en la orienta parto de DR Kongo.