EU esploras la membronombron de TEJO de Libera Folio je 2020-07-122020-07-12 en movado, TEJO Oficialaj instancoj de Eŭropa Unio pritraktas denuncon, laŭ kiu TEJO donis falsajn informojn pri sia membrokvanto por ricevi subvenciojn. Tion montras EU-dokumento, kiun Libera Folio ricevis el anonima fonto.
Charlotte Scherping Larsson: ”TEJO havu entuziasman kaj laboreman prezidanton” de Libera Folio je 2020-07-092020-07-09 Charlotte Scherping Larsson estas la deka kaj lasta el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de prezidanto kaj estas 33-jara studento magistriĝanta pri edukado kaj esplora asistanto ĉe universitato en Hanovro, norda Germanio.
Konstanze Schönfeld: ”Prioritatas garantii daŭripovecon de nia agado” de Libera Folio je 2020-07-082020-07-08 Konstanze Schönfeld (Tuŝka) estas la naŭa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kaj estas 26-jara germana studento pri mondaj studoj. Ĝuste nun ŝi loĝas en Okinavo, Japanio.
Reta enketo de UN kalkulas esperantistojn de Libera Folio je 2020-07-072020-07-07 Unuiĝintaj Nacioj en sia 75-a datreveno unuafoje aperigis retan enketon ankaŭ en Esperanto. Laŭ Renato Corsetti tio estas grava atingo, kaj indas ke laŭeble multaj esperantistoj plenigu la enketilon por diri sian opinion pri la monda evoluo, sed ankaŭ por atentigi pri sia ekzisto.
Tomáš Stano: ”Mi ŝatus helpi pri financa administrado kaj homrimedaj taskoj” de Libera Folio je 2020-07-072020-07-07 Tomáš Stano estas la oka el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiu respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano, kaj estas 25-jara slovako, kiu studas kaj laboras en Prago, Ĉeĥio. Lia studfako estas financoj, kaj krome li duontempe laboras pri homaj rimedoj.
de Libera Folio je 2020-07-06 en movado, TEJO Manuela Burghelea: ”Mi ŝatus krei spacojn por regulaj interŝanĝoj ankaŭ por virinoj” Manuela Burghelea estas la sepa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de vicprezidanto, sed pretas ofici ankaŭ kiel ordinara estrarano. Ŝi naskiĝis en 1992 en Vaslui, Rumanio, kaj nun studas antropologion kaj historion en la Universitato de St Andrews, Skotlando.
de Libera Folio je 2020-07-052020-07-05 en movado, TEJO Klára Ertl: ”Gravas kion ni realigas kune” Klára Ertl estas la sesa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 25-jara universitata helpinstruisto pri psikologio en Amsterdamo.
de Libera Folio je 2020-07-04 en movado, TEJO Nicolas Kasolene Kakule: ”Diverseco de kulturoj estas la plej granda forto” Nicolas Kasolene Kakule (Nickson) estas la kvina el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara informadikisto el Goma en la orienta parto de DR Kongo.
de Libera Folio je 2020-07-03 en movado, TEJO Robert Nielsen: ”Granda problemo de TEJO estas la emo ignori problemojn” Robert Nielsen estas la kvara el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara datum-analizisto el Dublino, Irlando.
de Libera Folio je 2020-07-022020-07-02 en movado, TEJO Rogier Huurman: ”La TEJO-estraro ne estu senvizaĝa institucio” Rogier Huurman (Roĉjo) estas estas la tria el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario. Li estas 30-jara sendependa tradukisto el Utrecht, Nederlando.