Carlos Pesquera Alonso: ”Mi pensas ke indas fortigi la landajn sekciojn” de Libera Folio je 2020-07-012020-07-09 en movado, TEJO Carlos Pesquera Alonso estas la dua el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de prezidanto, sed pretas ankaŭ esti vicprezidanto aŭ ordinara estrarano. Li estas 31-jara hispana socia esploristo kaj doktoriĝa studento, nun loĝanta en Potenco (Potenza), Italio.
Reta festivalo okazadas ĉie kaj nenie de Libera Folio je 2020-06-302020-07-09 Pro la kronvirusa epidemio la plej multaj ĉeestaj Esperanto-aranĝoj en la mondo estas provizore nuligitaj. Anstataŭe multo okazas en la reto, kaj iuj el la plej gravaj aranĝoj estas kolektitaj sub la komuna nomo MondaFest’ 2020. Kadre de tiu reta festivalo okazos interalie la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso, kaj la Virtuala Kongreso kiu anstataŭos la UK-n.
Charlotte Burton: ”TEJO bezonas pli da aktivaj estraranoj” de Libera Folio je 2020-06-302020-07-02 Charlotte Burton estas la unua el la 13 kandidatoj al la estraro de TEJO, kiu respondis al demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por posteno de ordinara estrarano.
Ne mankas kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2020-06-292020-06-29 Male ol pasintjare, ĉi-jare ne mankas kandidatoj por la gvidaj postenoj de TEJO. Estas du kandidatoj por prezidanteco, du kandidatoj por la posteno de ĝenerala sekretario, kaj entute 13 kandidatoj, el kiuj majoritato estas virinoj.
Izoliĝo instigis al kurso de Esperanto per Zoom de Libera Folio je 2020-06-222020-06-22 La kronvirusa pandemio devigas al fizika izoliĝo, sed samtempe stimulas al novaj specoj de reta kontaktado. En Rusio la profesia lingvoinstruisto Aleksandr Blinov lanĉis retajn kursojn per la retkunvena programo Zoom. Andrej Grigorjevskij intervjuis lin rete.
de Libera Folio je 2020-06-182020-06-21 en interreto, movado, UEA UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon Asista ĝenerala sekretario de UN Fabrizio Hochschild registris paroladon por la inaŭguro de MondaFest 2020, reta Esperanto-festivalo kiu interalie anstataŭas la ĉi-jaran Universalan Kongreson. La altranga UN-reprezentanto intencis persone ĉeesti la kongreson, sed tio ne eblas pro la daŭranta pandemio.
de Libera Folio je 2020-06-102020-06-11 en interreto, movado, TEJO La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne La ĉi-jara IJK okazos ne en Nederlando, sed en la reto. Laŭ informoj nun publikigitaj en la kongresa retejo, dum tri el la kongresaj tagoj programeroj okazos preskaŭ tutdiurne.
de Libera Folio je 2020-06-082020-06-08 en interreto, movado, UEA Amasfinancado vivigas retajn projektojn La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj. Ne ĉiuj havas la necesajn tempon aŭ kapablon rekte kontribui al tiu grava laboro, sed ĉiam pli da homoj pretas finance subteni la retajn aktivulojn.
de Libera Folio je 2020-05-302020-05-31 en movado Homo konsterne talenta La 24-an de majo forpasis Victor Sadler, multjara direktoro de UEA, redaktoro de la revuo Esperanto, poeto, lingvisto kaj iama akademiano. En sia nekrologo Ulrich Lins nomas lin ”homo konsterne talenta”.
de Libera Folio je 2020-05-27 en interreto, kulturo Pandemio instigis al literaturaj legadoj en la reto Pro la daŭranta pandemio ne povas okazi ĉeestaj Esperanto-aranĝoj. Anstataŭe aperis diversaj retaj aktivaĵoj. Unu el tiuj estas la literatura projekto E-legante de Pola Esperanto-Junularo. Ni petis la prezidanton de PEJ rakonti pri la reta voĉlegado.