Eventa Servo helpas trovi retajn renkontiĝojn de Libera Folio je 2020-04-232020-04-23 en interreto, movado La malferma tago de la Centra Oficejo okazos sabate la 25-an de aprilo – en la reto. Pro la kronviruso multaj renkontiĝoj ne povas okazi fizike, eĉ ne la Universala Kongreso. Eventa Servo nun proponas tute novan manieron trovi retajn aranĝojn.
UEA perdos 45.000 eŭrojn pro la nuligo de la UK de Libera Folio je 2020-04-132020-04-14 La estraro de UEA konfirmis, ke la ĉi-jara Universala Kongreso ne okazos, sed la kongresanoj, kiuj jam pagis aliĝkotizon, rajtos uzi la monon por pagi la kongreskotizon en 2021 aŭ 2022. La nuligo de la kongreso kreskigas la buĝetan deficiton de UEA je 45.000 eŭroj.
Sumoo instigas al vekado de dormantaj libroj de Libera Folio je 2020-04-12 Hori Jasuo elpensis la Esperanto-sumoon por ke ankaŭ komencantoj eklegu librojn en Esperanto, ĉar nur tiel oni laŭ li povas vivteni la lingvon. ”Mi ĉiam aĉetis plurajn Esperanto-librojn, sed tiuj libroj tuj kuŝis kaj endormiĝis en mia libroŝranko, kaj neniam vekiĝis”, li klarigas en intervjuo de Libera Folio.
UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson de Libera Folio je 2020-04-042020-04-05 La Universala Kongreso ne povos okazi en Kanado en 2020. Anstataŭe ĝi eble estos ŝovita al 2022. Tion komunikas la estraro de UEA en mesaĝo sendita al la komitatanoj.
Nuligo minacas al IJK kaj UK de Libera Folio je 2020-04-032020-04-04 La kronvirusa pandemio nun minacas kaŭzi nuligon de la ĉefaj Esperanto-aranĝoj en 2020. Decidoj pri la sorto de la ĉi-jaraj IJK kaj UK devos esti faritaj tre baldaŭ, kaj la cirkonstancoj ne estas favoraj.
de Libera Folio je 2020-04-02 en movado Tertremo difektis la Zagreban klubejon Unu persono mortis kaj 27 estis vunditaj en la tertremo kiu trafis la ĉefurbon de Kroatio la 22-an de marto. Ŝajne neniuj esperantistoj estis rekte trafitaj, sed difektiĝis la sidejo de la loka Esperanto-klubo, kiu nun bezonas kostajn riparojn.
de Libera Folio je 2020-04-012020-04-02 en movado, UEA Estraro rekomendas fermi la buŝon [ŜERCO] La estraro de UEA sekvas la ekzemplon de pluraj ŝtatoj kaj uzas la kronvirusan krizon por alpreni plenpotencon en la asocio, komplete flankenmetante la demokratie elektitan komitaton. Responde al la decido, komitatanoj forte protestas pro la uzo de la formo ”kronviruso” en la estrara dekreto.
de Libera Folio je 2020-03-312020-03-31 en vidpunkto Kie estas la Duolinganoj? En vidpunkta artikolo Robert Nielsen demandas, kie estas la milionoj da homoj, kiuj ekde 2015 komencis lerni Esperanton per Duolingo. Li konstatas, ke la grandega salto antaŭen, kiun multaj atendis, neniam okazis.
de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 en movado, TEJO, UEA TEJO kaj Kontakto kreskis en 2019 La kvanto de individuaj membroj de TEJO en 2019 kreskis je 8 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Eĉ pli, je 24 procentoj, kreskis la legantaro de Kontakto. Aliflanke la legantaro de la revuo Esperanto unuafoje dum la konata historio falis sub 2.000.
de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 en interreto, kulturo, TEJO Kronvirusaj spertoj el 13 landoj en Esperanto En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj.