La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si de Libera Folio je 2020-02-022020-02-02 en movado, TEJO Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.
Ĉiutagaj novaĵoj de la mondo nun en Esperanto de Libera Folio je 2020-01-292020-01-29 En iuj naciaj lingvoj la novaĵa retejo de Vikipedio malviglas aŭ eĉ estis tute fermita, sed en la Esperanta versio de Vikinovaĵoj nun eblas legi freŝajn mondajn novaĵojn ĉiutage. Laŭ Stano Belov, unu el la ĉefaj aktivuloj, tre indas ke esperantistoj partoprenu en neesperantistaj projektoj, pro pluraj kialoj.
Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro de Libera Folio je 2020-01-202020-01-20 Pli ol ducent homoj jam partoprenas en projekto, kiu strebas instrui al komputiloj, kiel veraj esperantistoj parolas. Nur sep procentoj el ili estas virinoj. La projekto Common Voice helpas krei parolrekonajn sistemojn, sendependajn de grandaj firmaoj.
Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021 de Libera Folio je 2020-01-152020-01-15 La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.
TEJO decidis ne publikigi la membronombron de Libera Folio je 2020-01-032020-01-03 Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato.
de Libera Folio je 2019-12-25 en movado Libera Folio deziras al siaj legantoj feliĉan 2020 La redakcio de Libera Folio deziras al ĉiuj siaj legantoj kaj aŭtoroj bonajn jarfinajn festojn kaj sukcesan novan jaron!
de Libera Folio je 2019-12-202019-12-20 en kulturo Triobla Zamenhof-tago en Bjalistoko Sabate la 15-an de decembro la 160-a naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto estis solenata en multegaj Zamenhof-festoj dise en la mondo. Plej simbola tamen certe estis la festado en lia naskiĝurbo Bjalistoko kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo, kie interalie okazis klezmera koncerto en la Granda Sinagogo de Tykocin.
de Libera Folio je 2019-12-142019-12-16 en movado Forpasis Mila van der Horst-Kolińska La 13-an de decembro en maljunulejo en Hago en la aĝo de 93 jaroj forpasis Mila van der Horst-Kolińska, konata Cseh-instruisto kaj multjara kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.
de Libera Folio je 2019-12-112019-12-11 en kulturo Vidvokroniko trovis legantojn ekster la getto Esperantistoj devus pli malfermiĝi al ekstera publiko, ĉiufoje kiam la karaktero kaj temo de la evento tion ebligas, diras István Ertl. Li disdonis anglan tradukon de sia prezento en Esperanto-klubo en Luksemburgo, kaj anglalingva retejo raportis pri la evento.
de Libera Folio je 2019-12-042019-12-04 en kulturo, movado Monato: 40 jaroj da persisto Nekredeble sed vere: unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado, Monato, ĉi-decembre iĝas 40-jara. Lige kun tiu vere elstara evento Libera Folio intervjuis la gvidan redaktoron Paŭl Peeraerts, kiu samtempe estas redakcia sekretario kaj la plej longdaŭra kunlaboranto de la magazino.