Kirill Ŝvedov: “Direktu la agadon eksteren”

La redaktoro de La Ondo: Ne troviĝis dezirantoj daŭrigi nian aferon

La teamo de la internacia magazino La Ondo de Esperanto anoncis ĉeson de la periodaĵo. Dum 28 jaroj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov eldonis La Ondon, sed fakte ilia ĵurnalisma agado en Esperantujo aĝas jam preskaŭ 40 jarojn. Ni intervjuis la ĉefredaktoron de La Ondo, kiu skizis la historion de la nun fermata magazino, malkovris la abonstatistikon kaj rakontis pri siaj planoj.