Rekorda nombro de verkoj en la Belartaj Konkursoj de Libera Folio je 2019-07-252019-07-26 en kulturo, UK2019 La nomoj de la premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en Lahtio en ĵaŭdo. La kvanto da partoprenintaj verkoj estis rekorda: estis alsenditaj 171 verkoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. Tamen ne en ĉiuj branĉoj oni trovis verkon kiu laŭ la juĝantoj meritus la unuan premion.
Finna venko okazis en Lahtio de Libera Folio je 2019-07-252019-07-26 Duan fojon en la historio de Pokalo Zamenhof la esperantista futbalteamo gajnis en ludo kontraŭ loka teamo. Cento da spektantoj apogis la ludantojn per kantoj kaj krioj, kvankam la futbalado tempe koliziis kun aliaj publiklogaj programeroj.
Nederlanda gazeto: ”Bankroto minacas la Esperanto-movadon” de Libera Folio je 2019-07-222019-07-23 Unu el la plej prestiĝaj gazetoj de Nederlando nun rakontas pri la financaj problemoj de UEA kaj uzas la Esperantan vorton “bankroto” en sia titolo. Laŭ Osmo Buller UEA nepre ne estas minacata de bankroto, sed la eliranta estraro kreis tian etoson. “Mi teruriĝas pensante, ke ĉi tiun artikolon oni legos ankaŭ en la bankoj de UEA.”
Malgranda kongreso en sporta atmosfero de Libera Folio je 2019-07-222019-07-23 La ĉi-jara Universala Kongreso en Finnlando estas la plej malgranda UK en Eŭropo post la dua mondmilito, kun nur naŭcento da aliĝintoj. La kongreso okazas en sportejo, kaj kiel salono Zamenhof servas enorma glacihokea areno. Dum la komitato de UEA devas fari seriozajn decidojn pri la estonteco de la asocio, la kongresanoj povas ĝui intiman kaj amikan atmosferon.
Duncan Charters nova prezidanto de UEA de Libera Folio je 2019-07-202019-07-21 Duncan Charters en sabato estis elektita la sekva prezidanto de UEA per unuvoĉa plimulto. La dua kandidato, Fernando Maia, estos vicprezidanto. Neniu el la kandidatoj antaŭ la elekto klarigis sian pozicion rilate la proponon pri drastaj ŝparoj, kiun la komitato traktos en fermita kunsido en lundo.
de Libera Folio je 2019-07-192019-07-19 en kulturo, movado, UEA Ziko: “La biblioteko estas unika valoraĵo” Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.
de Libera Folio je 2019-07-17 en movado, TEJO Joop Kiefte volas iĝi prezidanto de TEJO Ĉar ĝis la fino de junio aperis neniuj kandidatoj por la prezidanteco de TEJO, la limdato estis longigita je dek tagoj. Tiam Joop Kiefte decidis kandidatiĝi por savi la asocion de detruiĝo. Li konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
de Libera Folio je 2019-07-162019-07-17 en movado, UEA Fettes proponas buĉi la Centran Oficejon Fordonaci la bibliotekon, fermi la libroservon, luigi la domon en Roterdamo kaj movi la reduktitan oficejon al malpli kosta lando. Jen ideoj de Mark Fettes por savi UEA-n de minacanta katastrofo. “Mi tute ne estas feliĉa kiel oficanto de la entombigo de la Roterdama UEA, ĉar tiu entombigo estas la sigelo de la malsukceso de mia generacio de aktivuloj”, diras Renato Corsetti.
de Libera Folio je 2019-07-042019-07-06 en movado, TEJO Neniu volas iĝi prezidanto de TEJO Mankas kandidatoj por la plej gravaj postenoj en la estraro de TEJO. Por tamen trovi homojn kiuj pretos transpreni la taskojn, la asocio faris novan alvokon. Oni esperas, ke ene de semajno sin anoncos la estontaj prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la asocio, kaj estraranoj pri aktivula trejnado, kongresoj kaj pri homaj rimedoj.
de Libera Folio je 2019-06-302019-06-30 en movado, UEA Kvin oficistoj de UEA trafitaj de la reduktoj dungitoj de UEA en la Centra Oficejo forlasas sian laboron, dum tri pliaj havos reduktitajn laborhorojn. Nur ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães ne estos tuŝitaj de la reduktoj. Ĉar tri oficistoj ne konsentis pri redukto de la laborhoroj, la estraro de UEA turnis sin al la nederlandaj aŭtoritatoj por povi realigi la decidon kontraŭ la volo de la dungitoj.