Legantoj de la revuo Esperanto kontentas de Libera Folio je 2018-07-312018-08-02 en movado, UEA, UK2018 Neniuj akraj kritikoj aŭdiĝis, kiam legantoj de la revuo Esperanto renkontis la redaktoran paron marde posttagmeze. Ĉefe zorgigis la publikon la risko, ke la papera revuo povos malaperi.
UEA-membreco kostos 74 eŭrojn jare de Libera Folio je 2018-07-302018-07-31 En ekstra kunsido en lundo la komitato de UEA altigis la kotizon de membro-abonanto en riĉaj landoj de 64 eŭroj al 74 eŭroj. Por nura reta membreco oni pagos 44 eŭrojn jare. Kiom pagos loĝantoj de malpli riĉaj landoj ne tute klaras.
La Centra Oficejo restos en Roterdamo de Libera Folio je 2018-07-292018-08-01 La demando pri la situo de la Centra Oficejo regule reaperadas, ĉar iuj asertas, ke UEA povus atingi gravajn ŝparojn, se la oficejo troviĝus en malpli kosta lando. La estraro tamen almenaŭ momente ne planas tian drastan ŝanĝon.
La komitato ne kontraŭis Trezoron de Libera Folio je 2018-07-282018-07-30 La 103-a Universala Kongreso en Lisbono komenciĝis sabate posttagmeze per komitata kunsido. La elekto de Trezoro Huang Yinbao kiel estrarano estis aprobita, sed la demando pri la elekto de pliaj novaj estraranoj estis prokrastita ĝis vendredo. Ĝis nun aliĝis al la kongreso proksimume 1.500 homoj el 73 landoj.
Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion de Libera Folio je 2018-07-272019-04-27 La multjara redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä, pro profesiaj kialoj forlasos sian postenon komence de septembro. Lige kun tio, la teamo de Libera Folio serĉas novajn kunlaborantojn.
de Libera Folio je 2018-07-252018-07-25 en interreto Hej Google! Ĉu vi ekkomprenas Esperanton? La granda usona lingvoteknologia entrepreno Lionbridge pagas por voĉlegado de frazoj en Esperanto. UEA kunlaboras pri la projekto, kiu celas plibonigi aŭtomatan parolrekonon en Esperanto. Tio supozeble estas bezonata por novaj servoj de Google.
de Libera Folio je 2018-07-192018-07-19 en interreto, movado, UEA UEA uzis 33.000 eŭrojn por nova retejo Ĝis nun UEA elspezis proksimume 33.000 eŭrojn por reteja renovigo, kiu estis deklarita ĉefa prioritato de la asocio antaŭ kvin jaroj. La ankoraŭ ne ekzistanta retejo devos anstataŭi la Jarlibron, pri kies nuligo decidos la komitato de UEA post tri semajnoj.
de Libera Folio je 2018-07-142018-07-14 en movado, UEA Lisbono promesas plene portugalan kongreson Multo, eble eĉ ĉio, estos iel specife lisbona kaj portugala dum la baldaŭa Universala Kongreso, asertas LKK-ano António Martins-Tuválkin en intervjuo de Libera Folio. Li ankaŭ konsilas, kiun pordon de la flughaveno elekti por eviti trompemajn taksiistojn.
de Libera Folio je 2018-07-032018-07-03 en interreto Baldaŭ dek jaroj da anglalingva blogado pri Esperanto Ekde januaro 2009 la usona lingvoinstrua firmao Transparent Language regule aperigas anglalingvajn tekstojn pri Esperanto en sia retejo. De du jaroj la firmao, kies servojn uzas interalie la usona ministerio pri defendo, krome proponas bonkvalitan kurson pri Esperanto.
de Libera Folio je 2018-06-272018-06-27 en interreto, movado, UEA Esperanto furoras en renkontiĝejo de Duolingo Esperanto jam iĝis la 6-a plej aktiva lingvo en la nova sistemo de Duolingo por fizikaj renkontiĝoj de lernantoj. UEA helpas funkciigi la sistemon en Esperanto, kiu aldoniĝos al la jamaj du lingvoj, la angla kaj la hispana.