IJK sen dormo sed kun multe da publika atento de Libera Folio je 2018-08-192018-08-19 en TEJO Carlos Pesquera Alonso iom kontraŭvole iĝis la ĉeforganizanto de la ĉi-jara IJK en Badajoz, Hispanio. Pro la multa laboro dum la kongresa semajno li apenaŭ havis tempon dormi aŭ mem partopreni la IJK-n, sed la kongreso iĝis sukceso kaj estis rimarkita de la amaskomunikiloj, li rakontas en interjvuo de Rogier Huurman.
Duonhoroj donis perspektivon pri la librorikolto de Libera Folio je 2018-08-172018-08-17 Kio plej plaĉis al vi en la programo de la Universala Kongreso de Lisbono? Tiu estas unu el la demandoj en formularo sendita de UEA al la partoprenantoj de la kongreso. La aŭtoraj duonhoroj, respondas Carlo Minnaja.
TEJO ne havas informojn pri siaj financoj de Libera Folio je 2018-08-142018-08-14 La financoj de TEJO estis unu el la plej gravaj aferoj, kiujn pritraktis la komitato de la asocio dum la IJK. Tamen malmulto povis esti decidita, ĉar mankis propono de buĝeto por la venonta jaro, kaj eĉ bilanco de la pasinta jaro. Laŭ la estraro de TEJO pri la problemoj kulpas UEA.
TEJO havas novan estraron de Libera Folio je 2018-08-132018-08-13 Hoan Tran Thi (Ĝojo) daŭrigos kiel prezidanto de TEJO. Dum diskuto pri volontuloj oni kritikis la negativan sintenon al la angla en la Centra Oficejo.
IJK-ano forpelita post seksa agreso de Libera Folio je 2018-08-092018-08-10 Programero pri “genra perforto” dum la IJK iĝis neatendite konkreta, kiam lernanto de Esperanto anoncis pri seksa perforto okazinta en ŝia propra ĉambro la antaŭan nokton.
de Libera Folio je 2018-08-032020-10-25 en movado, UEA, UK2018 La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto En sia vendreda kunsido la Komitato de UEA senŝanĝe akceptis la buĝeton por 2019, kio signifas ke venontjare la Jarlibro ne aperos. Kiel nova estrarano estis elektita Fernando Maia el Brazilo. Dum la elekto de nova C-komitatano la voĉoj estis unue fuŝe kalkulitaj.
de Libera Folio je 2018-08-022018-08-04 en movado, UEA, UK2018 Centra Oficejo respondis pri robotoj Robotoj povus solvi la problemon pri tro malrapidaj aŭ mankantaj respondoj de Centra Oficejo. Tion proponis ĝenerala sekretario Aleks Kadar dum la programero “Centra Oficejo respondas”. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis.
de Libera Folio je 2018-08-022018-08-07 en kulturo, UK2018 Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Lisbono ĵaŭde, la 2-an de aŭgusto 2018.
de Libera Folio je 2018-07-312018-08-02 en movado, UEA, UK2018 Legantoj de la revuo Esperanto kontentas Neniuj akraj kritikoj aŭdiĝis, kiam legantoj de la revuo Esperanto renkontis la redaktoran paron marde posttagmeze. Ĉefe zorgigis la publikon la risko, ke la papera revuo povos malaperi.
de Libera Folio je 2018-07-302018-07-31 en movado, UEA, UK2018 UEA-membreco kostos 74 eŭrojn jare En ekstra kunsido en lundo la komitato de UEA altigis la kotizon de membro-abonanto en riĉaj landoj de 64 eŭroj al 74 eŭroj. Por nura reta membreco oni pagos 44 eŭrojn jare. Kiom pagos loĝantoj de malpli riĉaj landoj ne tute klaras.