Dmitrij Bogatov en intervjuo de Libera Folio de Libera Folio je 2018-06-052018-06-05 en interreto La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017, nun estis liberigita de ĉiuj akuzoj. Libroj en Esperanto ne estis permesitaj en la arestejo, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
Esperantujo ekprotektas siajn datumojn de Libera Folio je 2018-05-292018-05-29 Dum la lastaj tagoj la retpoŝtujoj de la plej multaj esperantistoj estas inundataj de mesaĝoj pri datumprotekto. Multaj el tiuj mesaĝoj estas senutilaj kaj nebezonataj. Tamen ankaŭ Esperanto-organizaĵoj devas strebi adaptiĝi al la novaj reguloj de EU, por eviti enormajn punpagojn.
Kiel junigi la movadon? de Libera Folio je 2018-05-282018-05-29 Robert Nielsen en Irlando ekmiris, kie troviĝas ĉiuj novaj esperantistoj, kiuj ja devus aperi pro la novaj retaj kursoj kaj aplikaĵoj. Ili ja neniam aperas en la tradiciaj kunvenoj. Do li ekserĉis en sia ĉirkaŭaĵo.
Duolingo ekhavis trian lingvon de Libera Folio je 2018-05-172018-05-17 Portugala iĝis la tria lingvo pere de kiu eblas lerni Esperanton en la retejo Duolingo. ”Ni estas sep personoj el malsamaj partoj de Brazilo kaj ni provis havi iel tian geografie vastan teamon por povi enmeti en la kurson la plejmulton de la variantoj de la brazila portugala.”
UEA nuligas la Jarlibron kaj altigas la kotizon de Libera Folio je 2018-05-102018-05-10 Ekde 2019 UEA ne plu aperigos paperan Jarlibron. Samtempe la asocio planas draste altigi la kotizojn. Anstataŭ 11 eŭroj la plej malalta jara kotizo en Nederlando iĝos 44 eŭroj. Por ricevi la revuon Esperanto sur papero necesos pagi 74 eŭrojn.
de Libera Folio je 2018-05-092018-05-09 en kulturo Pomego proksimiĝadas al papera reapero Komence de majo aperis ĝisdatigita reta versio de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Ni petis la aŭtoron, Bertilon Wennergren, rakonti, kial li okupiĝas pri tia senfina projekto jam de 27 jaroj.
de Libera Folio je 2018-05-022018-05-02 en movado Fettes: ”Trezoro estos traktata kiel estrarano” Ne eblas certe scii, ĉu Trezoro Huang Yinbao estis valide elektita kiel estrarano, diras Mark Fettes. Li tamen estos traktata kiel estrarano ĝis la kongreso en Lisbono.
de Libera Folio je 2018-05-022018-05-04 en kulturo Generalo Franco trovis Esperanton framasona Generalo Francisco Franco en artikolo verkita sub plumnomo faris ligon inter “jud-framasona komploto” kaj Esperanto. Tion malkovris José Antonio del Barrio, kiam li esploris menciojn de Esperanto en hispanaj tekstoj pri framasonismo.
de Libera Folio je 2018-04-252018-04-26 en movado, UEA Trezoro samtempe en kaj ekster la estraro Post la ĵusa balotado pri novaj estraranoj en UEA estiĝis senprecedenca situacio. Ne klaras, ĉu la ĵus enpostenigita nova estrarano pri financoj, Trezoro (Huang Yinbao) efektive estis valide elektita. Dum oni esploras la aferon, li tamen partoprenas la estraran laboron.
de Libera Folio je 2018-04-252018-04-26 en movado, UEA Trezoro volas profundigi la rilatojn kun Unesko La 20-an de aprilo la prezidanto de UEA, Mark Fettes, anoncis ke Huang Yinbao (Trezoro) post voĉdonado en la komitato estis elektita nova estrarano de la asocio. Libera Folio petis lin rakonti pri siaj planoj en la estraro.