TEJO elektas komitatanon por neesperantistoj de Libera Folio je 2024-06-12 en TEJO Ĉe TEJO ankaŭ eksmembroj estas membroj: ili estas Junaj Amikoj. Eĉ neesperantistoj povas iĝi Junaj Amikoj, plenigante formularon en retejo. Nun la Junaj Amikoj unuafoje rajtos elekti propran komitatanon de TEJO. Sed kiel oni trovu kandidaton, kaj kiun lingvon parolos la reprezentanto de la neesperantistoj en TEJO?
La ĉefverko de John Francis denove presita de Libera Folio je 2024-06-042024-06-05 La granda kaldrono de John Francis estas unu el la plej gravaj originalaj romanoj en Esperanto. Ĝi aperis en 1978, elĉerpiĝis kaj poste dum jardekoj ne estis havebla. En 2017 oni reeldonis la verkon en elektronika formo, kaj nun tiu ĉefverko de la Esperanta literaturo fine denove haveblas ankaŭ en presita formo.
UEA strategie planas retejon kaj almanakon de Libera Folio je 2024-05-282024-05-28 La multjaraj babiloj pri nova strategia laborplano por UEA naskis unupaĝan resumon. Laŭ ĝi UEA planas interalie modernigi sian retejon kaj aperigi trijaran presitan almanakon kun la informoj, kiuj antaŭe aperis en la Jarlibro. Pretan planon oni promesas por la UK en Aruŝo, realigo okazu poste.
Auld kaj Boulton jubilee iĝas Bauldton de Libera Folio je 2024-05-222024-05-23 Naskiĝis antaŭ cent jaroj William Auld kaj Marjorie Boulton. Libera Folio invitis Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, rakonti pri la Festjaro BAULDTON, projekto de EAB por celebri la du eminentajn verkistojn dum ilia jubilea jaro.
UEA petas pli da pacienco de Libera Folio je 2024-05-212024-05-21 Libera Folio dum longa tempo petis la estraron de UEA respondi al demandoj interalie pri la reteja renovigo kaj la sorto de la libroservo. La prezidanto de UEA nun petas pli da pacienco.
de Libera Folio je 2024-05-142024-05-14 en kulturo ”La movado krizas kaj niaj arĥivejoj same” Rubèn Fernández Asensio verkis magistriĝan disertaĵon pri esperantistaj arkivoj. Laŭ li, la esperantistoj mem devus pli bone konscii pri la vera karaktero de la movado, por povi komprenigi ĝin al eksteruloj. Esperantistaj arkivoj transdonitaj al ekstermovadaj instancoj laŭ li montras ilin nur kiel ”ruinojn de mortantaj lingvo kaj movado”, interesajn nur al tre fakaj esploristoj.
de Libera Folio je 2024-05-072024-05-07 en movado, UEA Planado pri laborplano por UEA daŭras de 2017 Kion volas atingi Universala Esperanto-Asocio dum la proksimaj jaroj? Tion oni atendus legi en la strategia laborplano de la asocio – se ĝi ekzistus. En 2017 ĉesis validi la antaŭa plano, el kiu preskaŭ nenio estis realigita. De tiam daŭras babiloj pri nova plano.
de Libera Folio je 2024-04-302024-04-30 en movado Etsuo Miyoshi leteras al eŭropaj parlamentanoj La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi daŭrigas sian reklamkampanjon por Esperanto en EU. Li nun sendis leteron kaj anglalingvan libron pri la lingva problemo al germanaj kaj francaj parlamentanoj sur nacia kaj eŭropa niveloj. Jam en 2012 Miyoshi rakontis al Libera Folio, ke li kredas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio.
de Libera Folio je 2024-04-262024-04-26 en movado, UEA UEA dancos por paco Kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por paco estos la celo de projekto, en kiu UEA kunlaboras kadre de Unesko. Tiel UEA sukcesos montri, ke Esperanto estas tutmonda lingvo, diras François Lo Jacomo, estrarano de UEA.
de Libera Folio je 2024-04-232024-04-23 en historio, kulturo Zamenhof en la Juda muzeo en Vilno Nova sekcio de la Juda muzeo en Vilno koncentriĝas al la kulturo de la identeco de la litoviaj judoj. Tie troveblas ankaŭ eksponaĵoj pri Ludoviko Zamenhof kaj lia rilato al Litovio.