Nova kanalo por informoj pri Esperantujo de Libera Folio je 2017-10-172021-03-29 en interreto ”Sal Esperantujo” estas la nomo de nova projekto, kiu rete disvastigas informojn pri okazaĵoj en Esperantujo. Ĝin fondis sveda gimnaziano, kiu lernis Esperanton rete antaŭ tri jaroj.
Bosniaj esperantistoj subtenas la katalunan popolon de Libera Folio je 2017-10-112017-11-21 UEA kaj ĝiaj landaj asocioj devas esti politike neŭtralaj, kaj sekve ne povas alpreni oficialan starpunkton en la disputo pri la eventuala sendependiĝo de Katalunio. La landa asocio de UEA en Bosnio tamen sendis subtenan leteron al Kataluna Esperanto-Asocio.
Monato disvastigas konspir-teoriojn de Libera Folio je 2017-10-032017-10-03 Multaj abonantoj de Monato ekmiregis, kiam ili ricevis la freŝan numeron de la gazeto. En granda artikolo ĝi kiel faktojn diskonigas konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.
La deficito de UEA duobliĝos de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 Antaŭvideblas, ke la buĝeta deficito de UEA en 2017 estos pli ol 100.000 eŭroj, laŭ informoj donitaj de la estraro. Tio estos la plej granda deficito de UEA iam ajn.
Historiaj periodaĵoj nun rete traserĉeblaj de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 La kompletaj tekstoj de multaj jarkolektoj de pli ol 70 Esperanto-periodaĵoj, ekzemple tiuj de la revuo Esperanto de 1905 ĝis 1946, estas nun plene serĉeblaj en la retejo de la Aŭstria nacia biblioteko. Ni petis Bernhard Tuider, la estron de la kolekto, rakonti pli.
de Libera Folio je 2017-09-262017-09-27 en movado EU financos studon pri Esperanto Ĉu vere studoj de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj? Tion esploros nova projekto kun la nomo “Lingva Akcelilo”, kiun financas Eŭropa Unio.
de Libera Folio je 2017-09-212017-09-23 en vidpunkto Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.
de Libera Folio je 2017-09-052017-09-05 en kulturo Tur-strato iĝis Turmstrasse La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.
de Libera Folio je 2017-09-012017-09-01 en movado, UEA Mistajpo aligis 2 447 homojn al la UK en Lisbono Preskaŭ 2 500 homoj frue matene la 1-an de septembro ricevis retpoŝtan konfirmon pri aliĝo al la venontjara Universala Kongreso en Lisbono, kvankam ili nek aliĝis nek pagis. La amasmesaĝo estis dissendita pro malfeliĉa mistajpo.
de Libera Folio je 2017-08-312017-08-31 en kulturo Forpasis Marjorie Boulton La 30-an de aŭgusto, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, honora membro de UEA.