La deficito de UEA duobliĝos de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 en movado, UEA Antaŭvideblas, ke la buĝeta deficito de UEA en 2017 estos pli ol 100.000 eŭroj, laŭ informoj donitaj de la estraro. Tio estos la plej granda deficito de UEA iam ajn.
Historiaj periodaĵoj nun rete traserĉeblaj de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 La kompletaj tekstoj de multaj jarkolektoj de pli ol 70 Esperanto-periodaĵoj, ekzemple tiuj de la revuo Esperanto de 1905 ĝis 1946, estas nun plene serĉeblaj en la retejo de la Aŭstria nacia biblioteko. Ni petis Bernhard Tuider, la estron de la kolekto, rakonti pli.
EU financos studon pri Esperanto de Libera Folio je 2017-09-262017-09-27 Ĉu vere studoj de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj? Tion esploros nova projekto kun la nomo “Lingva Akcelilo”, kiun financas Eŭropa Unio.
Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio de Libera Folio je 2017-09-212017-09-23 Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.
Tur-strato iĝis Turmstrasse de Libera Folio je 2017-09-052017-09-05 La 5-an de septembro venas el la presejo la germana traduko de la originala Esperanta romano Tur-strato 4. La tradukinto Christian Cimpa rakontis al Libera Folio kiel okazis, ke ordinara nacilingva eldonejo volis aperigi tradukon de jam iom aĝa Esperanta klasikaĵo.
de Libera Folio je 2017-09-012017-09-01 en movado, UEA Mistajpo aligis 2 447 homojn al la UK en Lisbono Preskaŭ 2 500 homoj frue matene la 1-an de septembro ricevis retpoŝtan konfirmon pri aliĝo al la venontjara Universala Kongreso en Lisbono, kvankam ili nek aliĝis nek pagis. La amasmesaĝo estis dissendita pro malfeliĉa mistajpo.
de Libera Folio je 2017-08-312017-08-31 en kulturo Forpasis Marjorie Boulton La 30-an de aŭgusto, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, honora membro de UEA.
de Libera Folio je 2017-08-282017-08-28 en movado, UEA Fantomoj hantas en la Jarlibro La novan Jarlibron de UEA hantas homoj kaj adresoj, kiuj devus ne troviĝi tie. Reaperas ne nur nomoj de delonge eksaj respondeculoj, sed eĉ forpasintoj. La Jarlibro estis preparita de EU-subvenciata volontulo, ŝajne kontraŭ la reguloj de la volontula programo.
de Libera Folio je 2017-08-212017-08-21 en vidpunkto Mandirola: “TEJO kaj UEA ne devas resti en konstanta batalo” Resumante siajn atingojn kiel prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola akcentas la gravecon de la sendependiĝo de la asocio, sed bedaŭras la daŭrantan konflikton kun UEA. Laŭ li, UEA devus ŝanĝi ĝeneralan direktoron.
de Libera Folio je 2017-08-182017-08-18 en movado, UEA Demisiis la kongresa asistanto de UEA Ĵaŭde la 17-an de aŭgusto anoncis sian demision Tobiasz Kaźmierski, kiu dum preskaŭ naŭ jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA. En letero al la estraro li esprimis malkontenton pri la nuna evoluo de la asocio.