Aresto kaŭzis batalon inter rusiaj esperantistoj de Libera Folio je 2017-04-292021-12-25 en movado La aresto de la 25-jara esperantisto Dmitrij Bogatov en Moskvo kondukis al reciproka insultado kaj preskaŭa interbatado de du veteranoj de la rusia movado. Post la konflikto unu el ili anoncis sian demision el la estraro de Rusia Esperantista Unio.
Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn de Libera Folio je 2017-04-232017-04-24 La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn, estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn.
TEJO sen buĝeto “pro sabotado de UEA” de Libera Folio je 2017-04-192017-04-21 La estraro de TEJO dum ĵusa komitata kunsido daŭre ne povis prezenti financan raporton pri la jaro 2016, nek buĝeton por la jaro 2017. Laŭ la estraro la problemo estas kaŭzita de la fakto, ke la Centra Oficejo ne donas al la kasisto de TEJO la bezonatajn informojn.
Esperantisto malliberigita en Moskvo de Libera Folio je 2017-04-172017-04-17 La aŭtoritatoj akuzas la 25-jaran matematikiston pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. Li estis arestita interalie por malhelpi ke li veturu al Italio, kie li planis ĉeesti esperantistan renkontiĝon.
Pardonpeto pro libera esprimado de Libera Folio je 2017-04-142017-04-14 La estrara deklaro ĵus aperinta en la revuo Esperanto signifas, ke le revuo ne plu bezonos intervjuotojn, opinias Nikola Rašić: “La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj… kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.”
de Libera Folio je 2017-04-132017-04-13 en interreto Amikuma aplikaĵo aperos aprile La teamo de la nova aplikaĵo por trovi proksimajn esperantistojn esperas ekhavi dek mil uzantojn jam dum la unua monato. Amikumu estos lanĉita por la ĝenerala publiko dum aprilo.
de Libera Folio je 2017-04-122017-04-12 en movado Buller reiras al sia politika kariero Osmo Buller, la antaŭa multjara ĝenerala direktoro de UEA, ĵus estis elektita en la municipan konsilantaron de sia hejmvilaĝo Taivalkoski en nordorienta Finnlando. Kvankam politiko nun iĝas lia ĉefa okupiĝo, li ne neglektos la Esperanto-movadon.
de Libera Folio je 2017-04-042017-04-04 en movado, TEJO TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn TEJO ĵus eksigis el sia komitato la reprezentantojn de kvin landaj sekcioj, ĉar ili maltrafis tri voĉdonadojn. La decido ŝajnas kontraŭi la statuton de TEJO.
de Libera Folio je 2017-03-292017-03-29 en movado, TEJO TEJO daŭre sen buĝeto TEJO daŭre ne havas buĝeton por la jaro 2017. La kasisto de la sendependiĝanta asocio eĉ ne ŝajnas bone kompreni, kial necesus havi planon antaŭ ol komenci elspezi monon por diversaj agadoj.
de Libera Folio je 2017-03-242017-03-24 en vidpunkto La malrevolucio Aperis la unua numero de la revuo Esperanto sub la respondeco de la nova redaktora duopo. Paweł Fischer-Kotowski konstatas, ke la nova numero ne draste diferencas de aliaj aperintaj dum la lastaj jaroj – ĝi estas nek katastrofa nek brila.