Ĉu tra densa mallumo briletas la celo? de Libera Folio je 2017-01-022017-01-03 en vidpunkto Kio okazos en Esperantujo dum la nova jaro 2017? En sia trarigardo de antaŭvideblaj eventoj Paweł Fischer-Kotowski trovas kelkajn lumpunktojn, sed multe pli da densa mallumo.
Pasporta Servo denove aperos papere de Libera Folio je 2016-12-302017-01-03 La plej grava servo de TEJO post la demisio de la multjara prizorganto en 2008 ekhavis grandajn problemojn, sed nun la aferoj ŝajnas ordiĝi. Post kvinjara paŭzo, la listo de gastigantoj de Pasporta Servo denove aperos en presita formo.
26 libroj de la jaro 2016 de Libera Folio je 2016-12-282017-01-03 Ĉiusemajne aperas pluraj novaj verkoj en kaj pri Esperanto, do malfacilas havi superrigardon pri ĉio. Paweł Fischer-Kotowski elektis el la rikolto de 2016 dek kvin novajn beletraĵojn, dek unu novajn faklibrojn en Esperanto – kaj aldone kelkajn aliajn eldonaĵojn, kiuj laŭ li estas aparte atentindaj.
TEJO ekamikas kun la Civito de Libera Folio je 2016-12-262016-12-29 La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. “UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo”, klarigas la prezidanto de TEJO.
UEA fidas ke subvencioj savos la buĝeton de Libera Folio je 2016-12-202016-12-21 La buĝeto de UEA por la venonta jaro estis akceptita lastmomente per reta voĉdonado, kaj antaŭvidas deficiton de 9.450 eŭroj. La efektiva deficito verŝajne estos multe pli granda, ĉar la enspezoj supozeble estos klare malpli altaj ol oni antaŭvidas.
de Libera Folio je 2016-12-182016-12-20 en movado Zamenhof-urbo sen Zamenhof? La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.
de Libera Folio je 2016-12-162016-12-20 en movado, TEJO, UEA La membrokvanto de UEA falegis La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.
de Libera Folio je 2016-12-162016-12-16 en movado, UEA Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.
de Libera Folio je 2016-12-152016-12-16 en movado, UEA UEA denove serĉas novan redaktoron La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabricio Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.
de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 en interreto, movado Libera Folio en pli bela pakaĵo Ekde la zamenhofa tago 2016 Libera Folio ekloĝas en nova, pli fleksebla kaj pli facile ĝisdatigebla reteja sistemo. Ni kore dankas al nia ĝisnuna teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke, kiu prizorgis nian bultenon en sia servilo dum pli ol 12 jaroj.