Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko de Libera Folio je 2017-03-072017-03-07 en kulturo Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula ŝtato kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Nun forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa.
La Civito minacas repreni Heroldon de Libera Folio je 2017-02-282017-02-28 La aĉetsumo estas ”eble la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio en la tuta historio de Esperanto”, laŭ Fabrício Valle. Sed ĉar la pagoj malfruas kaj la gazeto ne aperas, la vendinto minacas repreni Heroldon.
Monkolekto de TEJO sukcesis duone de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21 En decembro TEJO diskonigis monkolektan kampanjon por subteni la planatan IJK-n en Afriko. La kampanjo tuj finiĝos, sed oni sukcesis kolekti nur duonon de la celita sumo. Tio signifas, ke TEJO devos preni pli da mono por la kongreso el sia propra poŝo.
Formi unuecon en diverseco de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21 En la 21-a de februaro oni festas la internacian tagon de la gepatra lingvo, kaj lige kun ĝi la rajton je edukado kaj informado en la gepatra lingvo. Lige kun tio Albert Stalin T. Garrido volas aparte omaĝi unu instruiston, kiun li neniam persone renkontis.
Nova takso: 60.000 parolas Esperanton de Libera Folio je 2017-02-132017-02-13 Kiom da homoj en la mondo parolas ĝin? Tiu estas plej ofta demando pri Esperanto. La respondoj varias laŭ la fantazio de la respondantoj. Nun Svend Vendelbo Nielsen en Danio kalkulis, ke kredeble ne multe pli ol 60.000 homoj scipovas la lingvon.
de Libera Folio je 2017-02-082017-02-08 en interreto Membroj provas savi la retejon Ipernity La populara foto-retejo Ipernity, kies baldaŭa fermiĝo estis anoncita en decembro, plu funkcias. Nun grupo de membroj planas kolekti monon por savi ĝin
de Libera Folio je 2017-02-052017-02-05 en movado, UEA La revuo de UEA havos du redaktorojn Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.
de Libera Folio je 2017-02-05 en movado, TEJO TEJO gratulis partianon de Berlusconi La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.
de Libera Folio je 2017-01-282017-01-29 en kulturo ”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj” Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la “mirindaj frenezuloj de UEA” petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]
de Libera Folio je 2017-01-272017-01-28 en movado Forpasis Zbigniew Galor Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.