Internan ideon por tutmondistoj! de Libera Folio je 2016-12-042016-12-15 en vidpunkto Influa intelektulo franca/usona, Guy Sorman (1944), verkisto kaj publicisto favora al klasika liberalismo, ĵus legis la pri-Esperantan libron “Bridge of Words” de Esther Schor, kaj publikigis interesajn pensojn en sia blogo. Preter etaj eraroj pri faktoj, frapas lia favora sinteno al la interna ideo, kiu laŭ li portas aktualegan mesaĝon al la nuna mondo.
TEJO kolektas donacojn por afrika IJK de Libera Folio je 2016-12-032017-02-20 TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.
La retejo Ipernity fermiĝos en januaro de Libera Folio je 2016-12-032016-12-15 La retejo Ipernity, kiun multaj esperantistoj ekuzis en 2007 pro ĝia esperantlingva fasado, fermiĝos fine de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj. Ĉiuj enhaveroj riskas malaperi, se ili ne estos transmetitaj aliloken antaŭ tio.
Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK de Libera Folio je 2016-12-012016-12-15 TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la “partnereco” kaj nun planas oficiale protesti ĉe EU-organoj.
UEA ekmalfermas voĉdonilojn de Libera Folio je 2016-11-162016-12-15 La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.
de Libera Folio je 2016-11-142016-12-28 en kulturo Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo Sian libron “A Bridge of Words” Esther Schor origine konceptis kiel biografion de la juda intelektulo Ludoviko Zamenhof, sed post kvinjara laboro la rezulto estis multo plia aldone al tio. Steven Brewer recenzis la libron por Libera Folio.
de Libera Folio je 2016-10-182017-04-13 en interreto Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon.
de Libera Folio je 2016-10-032016-12-15 en interreto Esperanto ekvideblas en granda usona retejo Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon.
de Libera Folio je 2016-09-262016-12-15 en movado Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko Laŭ la TEJO-estrarano pri kongresoj, la venontjara IJK estis invitita al Togolando interalie de la landa sekcio de TEJO. Tamen laŭ Gbeglo Koffi, unu el la gvidantoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, tia invito ne ekzistas.
de Libera Folio je 2016-09-262016-12-28 en movado Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj En la ĵus aperinta nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis, li diras en intervjuo de Libera Folio. La libro ĉi-jare fine aperos ankaŭ en la angla.