Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton de Libera Folio je 2024-01-162024-01-16 en interreto Esperantistoj kolektiĝas en diversaj retaj forumoj – en komercaj retejoj, kiel Facebook, kaj en tute propraj, kiel Mia Vivo. Alian vojon proponas la esperantlingva Mastodon-servilo, kie esperantistoj povas babili inter si, sed ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo. Tamen ne kun la komerca servo de Meta, Threads.net, kiu jam estas blokita.
Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09 Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.
Ukrainio vekiĝis de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09 ”Leginte la libron oni komencas malgaje pensi, kion kunportos la estonteco: Rusio turnis sian tutan ekonomion al plurjara militado, al dispecigo kaj detruado de la ĝene demokratia suda najbaro”. Tion skribas Jouko Lindstedt en recenzo de aktuala verko de Kalle Kniivilä.
Mia Vivo iĝas komuna vivo de Libera Folio je 2024-01-052024-01-05 Antaŭ pli ol tri jaroj Johannes Genberg lanĉis la esperantistan socian retejon Mia Vivo. La retejo nun havas preskaŭ du mil membrojn, tamen nur parteto aktivas. Nun li decidis transdoni la prizorgadon kaj evoluigon de la retejo al fondata asocio. Ni petis lin klarigi, kial.
Grégoire Maertens 100-jara de Libera Folio je 2024-01-012024-01-01 La 1-an de januaro 2024 centjariĝas Grégoire Maertens, kiu estis prezidanto de UEA dum la 1980-aj jaroj. Li iĝis esperantisto en la aĝo de 16 jaroj kaj dum la nazia okupacio de Belgio spite la riskojn ekaktivis en loka Esperanto-grupo.
de Libera Folio je 2023-12-282023-12-28 en vidpunkto Esperantistoj kaj geopolitiko – kie ni staras? En vidpunkta artikolo Javier Alcalde komparas la militojn en Ukrainio kaj Gazao. La artikolo interalie starigas la demandon, ĉu la esperantistoj aktive defendas Ukrainion sed ne palestinanojn ĉar ili estas plejparte eŭropanoj – kaj ĉar eŭropanoj estas plejparte rasistoj.
de Libera Folio je 2023-12-222023-12-22 en kulturo Jonny M denove petolas post longa silento Komence de januaro, post longa silento, aperos nova albumo de Jonny M. Al la preskaŭ sepjara paŭzo kontribuis interalie la koronvirusa epidemio. Libera Folio petis Jonas Marx, kiel li vere nomiĝas, rakonti pri sia muziko kaj la nova albumo.
de Libera Folio je 2023-12-192023-12-20 en movado, UEA UEA aprobis deficitan buĝeton sen protokolo La komitato de UEA en reta kunsido dum dimanĉo la 17-a de decembro aprobis buĝeton, kiu antaŭvidas deficiton de 45 000 eŭroj. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer tamen antaŭvidas, ke ne estos deficito. Protokolo de la antaŭa kunsido daŭre mankas, do ne klaras kio estis decidita tie.
de Libera Folio je 2023-12-152023-12-16 en kulturo La tria laŭro al imperiestrinaj memoraĵoj La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein por sia verko ”La memoraĵoj de Julia Agripina”. La ricevinto de la pasintjara Laŭro, Sten Johansson, trovas la premiiton tre inda.
de Libera Folio je 2023-12-122023-12-20 en UEA UEA antaŭvidas plian ŝrumpon de kotizoj La membraro de UEA kresketas, sed la enspezoj de kotizoj ŝrumpas. La malkresko plej evidentas en la kategorio membroj-abonantoj. Laŭ la buĝeta propono por 2024 la domo en Roterdamo ne estos vendita venontjare kaj nenio ŝanĝiĝos pri la libroservo. La salajraj kostoj altiĝos kaj UEA havos deficiton.