Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Libera Folio skandale ŝrumpis

Libera Folio skandale ŝrumpis

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-21 17:05
Libera Folio aperis en la reto antaŭ dek jaroj. En la 12-a de aprilo 2003 ni atingis 231 vizitojn, sed en la postaj tagoj la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj restis sub cent. Nuntempe ordinara kvanto de vizitoj estas proksimume 1.500 ĉiutage, kaj mezuma vizitanto legas kvar paĝojn. Tamen, ne nur kresko validas: antaŭ unu jaro estis multe pli da paĝomontroj.

La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado.

Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun kvar tekstoj pri la temo: intervjuo kun Nikola Rašić, lia demisia leteroalia intervjuo kun la tiam eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kaj tria intervjuo kun la tiama ĝenerala direktoro Trevor Steele kun komentoj de Nikola Rašić.

La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Dum la unua jaro de sia ekzisto Libera Folio uzis tre simplan teknikan solvon: la html-dosieroj estis redaktataj mane. En aprilo 2004, okaze de la unujariĝo de Libera Folio, kun la helpo de nova teknika respondeculo, Jan-Ulrich Hasecke, estis lanĉita nova retejo, kun la enhavadministra sistemo Plone. La praversio de Libera Folio plu konsulteblas ĉi tie.

La vizitostatistikoj de diversaj periodoj ne estas rekte kompareblaj. En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj eĉ superis 3.000. Ankaŭ post tio la ciferoj plu kreskis. Sed en la jaro 2007 Libera Folio transiris al nova statistikilo, kiu pli strikte kalkulas la vizitojn, pli efike forfiltrante aŭtomatajn vizitojn de robotoj. Tiam la raportata kvanto de ĉiutagaj vizitoj trioniĝis, kvankam la efektiva trafiko plu kreskis.

En oktobro 2007 la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj estis 1.110, kaj la mezuma kvanto de ĉiutage legitaj paĝoj 4.900. Kvar jarojn poste, en oktobro 2011, la respektivaj ciferoj laŭ la sama statistikilo estis 2.200 kaj 22.700. Post tiam la vizitostatistiko unue stabiliĝis, kaj poste malkreskis.

La malkreska tendenco en la vizitostatistiko estis plej klare videbla dum la jaro 2012: se en januaro 2012 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitantoj plu restis 2.255 kaj la mezuma kvanto de ĉiutage legitaj paĝoj estis 21.327, la respektivaj ciferoj en januaro 2013 estis 1.566 kaj 7.126.

Do, se ne estas iluzio kreita de la statistikilo, temas pri malkresko de 31 procentoj en la kvanto de vizitantoj, kaj malkreskego de 67 procentoj en la kvanto de legitaj paĝoj dum unu jaro. Tian rekordan malkreskon en nur unu jaro ne sukcesis atingi eĉ UEA.

Oni povus pensi, ke la kvanto de vizitoj ŝrumpis, ĉar la sola redaktoro pro diversaj kialoj ne plu povis dediĉi same multe da tempo al Libera Folio. Tamen la statistiko montras, ke la diferenco en la kvanto de artikoloj estas neglektinda. Se dum la jaro 2011 aperis entute 138 redakciaj artikoloj en Libera Folio, en 2012 la kvanto de redakciaj tekstoj estis 122. Mezume aperas do pli ol du redakciaj tekstoj ĉiusemajne.

Tamen, kvankam la kvanto de ĉiutagaj vizitoj, kiujn montras nia statistikilo, nun pro nekonata kialo estas klare malpli alta ol antaŭ unu jaro, la plej popularaj artikoloj ĉi-jare kolektas eĉ pli multajn vizitojn ol tiam.

En januaro 2012 la plej populara artikolo estis Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno, kiu dum tiu monato estis legita 2.481 fojojn. Ĉi-januare plej popularis la teksto Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli, kiu estis legita 3.984 fojojn - eble ĉar ĝi generis ampleksegan diskuton.

Pliaj informoj pri la historio kaj nuntempo Libera Folio troveblas en Vikipedio kaj en intervjuo de la redaktoro, aperinta en la revuo Kontakto sub la titolo Fingro sur doloraj punktoj.
arkivita en:
verdeca
verdeca diras:
2013-04-12 14:09
Libera Folio estas unu el la plej placxaj retpagxoj por mi ,cxar en gxi oni povas legi multajn artikolojn interesaj kaj enhavoricxaj ,kompreneble ankaux lerte verkitaj kaj facile kompreneblaj.Gxuste pro tio preskaux cxiutage mi malfermas gxin vole nevole.tio signifas ,ke mi estas sincera vizitanto de la retpagxo de Libera Folio.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-04-12 14:32
LibFol havas la gravan avantaĝon esti redaktata de profesia (kaj lerta) ĵurnalisto. Iomete povas ĝeni, tamen, ke li videble estas trejnita en la taggazetaro. La titoloj ĝenerale estas pli konvenaj por taggazeto ol por semajna aŭ monata revuo, al kiu LibFol pli similas ol al taggazeto -- kaj semajneca-monateca ĝi restos ĝis Kalle emeritiĝos, kredeble.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-04-12 15:06
Nu, ke la artikoltitoloj en Libera Folio ofte estas atentokaptaj, eĉ kelkfoje iom skuaj, estas fakto pruvanta la metian lertecon de la redaktisto. Ni danku ke en la Esperanto-socia io tia haveblas.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-04-12 15:07
Pardonon, mi celis skribi "plia fakto", kaj "Esperanto-socio"
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-04-13 17:01
Kvankam LF estas interese kaj fakiste redaktata, gxi tamen estas ofte ne tro obiektiva kaj prezentas malnovan linion de malmoderna E-movado.
Lau mia opinio ghi devus prezenti kaj subteni pli ideojn por modernigi UEA, E-movadon. Ghi devus esti simple estonteca kaj tiam certe la interesigho ne shrumpus.
Tamen mi ghojas ghian ekziston kaj deziras freshan venton!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-14 18:14
La opinio de Stani Rynduch kongruas en principo kun la mia. Dum la pasintaj jaroj multaj interesaj ideoj, vidpunktoj kaj sugestoj - ne nur kritikaj - estis esprimitaj en Lib F, sed chiuj estis en principo sisteme ignoritaj de la Eo-movado, antau chio de UEA, kiu eskapis chian kritikon kaj timis chian konkurencon.

Ech pli malbone: Racia argumentado neniam estis konfirmita, sed tuj kontraubatalita kaj detruita de la e-istoj.

Estinte en la komenco kritika forumo pri UEA, Lib F pli kaj pli forlasis tiun kurson kaj mem komencis timi kritikon, kion oni montras per la tendenco elfermi kritikajn komentantojn.

La kvanteco de komentoj ne tro interesas min. Min pli interesas la kvaliteco, la substanceco, la profundeco, inteligenteco kaj praktika utileco de komentoj, sed tio grandparte mankas en Lib F.

Pro tio mi ne tro komprenas tiujn aktivulojn, kiuj senfine laudegas la "historian rolon" de Lib F, sen montri la pretecon konsideri la bonajn konsilojn kaj ideojn donitajn tra tiu chi forumo.

Pro tio mi konsideras chian pludiskutadon chi tie sensenca kaj neutila, kiel d-ro Corsetti prave emfazis en alia tema rubriko.
 
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2013-04-14 19:14
Dankon al Kalle pro tiu artikolo sur la evoluo de Libera Folio rilate la kvanton da vizitoj ĉiumonate dum tiu longa periodo. Iom frapis min la falo de 80 mil al iom pli ol 40 mil monatvizitoj dum la lastaj du jaroj. Ĉu iu komentanto havas iom da klarigoj por tiu falo? Estus bone kompari tiajn rezultojn kun tiuj de aliaj retpaĝoj, ene kaj ekstere de la esperanta komunumo.
Jakvo schram
Jakvo schram diras:
2013-04-18 10:13
Mi havas bonan sperton rilate LF.
Kiam la familio Markovo forpuŝis min el SAT, mi ricevis demandon de LF; 'Kio okazis”. Mi estas serioze malsano pro tiu agado de la Markovoj kaj fakte ne povis doni senemocian respondon. Mi sendis al Kalle eble 5-6 paĝan klarigon pri kio okazis kaj kiel mi sentis kaj unu tago poste li sendis al mi la tekston kiu aperis poste en LF. Mi lasas legi la tekston al kelkaj homoj kiuj ankaŭ estis membro de SAT kaj estas membro de SAT kaj ĉiuj konsentis ke tiu teksto estis objektiva.
Laŭ mi tio estas honesta ĵurnalisma agado.
En HeKo aperis informo pri la sama okazaĵo, sed neniu petis mian opinion, jen tiel laboras klaĉgazeto/skandalgazeto senvalora.

Feliĉe mi ne ĉiam samopinias kun kio mi legas en LF, sed mi scias ke la ĉefredaktoro laboras honeste kaj tio estas ege grava.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-04-18 12:07
Kial shrumpis LF ?
Antaue mi ankau pli ofte vizitis la paghojn de LF. Sed lasttempe mia tempo estis shrumpita pro la uzo de Facebook. Lastfoje mi ech eniris en la LF tra FB. Decida estas kie mi trovas pli da, por mi interesadekvatajn informojn, pri internacieco.
Kompreneble, la plej kvalitan informon pri tiu temo oni devus trovi en la esperanto movado. Nur, la esp. movado mem devas atenti ke ghi ne restu enshlosita en la propra afero, lau la klasika informmetodo. Kiel elpashi kaj postlasi tiun unuflankecan dangheron?
La unuan pashon jam faris la LF per la moderna „skandala“ jhurnalistiko. La venont dezirebla estus elpashi el la nur esperantista medio, en la real-inter-naci-eca sfero. Kiel okazu tio ?
Oni ne devas ion novan eltrovi, nur apliki kaj pluevoluigi tion kio jam estis komencata en esperantujo. Frank en AIS uzis la kognitivan dulingvecon, Tonkin en la LP&LP uzas apud la angla, esperanton. Ambau estas turnigho al ekstera neesperantista, tiu kaze, al science inter-eca mondo (elpasho el la scienca fak-idiotismo).
Same povas okazi en la vasta socia, inter-nacia sfero. La mondo abundas de homoj, kun jam atingita internacia konscio kaj tiuj kiuj pretas evoluighi en tiu direkto. En la nuna komunikativteknika tempo, kun ioma laboro, eblus tiujn ankau atingi.
La plej altan kvaliton de internacieco portas en si mem la esperanto movado, tion ni esperantistoj scias (oni bezonas nur iomete studi la historion). Sed kiu scias tion en la ekstera mondo? La plejmulto kiu sur alia vojo, ekz. tra plurlingveco atingis la internaciecon, ne parolas t.e. ne komprenas esperanton. Kion fari, ke ili ekkonu la internacian kvaliton de esperanto? Se ili ne venas al ni, ni devas iri al ili.
Mi opinias, ni traduku esperanto tekstojn en naciaj lingvoj. Nun, inverse kiel ghis nun plejparte faris la esperantistoj. Estas granda laboro, mi scias. Char mi mem ne shatas traduki. Ankau mi ne shatas legi en esperanto tradukitan klasikan nacian literaturon. Mi opinias, se iu interesighas pri iu grava verko, bonvolu lerni la lingvon en kiu estis origine skribita la teksto, char chiu traduko estas nur ombro de la origino.
La naciaj lingvoj ech ne povas sen kontraustaro elteni la transformighon. Alie che esperanto, ghi ekzistas en la kunmetiteco de la diverseco kaj kapablas tiun novan formon esprimi. Tasko de esperanto ne estas peri la naciajn kulturojn, sed protekti iliajn originalecojn kaj krei novan inter-ecan kulturon en la kuneco de diverseco dialogike.
Sed tiu nova inter-eca kulturo devas esti lingve komprenita, pro tio estus dezirebla ghin traduki en naciaj lingvoj. Ghi ech eltenas pli da la tradukon ol la naciaj lingvoj, char ghia esenco trovighas en la reala inter-eco sed ne en la profundo de iu ideala substanco.
La nuna moderna komunikadmedio kun intershangho de informoj estas kiel por esperanto farita. Facebook, twitter kaj diversaj blogoj, funkcias mondvaste, por kiu esperanto jam dekomence estis konstruita. La iama idealo estighis nuntempe realo, nur ni devas uzi ghin.
Ekzemple mi tradukas en naciaj lingvoj, kiujn mi scipovas, miajn esperento koncernajn informojn kaj tiel aldonas mian malgrandan parton informi tutmonde, ne nur esperantuje. Memkompreneble, ju pli estas iu lingvo uzata, des pli vaste alvenas la informoj al neesperantista publiko. Sekvas pri tiu logiko, ke la angla atingas la plejmulte da legantoj, char ghi estas la plej multe parolata nacie klasika lingvo kaj ghi ankau estas la plej multe parolata kiel fremda lingvo.
Pro tio estas tute nekomprenebla se kelkaj esperantistoj pritraktas neamike la anglan. Angla estas la plej internacia nacia lingvo. Che la angla lingvo parolantoj trovighas ankau la plejmulte da homoj kiuj komprenas la internaciecon kaj ankau kiuj atingis la internacian konscion. Sed tamen la angla, ne estas la vera internacia lingvo, char ghi ne estas internacie demokrata.
Tiun ekkonon kompenas la fremdligvo parolantoj el siaj spertoj. Ili spertas ke en neniu fremda ligvo povas esti atingata internacia demokratio. Por tio necesas neutrala internacia ligvo kiu estas por chiuj unuflanke fremda kaj aliflanke internacie propra. Tiun karakteron havas nuntempe, se ankau nur en malgranda socio uzata, sed tamen, nur esperanto.
Sed kie alie vi volas serchi apogantoj por esperanto ol en la internacie konscieca sfero? Nur rigardu chirkauen kaj vi trovas, ke la plejmulto de tiuj personoj trovighas che angla parolantoj. Se vi volas anstataui per fina venko la anglan, vershajne vi ne trovos inter ili apogantoj, nur kontrauulojn.
Sed se vi volas kompletighi la anglan per internacia demokratio, eblas trovi subtenantoj kun jam internacia konscio, au tiujn kiuj ne bone parolas la fremdan lingvon kaj ankau volas protekti la propran gepatran lingvon, ghis nun ili ne havante sufiche da informon pri esperanto. Fakte, disvastigi esperanton per la angla, internaciece ne estas kontraudiro, sed kompletigho.
Mi trovis LF ankau en facebook/vizaghlibro, kial ne uzi tie la eblecon informi pri esperanto per la angla kaj ankau per diversaj naciaj lingvoj, paralele tradukinte la esprantajn tekstojn. Mi mem jam uzis kelkfoje tiun eblecon kaj tradukis en la de mi scipovantaj lingvoj. (Jes, mi devas konfesi, ne estas tre interesa laboro du foje formuli la saman penson, sed estas bona lingva ekzerco.)
Mi proponas, ke pri eblo, la origine esperantajn artikolojn el la LF, kiuj aperas en FB, traduki ankau en la angla, franca, germana, au en iu ajn etna lingvo, por informi pli vaste kaj kompreneble la publikon pri esperanto, per internacie interesaj enhavoj.



Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-04-18 16:05
AK skribis: "Dum la pasintaj jaroj multaj interesaj ideoj, vidpunktoj kaj sugestoj - ne nur kritikaj - estis esprimitaj en Lib F, sed chiuj estis en principo sisteme ignoritaj de la Eo-movado, antau chio de UEA, kiu eskapis chian kritikon kaj timis chian konkurencon."

Ĉu LibFo havas la taskon aldoni ideojn kaj kritikon kaj ideojn al la E-movado? Mi pensas, ke ne.

Laŭ sia propra subtitolo ĝi estas sendependa movada bulteno, kaj ĝi plene spegulas la movadon same kiel UEA spegulas la movadon. Ĝia forumo funkcias same kiel ĉiuj aliaj E-forumoj: Ĉiam la samaj dudek aŭ tridek personoj daŭre ripetas siajn konatajn enuigajn opiniojn. Kutime sufiĉas legi la nomon, kaj jam mi scias, kia opinio estas esprimata en la afiŝo.

LibFo dependas de la movado, kiun ĝi volas speguli (tiusence ĝi ne povas esti vere sendependa). Ĉar la plejmulto de la esperantistoj estas konservativaj (kaj maldekstraj), nemoviĝemaj kaj politike korektaj, eĉ mankas "politika sendependeco" - kiam ĉiuj sidas sur la sama flanko de la boato, tiam la boato kuŝas flanke, kaj estas remata en cirklo.
Kiah Morante
Kiah Morante diras:
2013-05-03 12:40
Se vi volas scii mian opinion, temas pri tio ke la maniero en kiu homoj uzas la interreton ŝanĝiĝas en la lastaj jaroj. Dum antaŭ kelkaj jaroj mi memoras ke mi vizitis grandan aron da retejoj, nun mi preskaŭ sole uzas nur du aŭ tri. En la pasinteco, la interreto estis multe malpli organizita, kaj uzantoj devis viziti disigitajn retejojn por ricevi siajn novaĵojn, sed en la moderna epoko oni prefere uzas enhavkolektigilojn: retejoj kiel vizaĝlibro kaj reddit. Mi gratulas vin, la laboristoj de Libera Folio, vidinte kiom vi modernigis la retejon lastatempe, sed mi devas honeste ke mi vizitis la retejon pli ofte kiam ĝi estis pli malbela ol nun! Kial? Ĉar mi forgesas! La solvo simplas: aŭtomate ĝisdatigu https://www.facebook.com/groups/esperanto.grupo http://www.reddit.com/r/esperanto http://klaku.net/ kaj http://vk.com/priesperanto kaj mi tutcertas ke la legantaro multege pliiĝos. Ne zorgu! :)
Kiah Morante
Kiah Morante diras:
2013-05-03 12:55
honesti*
Johannes Nordiek
Johannes Nordiek diras:
2013-05-06 13:22
Por averagha Esperantisto Libera Folio farigxas malpli interesa cxar fakte gxi ne plu estas novajxejo. Anstatue gxi farigxis diskutejo en kiu la cxiam samaj ideologiaj opinioj estas ripetataj kaj ripetataj.
Diskutoj estas interesaj, se en ili aperas novaj ideoj. Sed en Libera Folio tio lastatempe tute ne plu okazas.
Min persone Libera Folio intertempe vere tedas.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-06 13:36
Chi tiu pritakso estas tro radikala, kaj maljusta kaj povas veni nur de homoj, kiuj mem nenion interesan havas por kontribui en tiu forumo. Kiel vi ne vastigas vian opiniaron pri tio kaj jeno? La spaco en interreto estas senlima.


La problemo de Libera Folio estas pluropa:
1. Ghi estas hobie administrata de 1 persono, kiu faras kion li povas, lau siaj personaj interesoj, kaj kies kapacito (labora/tempa, teminteresa, financa) estas limigita. Krom la iom mediokra skandal-jhurnalismo, kiun li praktikas, kaj ke li evitas certajn temojn (kiel komunismon) oni nenion povas riprochi al KK.
2. Ghi funkcias, krom kiel novajhejo, kiel speco de chat-forumo.
3. Ghi estas sendube legata de aliaj e-istoj, kiuj ne volas kontribui publike (kion mi povas kompreni, char kiu serioza homo volas riski perdi sian reputacion?), kaj ghi estas bojkotita de certa parto de movadanoj.
4. Nun estas via vido por aldoni ankorau kelkajn ideojn kial Lib F estas tia kaj ne alia.

Kio koncernas mian propran kontribuon, mi klopodis aldoni amason da ideoj, sed ili trovis grandparte nenian subtenon, sed nur negativan ehxon, rifuzon, ignoradon au primokadon. Mi plene mistaksis kaj eraris en la kredo, ke de e-istoj oni povas atendi seriozajn reagojn. Mi sciis tion jam delonge, antau Lib F, sed Lib F ankoraufoje fortigis tiun konvinkon, kaj totalan seniluziighon pri la e-istoj kaj la Eo-movado (kiun mi ja en princpo forlasis).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-06 13:40
Korektoj:
Kial
via vico
principo
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-05-06 14:09
PS
Krom tio, oni agnosku, ke de tempo al tempo en Lib F aperas leginda artikolo (kiel ekzemple iu recenzo au tiu de kol. Larsen pri Blinkenberg). Do, estas sufiche da materialo por legi, studi kaj pridiskuti. Sed ho ve! Venas iu s-ro XY, kiu diras, ke la tuta afero estas teda. Oni devas bedauri, ke tiaj artikoloj ne aperas en presita formo, ekzemple en la revuo "Esperanto" de UEA, kiu urghe bezonus tian nutrajhon.

Se do oni integrus la materialon aperintan en Lib F en bona redaktita formo en presitajn Eo-revuojn, la legantoj de tiuj revuoj povus multe gajni kaj profiti. Se ghi aperas en interreto, tiu materialo riskas perdighi por chiam.

Sed mi vidas neniun klopodon, neniun pretecon kaj neniun intereson flanke de la "oficiala" Eo-movado utiligi tiajn konsilojn. Inter alie pro tio oni devas konsideri chiun individuan projekton de la Eo-movado kiel senesperan kazon, kiu nepre malaperos post la elcherpigho de la responsuloj, char mankas posteuloj, kiuj povus efike daurigi la projekton. Aliflanke, en la arto paranoji, fanfaroni kaj blufi pri la laudira "supereco" de Eo (kion asertas nur la e-istoj mem) kaj pri "propraj gravaj atingoj" de la Eo-movado kaj skribi amason da fatrason, la Eo-movado vershajne estas monda championo kaj povus facile gajni la Olimpikajn Ludojn pri Fanfaronado kaj Blufado.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-05-06 17:00
Koncerne lingvon, efektive ne estas tiel facile gajni la oran medalon pri fanfaronado kaj blufado. Lingvistoj tute rutine prezentas galimation kiel sciencon; kiam oni vidas la asertojn de, interalie, Ĉomskianoj kaj kontraŭĈomskianoj, iĝas tute klare ke ne temas pri tio ke ili nur interesiĝas pri malsamaj aspektoj de la fenomeno lingvo. Tute male, evidente temas pri absolute nekongruigeblaj rigardoj pri la homa naturo.

Ne ekzistas do unu lingvoscienco, kio estas tre embarasa, ĉar la rekonilo de scienco estas ke ĝiaj studantoj konkordas pri la fundamento. Kontraste, ekzistas nur unu internacia lingvo; 99% (aŭ pli) el tiuj kiuj opinias ke planlingvo povas plenumi tiun rolon, okupiĝas pri Esperanto. Alivorte, la planlingvistoj (inter kiuj apenaŭ troviĝas nomo konata ekster Esperantio) plenumas sian laboron multoble pli bone ol la lingvistoj (inter kiuj troviĝas Noam Chomsky, plurflanke laŭdata kiel la plej grava intelektulo de la nuna epoko). Se Esperanto estas en krizo, tiam la lingvoscienco estas en multoble pli granda krizego.

Se la lingvistiko ne baldaŭ pliunueciĝos, tio estas la Fina Venko de Esperanto: la venko de ignorantoj super scienculoj. Ju pli da obskurantismo ni praktikas, des pli da Venko ni havas. Tial mi ne bone komprenas kial la hodiaŭaj Esperantistoj tiom deziregas esti normalaj, intelekte respektindaj, raciaj ktp. Tio ja evidente ne funkcias. Estis tempo kiam la Esperantistoj estis multe pli fanatikaj, naivaj, propagandemaj kaj sektemaj ol nun, kaj tiam la movado fartis multe pli bone.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-02-28 09:05
 La komentoj ĉesis en 2013, mi iru serĉi "Ĉu lingvistiko estas ridinda" Eble tie mi renkontos Jose Antonio, Andreas kaj precipe Jens
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-02-28 10:38
La reklamaj atutoj - simpleco, facileco, propedeŭtika valoro estas supraĵaj, kiuj validas post ĉiu ajn sukcese lernita lingvo. Esperanto posedas pli esencan aferon, kiun Zamenhof nomis tute fremda por la europaj popoloj, ssd Zamenhof en 1987 pro matura aĝo kaj nstruiteco abiturienta kaj universitata jam mem ne komprenis, kio al li kiel infano estis tute klara. kROM LA PRESKAŬ DENASKA POLIGLOTECO LI VIRTUOZiS EN INFANA KAŜLINGVA LUDO, kaj inversis ĝin anstataŭigante kaŝsilabojn per KLAR-silaboj. Rezultis speco de piĝino, kiu kreoliĝis. Kurioza koincido - en 1869, kiam Ludoviko verkis sian 5=-aktan tragedion pri Belostoka turo babela, J.J.Thomas, pionira esplorinto de Trinidada kreolo en sia libro deklaris, ke tia lingvo estas nekredeble faciila por ellerni, kondiĉe, ke la lernanto TUTE FORGESU la gramatikon truditan en lernejo. Mi povas nur aldoni, ke Aŭstralia esperantisto Ken Linton, soldate en Papua Nova Gvineo post la japana okupacio lerte uzis Tok Pizis kaj nomis ĝin Esperanto de Melanezio. En la retejo de Claude Gacond mi trafis la prelegojn Nro 208 kaj 2i9 pri Georges Galichet kaj la terminon GRAMATIKAJ FONEMOJ (kiujn mi trovas en gramatikaj silaboj), kaj ĉe Bertilo - VORTETOJN, kiujn NPIV avertas eviti. En 2022, kiam fiaskis la projekto de ILEI fari kompili jubilean E-kurson el 125 lecionoj por 125 lernontoj po 125 eŭroj, ĉe mi kristaliĝhis alfabeta-sistema 125-elementa tabelo de ĉiuj vorteĝtoj, kiuj faras 50% da teksto, la cetero restas leksiko - uniformitaj vortoj. Samjare Zlatko Tiŝljar afiŝis sian trioble kubilean konfeson "Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto" kiu memorigis Boxer el el Animala Farmo de G.Orewell. Post du jaroj mi trafis la nomon de Lucien Tesniere, kiu antaŭ 75 jaroj aplikis Esperanton por klarigi strukturan sintaksom , tamen nek francaj esperantisto, nek germanaj auŭ rusaj aŭ hispanaj, al kies lingvoj estis tradukita tiu verko en 1980, 188, 1994 respektve, tute ne sciis pri la uriligo de Esperanto por lingvistiko. Nur Gaetano Speranza en 1999 prelegis pri tio en interlingvistika konferco, ellernis Esperanton kaj decembre 2014 aperigis 60-paĝan studon en Esperanto en la revuo mAGON de Mesina universitato. Finfine Februare 2015 aperis angla traduo de Elements of Structural Syntax kaj ests proklamita "groud-breaking" Tamen la la IKU de UK-100 rifuzis prelegon pri tiu temo, kvankam havis neniun pri Esperanto. Oni povis ĝooji la furoro de La Tria TUTMONDSA KOLOKVO pri instruado de Esperanto. Kial Zamenhof eĉ tute ne uzis la radikojn INSTRU, LECION, KURS rilate Esperanton?