en la reto
|
Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn— de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-14 08:08Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon. |
|
profesiulo.info— de Paulo Cesar Pires — Laste modifita: 2016-10-21 15:15Nefermita informpaĝaro pri profesiistoj aperas: profesiulo.info |
|
Esperanto ekvideblas en granda usona retejo— de Redakcio — Laste modifita: 2016-10-18 09:49La populara retejo Stack Exchange, kie eblas starigi demandojn pri plej diversaj temoj kaj ricevi respondojn de spertuloj, nun ekhavis sekcion pri Esperanto. Lernantoj volas ricevi informojn interalie pri la diferenco inter la vortoj "per", "por", "pri" kaj "pro", sed ankaŭ pri pli fiodoraj temoj. |
|
Telegramo furoras inter Duolinguloj— de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-26 16:19Telegram estas nova mesaĝilo, kiu nun furoras speciale inter tiuj, kiuj lernis Esperanton per Duolingo. La ĉefa ĉambro Esperantujo jam havas 575 membrojn kaj ĉiam estas vigla diskuto de komencantoj kaj spertuloj kune. Robin van der Vliet vidis la evoluon de la komenco kaj mem programas “roboto[...] |
|
Nova Pomego estos eĉ pli korekta— de Redakcio — Laste modifita: 2016-05-27 16:08Jam dum kvarona jarcento Bertilo Wennergren okupiĝas pri sia ĉefverko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Aŭ PoMEGo, kiel oni kutime nomas ĝin. Ĵus aperis renovigita reta versio kun kelkaj gravaj ŝanĝoj – en intervjuo de Libera Folio Bertilo Wennergren rakontas, kiaj. |
|
Jam 25 000 lernantoj de Esperanto ĉe Duolingo— de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-03 08:20Ĉi-matene la Esperanto-kurso por angle-parolantoj en la lingvolerna retejo Duolingo atingis 25 000 lernantojn. Tio estas fulmrapida evoluo dum nur du semajnoj ekde ĵaŭdo, 28-a de majo. |
|
Krimeo iĝis ruslingva retejo— de Redakcio — Laste modifita: 2015-03-24 18:33Nova ruslingva retejo pri Krimeo havas nomon en Esperanto. La aŭtoro admiras la sonadon de la lingvo kaj esperas, ke la Esperanta nomo helpos popularigi la retejon. |
|
Esperanta ŝercejo ne evitas etnajn antaŭjuĝojn— de Redakcio — Laste modifita: 2015-03-22 21:31La organizaĵo E@I starigis retejon por ŝercoj en Esperanto. Unu el ĝiaj sekcioj enhavas ŝercojn kiuj baziĝas sur antaŭjuĝoj pri la trajtoj de diversaj etnoj. Peter Baláž en sia artikolo pri la nova projekto klarigas, ke ankaŭ humuron oni devas trakti per humuro. |
|
Aperis senpaga Esperanto-klavaro por iPhone— de Redakcio — Laste modifita: 2015-02-15 20:35Nur du semajnojn post la apero de la unua vere funkcianta Esperanto-klavaro por iPhone aperis senpaga alternativo. La novan klavaron programis Slava Ŝkljajev, rusa studento en la Usona universitato en Bulgario, kiu antaŭ kelkaj jaroj lernis la fundamentojn de Esperanto, kaj en septembro daŭrigis [...] |
|
Nova ludo por iPad tute en Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-27 19:36Ludisto, la firmao de Chuck Smith, kiu interalie ellaboris la unuan veran Esperantan klavaron por iPhone, nun publikigis novan iPad-ludon por du ludantoj, tute en Esperanto. Laŭ lia sperto la ludo povas facile populariĝi ĉe Esperanto-kunvenoj. |
|
Esperanta klavaro fine ankaŭ por iPhone— de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-06 14:21Post multjara atendado, ankaŭ uzantoj de iPhone fine povas fari tion, kio ekde la komenco estis natura afero por uzantoj de Android-telefonoj: tajpi Esperantajn literojn en ĉiuj programoj. Por povi realigi tion, al Chuck Smith necesis atendi novan version de la operacia sistemo. |
|
Pasporta Servo renaskiĝis en la reto— de Redakcio — Laste modifita: 2015-01-04 09:40Post longa misfunkcio en la reto nun aperis nova versio de Pasporta Servo. Tamen samtempa subita demisio de la ĉefa respondeculo, Roy McCoy, denove endanĝerigas la ĝustatempan aperon de la presita listo de gastigantoj. |
|
Nova retejo de UEA plu prokrastiĝas— de Redakcio — Laste modifita: 2014-11-18 09:48Kompleta renovigo de la retejo de UEA devis esti la ĉefa prioritato de la nova estraro de UEA, elektita en Rejkjaviko antaŭ jaro kaj duono. En ĵusa raporto de la estraro pri farita laboro tamen nenio estas menciita pri la retejo. Laŭ Mark Fettes la demando daŭre restas prioritata – sed ne tuj[...] |
Malapero de eo.wordpress— de Cindy McKee — Laste modifita: 2014-11-13 09:20Iu ĵus aperigis artikolon ĉi tie kaj diris ke li uzas WordPress. Mi volas atentigi aliajn, ke la lasta oficiala esperantigo de wordpress.org okazis antaŭ longe -- mi ĉesis esperantigi WordPress, do eo.wordpress.org enhavas tro malnovan version. La lingva kunordigisto devos viŝi eo.wordpress.or[...] |
|
La retejo de Pasporta Servo refarota ekde nulo— de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-29 12:12La tuta retejo de Pasporta Servo estos refarita ekde nulo. Laŭ la novaj respondeculoj ne indas investi laboron en ĝisdatigo de la enhav-administra sistemo Drupal. La refaro daŭros kelkajn monatojn. Bonan paperan liston de gastigantoj eblos aperigi nur, kiam la retejo denove plene funkcios, rakont[...] |
|
La Esperanta Vikipedio atingis 200.000 artikolojn— de Redakcio — Laste modifita: 2014-08-24 11:36La esperantlingva versio de la reta enciklopedio havas nun pli da artikoloj ol ekzemple la slovaka, kroata, estona aŭ litova vikipedioj. La plej multajn artikolojn havas la angla Vikipedio: kvar milionojn. Pri la nova rekordo informis vikipediisto Thomas Guibal, kiu poste konsentis respondi al kelk[...] |
|
Novaj ludoj en Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2014-05-26 10:47La Berlina esperantisto Chuck Smith, kiu delonge okupiĝas pri evoluigo de programoj por poŝtelefonoj kaj platkomputiloj, ĵus publikigis novan esperantlingvan ludon kaj fondis firmaon kies ĉiuj ludoj laŭplane havos ankaŭ esperantlingvan version. Ni demandis al li, kial li vidas bezonon de poŝt[...] |
|
La universo nun alireblas en Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2014-03-12 11:48Ĵus ekfunkciis la Esperanta fasado de la populara astronomia retejo Heavens-Above.com. La aŭtoro de la Esperanta traduko estas la ukrainia esperantisto kaj amatora astronomo Paŭlo Moĵajevo, kiu uzas la paĝaron precipe por trovi la situon de artefaritaj satelitoj. En intervjuo de Libera Folio li[...] |
|
Nova misfunkcio en la TEJO-retejo— de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-24 12:12La retejo de TEJO tute ĉesis funkcii post la jarŝanĝo. La prezidanto de la organizaĵo klarigas, ke pro multaj teknikaj problemoj la tuta retejo estas nun translokata al nova servilo, kaj la transmetado de la enhavo daŭras pli longe ol atendite. |
|
Enreta Universala Dekuma Klasifiko— de Cindy McKee — Laste modifita: 2013-12-22 12:54Homo kiu interagas kun mi senkonscie metas min en plurajn klasojn: 'inojn', 'anglalingvanojn', 'blankulojn', ktp. Homoj klasifikas. Tiel, ni ordigas nian universon. En la nuna tempo, ne nur bibliotekoj bezonas apliki formalajn sistemojn de klasifiko. Ĉiu studento, ĉiu retumanto bezonas helpon en l[...] |
|
Rublo forpuŝas Esperanto-monon— de Redakcio — Laste modifita: 2013-12-15 19:44Post multjara diskutado, la centra banko de Rusio la 11-an de decembro faris oficialan decidon pri simbolo por la nacia valuto. Baldaŭ poste en la reto disvastiĝis informo, laŭ kiu la signo jam estas uzata kiel simbolo de Esperanto-mono. Sed la afero estas iom pli komplika. |
|
Global Voices bezonas provlegantojn— de Redakcio — Laste modifita: 2013-12-11 12:45Komence de novembro ekfunkciis Esperanta versio de la monda blogaro Global Voices. Tamen jam post kelkaj semajnoj ĉesis aktivi la nikaragva redaktoro Uriel Gúrdian. Por ke la afero ne estingiĝu, Hirotaka Masaaki (Vastalto) konsentis iĝi redaktoro. Li esperas trovi kelkajn pliajn kunlaborantojn p[...] |
|
Monda blogaro nun ankaŭ en Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-05 14:08La prestiĝa internacia reto de volontulaj blogantoj kaj tradukantoj, Global Voices, nun havas sekcion ankaŭ en Esperanto. La ĵus fondita Esperanto-sekcio ankoraŭ estas malforta, kaj ĝia estonteco ne estas certa, sed la lingva respondeculo de Global Voices jam miras pri la interesiĝo flanke de[...] |
|
Fettes promesas zorgan esploron de retejaj planoj— de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-14 14:13En la unua intervjuo al Libera Folio post sia elektiĝo kiel prezidanto de UEA, Mark Fettes promesas, ke la estraro zorge esploros la retejajn bezonojn de la asocio, kaj petos ofertojn de pluraj firmaoj. Li antaŭvidas ankaŭ ŝanĝojn en la revuo. La ŝrumpinta dungitaro de la Centra Oficejo devos [...] |
|
Esperanto iĝis la dua lingvo en Ouya— de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-31 22:05Post la angla, Esperanto iĝis la dua lingvo kiu aperis en la ĵus lanĉita ludkonzolo Ouya, kies evoluigo estis financita de privataj entuziasmuloj. Aplikaĵo por aŭskulti Esperanto-radion per la konzolo estis akceptita por publikigo nur kvar semajnojn post la lanĉo de la aparato. |
|
Freŝa PoMEGo malkomplike korektas— de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-23 20:04La iam kompletigota ĉefverko de Bertilo Wennergren, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, jam de jaroj estas la ĉefa gvidilo por esperantistoj kiuj misiris en la labirintoj de gramatiko. Ĵus en la reto aperis la grandparte reverkita 15-a versio. Ni demandis al Bertilo, ĉu Esperanto estas kompli[...] |
|
Instrukcioj por sukcesa kongreso— de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-10 18:50Por eviti, ke la organizantoj de Esperanto-aranĝoj fojon post fojo uzu tempon kaj energion por reinventadi la radon, TEJO ellaboris instrukciojn por sukcesa okazigo de kongresoj kaj similaj aranĝoj. Ni petis la prezidanton de TEJO klarigi, pri kio temas. |
|
Libera Folio skandale ŝrumpis— de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-21 17:05Libera Folio aperis en la reto antaŭ dek jaroj. En la 12-a de aprilo 2003 ni atingis 231 vizitojn, sed en la postaj tagoj la mezuma kvanto de ĉiutagaj vizitoj restis sub cent. Nuntempe ordinara kvanto de vizitoj estas proksimume 1.500 ĉiutage, kaj mezuma vizitanto legas kvar paĝojn. Tamen, ne nu[...] |
|
Vikipedio trovas Esperanton senutila— de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-11 21:40Respondeculoj de la fondaĵo Vikimedia, kiu administras Vikipedion, opinias ke Esperanto ne antaŭenigas la celojn de la organizaĵo, sed el ĝia vidpunkto estas bagatela hobiaĵo. Esperanto neniel utilas por diskonigo de scioj, opinias la respondeculoj. Tial la fondaĵo Vikimedia ne subvencios espe[...] |
|
TEJO-papago iĝis varmarko de la Civito— de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-07 14:09La Esperanta Civito insistas, ke ĝi havas ĉiujn rajtojn laŭplaĉe uzi la TEJO-papagon, desegnitan de Martin Markarian antaŭ dudeko da jaroj specife por presaĵoj de TEJO. Aldone la Civito ŝajnigas, ke temas pri ĝia propra, registrita varmarko. Martin Markarian ne konsentas, sed ne intencas plu[...] |