Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / La Esperanta Vikipedio atingis 200.000 artikolojn

La Esperanta Vikipedio atingis 200.000 artikolojn

de Redakcio Laste modifita: 2014-08-24 11:36
La esperantlingva versio de la reta enciklopedio havas nun pli da artikoloj ol ekzemple la slovaka, kroata, estona aŭ litova vikipedioj. La plej multajn artikolojn havas la angla Vikipedio: kvar milionojn. Pri la nova rekordo informis vikipediisto Thomas Guibal, kiu poste konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.

En merkredo, 13-a de aŭgusto 2014, la Esperanta Vikipedio atingis la nombron de 200.000 artikoloj. Per tio la enciklopedio en la internacia lingvo havas lokon 33 inter la diverslingvaj versioj de Vikipedio.

La 200.000-a artikolo temas pri (12731) 1991 RW12, malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 10-an de septembro 1991 de la usona astronomo Henry E. Holt el la Observatorio de Monto Palomar en Kalifornio.

En la redaktado de la Esperanta Vikipedio partoprenis proksimume 356 aktivaj uzantoj dum la lastaj 30 tagoj. De ĝia fondo entute 96.549 uzantoj plenumis 5.593.130 redaktojn.

La enciklopedio estis fondita en decembro 2001, kiam Chuck Smith kunlaboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb pri baza Vikipedio de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio estis publikigita la 2-an de januaro 2002, jam kun pli ol 300 paĝoj.

Aldone al la Vikipedio ekzistas en Esperanto maŝine tradukita versio de la anglalingva vikipedio, Wikitrans, kiu havas pli ol tri milionojn da artikoloj. Kvankam maŝine tradukita ĝi estas relative bone komprenebla kaj servas al multaj Esperanto-parolantoj.

Maŝinaj tradukoj helpas ankaŭ en la plua ellaboro de la Vikipedio. Ekzistas du specialaj paĝoj, kiuj subtenas la kreadon de novaj artikoloj, GramTrans kaj Vikitradukilo, rakontas vikipediisto Thomas Guibal en komuniko sendita al Libera Folio. Ni petis lin respondi al kelkaj kompletigaj demandoj.

Libera Folio: Kial laŭ vi gravas, ke la kvanto de artikoloj en la Esperanta vikipedio atingu daŭre novajn rekordojn?

Thomas Guibal:Daŭra kreado de novaj artikoloj ne estas absoluta celo de la enciklopedio, sed bona kaj utila indikilo pri ties sano. Nu, prave, kelkaj uzantoj ja preferas redakti grandan nombron da artikoletoj (la 200.000-a, pri asteroido, estas perfekta ekzemplo), kun la espero atingi novan "mejloŝtonon" kiel eble plej rapide, dum aliaj preferas verki aŭ traduki pli longajn tekstojn, kiuj espereble akiros rangon de "legindaj" aŭ eĉ "elstaraj artikoloj". Ĉiukaze, ambaŭ strategioj kaj kontribuantoj estas same altvaloraj por la projekto, ĉar ili helpas al la plibonigo de diversa kaj eksterordinara kunlaboraĵo.

– Cetere, novaj rekordoj utilas por la ekstera renomo de Vikipedio en Esperantio kaj do por la rekrutado de novaj volontuloj.

Kiom el la lastatempaj novaj artikoloj estas aŭtomate kreitaj?

– Laŭ mia scio ne plu estas aŭtomata kreado de novaj artikoloj en Vikipedio jam de multaj jaroj : tiam, precipe antaŭ 2008 kaj la 100.000-a artikolo, oni uzis robotojn por amase krei artikolojn en kelkaj kategorioj, ekzemple italaj komunumoj. Tion oni rezignis pro la malbonkvaliteco de la generitaj tekstoj. Nun ĉiu unuopa artikolo bezonas homan intervenon (do inkluzive de la 200.000-a, al kiu ĝia kreinto ŝajne dediĉis dek minutojn, konsiderante la horon de lia antaŭa kreaĵo). Oni atentu, ke aŭtomataj tradukiloj kiel Vikitradukilo povas ja asisti kelkajn uzantojn, precipe novparolantojn, sed ne generas sufiĉe bonkvalitajn tekstojn por senpera kaj aŭtomata publikigo.

Kion povas fari novulo, kiu volus kontribui al plibonigo de la esperanta Vikipedio?

– Vikipedio bezonas kaj kore bonvenigas novulojn! Por bona komenco sufiĉas krei novan konton kaj sekve iri al la komunuma portalo, kie vi lernos pri la plej bazaj reguloj. Aŭ rekte al la helpopaĝo Kiel kontribui.

Tute ne necesas ampleksa scipovo pri komputiko. Ĉiu ajn esperantisto kapablos redakti la paĝon pri sia lando/ urbo/ preferata fako/ ktp. apenaŭ post kelkaj minutoj. Teknikaj aŭ enhavaj problemoj estas libere kaj amike diskutataj en nia "Diskutejo".

Kion eblus fari por altigi la ĝeneralan kvaliton de la artikoloj? Kaj kiom da esperantistoj regule kontribuas al Vikipedio?

– La rimedo por pli bona kvalito neniel estas enigmo: la plej sukcesaj Vikipedioj, kiel la angla aŭ la franca, havas multe pli grandan bazon da aktivaj uzantoj. Kompreneble estas malpli da esperantistoj ol anglalingvanoj aŭ franclingvanoj en la mondo. Se vi tamen konsideras ke al Vikipedio averaĝe kontribuas apenaŭ 200 aŭ 300 uzantoj ĉiumonate – inter kiuj eble nur kelkaj dekoj plenumas signifan nombron de redaktoj – tiam evidentiĝas, ke nia enciklopedio kun la helpo de aliaj esperantistoj povus plibeliĝi en la plej mirinda maniero!
arkivita en:
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2014-08-14 16:47
La informoj pri la artikolkvanto de la angla kaj franca Vikipedioj estas malĝustaj. Temas pri la entuta kvanto de paĝoj, kiu inkluzivas ne nur artikolojn, sed ankaŭ diskutpaĝojn, helppaĝojn ktp. Laŭ la entuta paĝkvanto, la Esperanta Vikipedio jam havas 439,576 paĝojn. Laŭ la artikolkvanto, la plej grandaj Vikipedioj estas la angla kaj sveda kun 4,6 kaj 1,8 milionoj da artikoloj.

Ankaŭ la informoj pri la rango de Esperanto estas malĝustaj: Laŭ https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias, Esperanto estas en 33-a kaj ne en 40-a pozicio, kaj tuj antaŭ ĝi estas la serbokroata kaj la kazaĥa, kaj ne la hindia kaj la armena.

Sed la artikolkvanto fakte ne multon diras pri la kvanto de informoj en Vikipedio: Ja la malsamlingvaj Vikipedioj multe varias inter si laŭ tio, kiugrade ili akceptas robotajn artikolojn, kreitajn aŭtomate surbaze de datumbazoj, kaj sen home aldonitaj informoj. Inter la Vikipedioj kun multaj artikoloj estas multaj tre akceptemaj al robotaj artikoloj, interalie la sveda kaj la varaja (kiuj havas la saman ĉef-aldonanton de robotaj artikoloj, svedo kun filipina edzino). La germana Vikipedio kontraste tre kontraŭas la aldonon de robotaj artikoloj, do malgraŭ tio ke ĝi laŭ artikololkvanto estas nun nur en la kvara loko, ĝi verŝajne estas enhave la due plej riĉa Vikipedio (dum multaj jaroj ĝi ankaŭ estis la Vikipedio kun due plej multaj artikoloj, kaj intertempe estis transpasita nur de du Vikipedioj tre emaj al robotaj artikoloj, la sveda kaj la nederlanda). Ankaŭ la Esperanta Vikipedio jam de multaj jaroj ne plu estas tre akceptema rilate al robotaj artikoloj, kaj tial verŝajne laŭ enhavriĉeco estas en iomete pli bona pozicio ol laŭ artikolkvanto. Tamen vere malfacilas mezuri la enhavriĉecon. Unu kriterio foje uzata estas la ekzisto kaj longeco de la mil plej bezonataj artikoloj, sed la fakto ke oni uzas tiun kriterion kaŭzis kelkajn Vikipediojn aparte priatenti tiujn artikolojn por esti en bona rango laŭ tiu kriterio (en plej bona rango laŭ tiu kriterio tial estas la rusa kaj kataluna Vikipedioj, kaj nur triarange la angla). Laŭ tiu kriteiro Esperanto estas eĉ iom pli malbona ol laŭ artikolkvanto (36-a anstataŭ 33-a), sed tio eble ŝuldiĝas al la fakto, ke la Esperanta Vikipedio ne donis tiom da aparta atento al tiuj artikoloj kiel aliaj similgrandaj Vikipedioj (sed ĝi povas ankaŭ ŝuldiĝi al la fakto, ke malgraŭ la malakceptemo de robotaj artikoloj la artikolkvanto de la Esperanta Vikipedio estas iom ŝvelita pro multaj manaj aldonoj de mallongaj artikoloj).
Redakcio
Redakcio diras:
2014-08-14 17:47
La kritiko estas prava - la eraroj pri la statistiko estis aldonita de mi, ĉar mi ŝajne malĝuste interpretis la klarigojn en ĉi tiu paĝo:

http://wikistats.wmflabs.or[…]y.php?t=wp&s=total_desc

Mi nun restarigis la originalajn statistikaĵojn, kaj aldonis respondojn de Thomas Guibal, kiujn mi intertempe ricevis. Dankon pro la atentigo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-08-20 11:18
Ĉar mi sufiĉe ofte uzas vikipedion por iomete ekzotikaj fakaj temoj (kuirarto, nekutimaj energifontoj ekzemple) mi povas diri, ke el faka vidpunkto la Esperanto versio estas malpli riĉa ol la angla. Vi povas trovi ion pri ĉiu temo en la angla aŭ la germana versio. En Esperanto kaj aliaj malgrandaj lingvoj estas rimarkindaj truoj.

Precipe ĉio ĉirkaŭ kuirarto en vikipedio estas plorinde fuŝa kaj ignoras la kapablojn de teorie internacia teamo de kunlaborantoj. Ofte regas naci-centrita vidpunkto. Multaj manĝaĵoj estas vaste konataj sub diversaj nomoj kun etaj ŝanĝoj de la preparmaniero kaj la bazaj materialoj.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-08-18 19:38
Se oni korektas, oni diru ankau ke WikiTrans enciklopedio en Esperanto enhavas 4,34 milionojn da artikoloj (multe pli ol 3 milionoj) kaj en WikiTrans estas preskaŭ ĉiuj artikoloj de la anglalingva vikipedio en komprenebla Esperanto. Se oni aldonas la 200.000 de la esperanta vikipedio, sume ekzistas en E predkaŭ la sama nombro da artikoloj kiel en la angla. Sekve, oni povas aserti ke en E ekzistas literaturo pri ĉiuj fakoj kaj pri ĉiuj temoj pri kiuj interesiĝas anglalingva mondo. Tio estas mirinda fakto, kiun esperantistoj ne volas agnoski. Lingvokvalito en WikiTrans estas multe pli bona ol lingvaĵo de granda plimulto de esperantistoj kiuj neniam bone lernis la lingvon.
Pri tiuj faktoj Kroatia E-Ligo organizis konferencon por nacilingvaj ĵurnalistoj en Zagrebo anoncante ke en E ekzistas same multe da artikoloj kiel en la angla, kaj tiun novaĵon la kroataj ĵurnalistoj uzis por multaj artikoloj kaj TV- kaj radio-elsendoj. Gastis en la konferenco la ĉafaŭtoro de WikiTrans, dro Eckard Bick el Danlando.
KuboF
KuboF diras:
2014-08-26 21:23
Dank' al ĝenerala teĥnika evoluo fariĝis redaktado de Vikipedio pli facila ol pasintece kaj evoluo direktas al eĉ pli facila redaktado.

1) Nuntempe eblas redakti artikolojn en simila maniero kiel oni redaktas en oficeja programo - oni tuj vidas la ŝanĝojn.

2) Dank' al centra datumbazo de informoj fariĝas ĝisdatigado de informoj (kiel dato de morto aŭ nombro de loĝantoj) en multa okazoj tute aŭtomata kaj ofte tiun informon ĝisdatigos homo en alia Vikipedio. Esperantistaj Vikipediistoj tiel povas pli multan tempon dediĉi al pli inda aldonado de nova teksto. Funkciigado de tiu ĉi sistemo estas laboro precipe por teĥnikuloj, kiel mi.

3) Evoluo de maŝinaj tradukiloj, kiel WikiTrans, kaj ilia uzado rekte de Vikipedia interfaco multe plifaciligos tradukadon. La Fondaĵo Vikimedio jam testas novan version de tia tradukilo kaj ŝajne Esperanto povas esti frua kandidato por testoj.