Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Nova akademia verko pri Esperanto

Nova akademia verko pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2015-07-18 18:06
Kial Esperanto gajnis la batalon kontraŭ aliaj internaciaj lingvoj kaj perdis la militon kontraŭ la angla? Tiun demandon provas respondi Roberto Garvía en sia ĵus aperinta akademia verko “Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo).

Antaŭ kelkaj semajnoj surprizo trakuris diversajn forumojn de Esperantujo: la eldonejo de la Universitato de Pensilvanio anoncis publikigon de libro pri Esperanto. Ĝia titolo estas "Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language" (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo, University of Pensylvania Press, 2015), kaj ĝi ekzamenas la strategiojn sekvatajn de la partianoj de tri planlingvoj, Volapuko, Esperanto kaj Ido, kaj la kialojn pro kiuj Esperanto venkis en la batalo de la artaj lingvoj, kaj tamen malvenkis en la milito por la dominanta rolo en la internacia areno fronte al la angla.

La surprizo venis el la fakto ke la aŭtoro ne estis konata esperantisto, sed profesoro en madrida universitato, verkinta en la angla lingvo kaj eldoninta en Usono, en faka prestiĝa eldonejo ekster niaj rondoj. Post iom da esploro evidentiĝis ke li tamen jam havis iajn kontaktojn kun Hispana Esperanto-Federacio, cele al projekto de esploro, kiu tamen ne konkretiĝis ĝis nun, kaj ke li havas profundajn konojn pri nia movado.

Roberto Garvía estas madridano, naskiĝinta en 1961, kun duobla pasporto hispana kaj svisa (per edziĝo). Li nun laboras kiel profesoro de sociologio en la Universitato Carlos III de Madrido. Dum du jaroj li okupis la katedron ¨“Princo de Asturio”, kiun la registaro de Hispanio subtenas en la Universitato Georgetown en Usono. Dum tiu tempo li havis la ŝancon okupiĝi pri tiu ĉi libro, kvankam, laŭ liaj vortoj, la ideo lin rondiris jam antaŭe. Tie li havis la ŝancon konatiĝi interalie kun Humphrey Tonkin, kaj disponi je materialo tre malfacile trovebla en Eŭropo.

Roberto respondis al kelkaj demandoj por la legantoj de Libera Folio.

Kiel venis al vi la ideo verki libron pri Esperanto kaj aliaj artaj lingvoj?

– El la vidpunkto de sociaj sciencoj, Esperanto estas tre interesa socia movado. Ĝi estas unu el la unuaj modernaj sociaj movadoj kun internacia karaktero, kiu krome sukcesis altiri tre diversajn homojn. Temas pri transversa movado, kiu konektiĝas kun aliaj movadoj kaj profesiaj asocioj, foje kun samdirektaj interesoj, sed foje kontraŭaj (jen ekzemple ekzistis internacia asocio de esperantistaj policanoj kaj aliflanke reto de anarĥiismaj esperantistoj, farantaj ĉion eblan por kaŝi sian identecon al la unuaj).

Kiu estas via rilato al Esperanto kaj kiujn kontaktojn vi havis kun organizitaj esperantistoj?

– Mi lernis Esperanton kiam mi eniris universitaton, sed mi neniam praktikis ĝin. Mi komprenas ĝin lege aŭ kiam iu ĝin parolas, sed mi ne uzas ĝin. Mi havis kontakton kun esperantistoj, kiel Humphrey Tonkin, kiu kuraĝigis min labori pri tiu ĉi temo.

El la vidpunkto de homo ekster la esperantista movado, kiu studis ĉi tiun movadon kaj ĝian historion el ekstera perspektivo, kiel vi vidas la nunan situacion de Esperanto kaj ĝiajn perspektivojn?

– El la vidpunkto de ĝiaj uzo kaj populareco, mi opinias ke la nuna tempo estas tiu de disvolviĝo kaj ekspansio, ĉefe danke al la novaj teknologioj. Koncerne la estontecon, malfacilas ion aserti kun certeco. En la baldaŭa estonteco, ne ekzistas eblo je fina venko, sed Esperanto estas kiel ĉia ajn alia lingvo kiun la tempo kaj la politikaj cirkonstancoj povas puŝi en la pinton aŭ formeti en la bibliotekojn. Ĉiuokaze, mi restas konvinkita ke la ideala solvo al la problemo pri lingva maljusteco estas Esperanto. La argumentoj de iuj akademianoj kiel Philippe van Parijs kontraŭ Esperanto estas malfirmaj.

– Sed unu afero estas la ideala teoria solvo kaj alia la realo. Ni povas fari mensan eksperimenton. Imagu ke la gvidantoj de Eŭropa Unio, konvinkitaj pri la malforteco de la argumentoj kontraŭ Esperanto, decidus iun tagon ĝin igi la “lingua franca” de la Unio. La loĝantaro ne akceptus ĝin. La plejmulto ne pretus forĵeti ĉiujn penojn faritajn por lerni la anglan, aŭ por ke iliaj infanoj lernu la anglan. Aliflanke, ili scias ke politikistoj venas kaj foriras, kaj ke tiu decido povus esti renversita en mallonga tempo.

Vi asertas en via libro ke “Esperanto gajnis la batalon fronte al la aliaj artefaritaj lingvoj, sed perdis la militon kiel lingua franca” (fronte al la angla). Kiuj estas viaopinie la kialoj ke oni alvenis al tiuj du ambaŭ rezultoj?

– En mia libro mi provas ekspliki kial Esperanto triumfis super Volapuko kaj Ido. Mia ekspliko baziĝas sur la organizaj strategioj kiujn sekvis la tri gvidantoj de tiuj tri lingvoj. Schleyer, la germana katolika pastro kreinta Volapukon, kredis ke nur la aŭtoritatecaj organizaĵoj povas esti efikaj. Lia organiza modelo estis la katolika Eklezio, sed aplikinte tiun modelon al la volapuka movado, li nur sukcesis ĝin dividi kaj senkuraĝigi ĝiajn parolantojn. Couturat, la gvidanto de la idistoj, estis universitata profesoro kaj havis kiel modelon la akademian mondon. Li pensis ke nur sciencistoj povas plibonigi kaj perfektigi Idon. Li ne komprenis ke la vivanteco de lingvo dependas de la utiligo fare de komunumo de parolantoj, kaj dum li rezolute daŭre ŝanĝadis Idon por ĝin plibonigi, la parolantoj lin forlasis, ĉar ili ne pretis lerni kaj relerni lingvon en daŭra evoluo. Zamenhof, male, kreskis en multlingva ĉirkaŭaĵo kaj sciis tre bone ke la vivanteco de lingvo dependas de la komunumo de parolantoj. Li ankaŭ posedis politikan sperton, kaj komprenis tre bone la gravecon aŭskulti, kuraĝigi kaj doni voĉon al la esperantistoj. Li uzis demokratian strategion kaj montriĝis supera al siaj rivaloj.

– Sed je la fino venkis la angla, ĉar parolantoj de la angla, la franca kaj la germana ne volis konsenti pri la lingvo kiu estus enkondukota kiel internacia lingvo, kaj sekve sin trudis fine la lingvo de la komununo kun la plej alta ekonomia kaj politika povo: la angla. Oni ankaŭ bojkotis Esperanton pro politikaj kialoj, influite de la ideo ke planita lingvo povus rompi la ligon inter lingvo kaj nacio, kaj tiel malfortigi la nacian ligitecon. Unu el la kialoj pro kiuj Esperanto malsukcesis estis la populareco de la romantika kaj naciisma mito (ankoraŭ tre disvastigita) kiu vidas la lingvojn kiel la animon de la nacioj, kiel unu solan manieron vidi aŭ interpreti la mondon.

Ni scias ke antaŭe vi planis esplori pri la situacio de Esperanto post la hispana enlanda milito. Kio altiris vin al tiu projekto? Ĉu vi ankoraŭ interesiĝas pri ĝi? Ĉu vi pensis pri alia esploro pri Esperanto, kiu povus havi sciencan intereson?

– En la kampo de la sociaj sciencoj ni ankoraŭ malmulton scias pri la rolo de la sendependaj organizaĵoj, aŭ, pli bone dirite, tiuj duon-sendependaj, en diktatorecaj reĝimoj. Kaj la Esperanto-movado estas bona starpunkto por esplori tiun temon. Ĝuste nun mi legas la doktoran tezon prezentitan pasintjare de Ana Velitchkova en la universitato de Notre Dame (Usono) pri la kreado fare de la bulgaraj esperantistoj de speco de “civitaneco” kiu poste favoris la transiron al la demokratio. Tio interesa pri Hispanio estas la maniero kiel la esperantista movado reaperis mallonge post la fino de la intercivitana milito, grupigante homojn kiuj antaŭe troviĝis je ambaŭ flankoj de la tranĉeoj. Tio pensigas ke la esperantista movado en la postmilita Hispanio kontribuis krei etoson de toleremo kaj de minimumo de libereco dum la diktatoreco. Sed tion indus esplori kun ioma detalo.

En la lastaj tempoj ŝajnas ke kreskis la apero de libroj, esploroj kaj eĉ filmoj pritraktantaj la esperantistan movadon, entreprenitaj de homoj ne rekte rilatantaj al tiu ĉi. Al kio tio ŝuldiĝas, laŭ via opinio? Kion povus fari la esperantistoj por plibonigi la bildon de la lingvo antaŭ la universitata mondo kaj igi ĝin interesiĝi pri ĝi?

– Mi pensas ke tio ŝuldiĝas al la novaj teknologioj. Sed ankaŭ al tio ke nun ekzistas pli da konscio pri la lingvaj rajtoj, kaj ĉi-kampe la esperantista komunumo havas multon dirindan. Kaj mi pensas ke ĝi tion faras tre bone.

La libro estas ĵus publikigita, sed ĉu vi jam scias kia estis la akcepto en la rondoj akademiaj kaj esperantistaj?

– Multaj homoj interesiĝis pri la libro, pro tiu pli alta populareco kiun mi ĵus menciis, sed ankoraŭ estas tro frue por taksi la akceptadon.

Toño del Barrio

arkivita en:
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2015-07-03 11:57
"ideo ke planita lingvo povus rompi la ligon inter lingvo kaj nacio, kaj tiel malfortigi la nacian ligitecon"

Tiu penso estas tre interesa. Ĝi ŝajnas tute strange, sed ĝi sekvas la saman nelogikon, kiun sekvas la homoj, kiuj kontraŭas samseksemulajn edz(in)ecojn pro la kaŭzo, ke tio "damaĝos la tradiciajn geedzecojn" - kvankam neniu povas klarigi, kial aliseksemulojn koncernu tio, kion faras samseksemuloj.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-07-04 14:32
Jes, Cirilo, ĉio, kio superas vian horizonton, nepre estas tute stranga kaj nelogika. ;)
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2015-07-04 21:05
Do bonvolu plivastigi mian horizonton, prefere per klarigo de mia demando, kiel samseksemulaj edz(in)ecoj povus damaĝi tradiciajn geedzecojn.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-07-08 23:14
Kiel mi povus vastigi vian horizonton? Trans via horizonto la mondo ja fariĝas tute stranga ka nelogika. ;)
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-07-03 13:12
Mi havas la impreson, ke la vidmaniero de Roberto Garvía pri Esperanto estas ĉefe desuprisma. Tia rigardo iom limigas la prijuĝon.

Laŭ mia impreso estas almenaŭ ok tendencoj en Esperantujo, kiujn oni povas mallonge nomi:
Desuprismo ("ni postulu por Esperanto unu plian fojon dekfoje tiom kiom ĝi meritas en la nuna fazo - kaj poste ni havos unu plian ŝancon plendadi pri aĉaj politikistoj kaj ŝtatoficistoj"), desubismo ("per daŭra kresko al la fina venko"), deflankismo (konvinki lingvistojn k.s.; ne tute facila tasko jam pro la fakto, ke ili gajnas sian panon per la konkurencantoj de Esperanto...), subvencioj ("ĉio bonas, dum mi kaj miaj proksimulaj ricevas ilin - aŭ procentaĵon de ili..."), kreskigo (amaskomunikilaj rilatoj, varbado, kursoj), kulturo (kreado), ĝuo (eble la plej ŝatata), stagnemo ("estas tiom gemute en nia kara Esperantujo; tro da novuloj povas nur ĝeni..."). (Ĉu mankas al vi "raŭmismo"? - Bone, difinu ĝin kaj mi konsideros ĝin.)

La analizo, kial "venkis la angla", ne vere konvinkas min. Jen mia analizo, kiu konsideras pli da faktoroj (en la angla), http://www.quora.com/Langua[…]es-such-as-Esperanto-failed . Iom alian rigardon ĵetas https://www.facebook.com/notes/10203860890023282/ (en Esperanto).

Eble vi ŝatas iom legi pri la libro. Jen la priskribo http://www.upenn.edu/pennpress/book/15360.html kun ligo al enhavtabelo. Tie oni komprenas, ke la ĉefpunkto estas historia analizo pri la tempoj, kiam Volapuko kaj Ido estis konkurenco por Esperanto. Eble la malnoveco de la titola bildo kongruas kun tio.

Jen la libro kaj iom el la paĝoj ĉe Google Books, https://books.google.de/boo[…]t&q=english&f=false
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-07-03 13:50
Tajperaroj k.s.: proksimulaj > proksimuloj; konkurenco > konkurencantoj

Oni ofte diras, ke "venkis la angla". Por mi tio estas iom nepreciza. Mi antaŭ kelkaj tagoj lernis, ke en Hungario en 2001 estis 950.000 homoj parolantaj la anglan (je uzebla nivelo) kaj en 2011 estis 1350.000 homoj. Do oni venis de proks. 9,5 % al 13,5 % de la loĝantaro. Se la progreso restos tia, post dek jaroj estos pliaj 4 %... Ĉu tion oni nomas "venko"?
Kia estas la situacio en Brazilo kaj la resto de suda Ameriko? Kia en orienta Azio? Kiaj progresoj estis historie - do kion oni povas atendi por la estonteco? Ĉu atendeble estos portempa venko? Kio venos poste? Kio estas la perspektivo por 2050?

Mi tre petas pardonon - mi neniel vidas, ke la situacio por Esperanto estas senespera. Esperanto progresadas, kiel videblas per la nombroj ekz. ĉe https://eo.wikipedia.org/[…]/Esperanto#Kreskanta_uzado_de_Esperanto . Ankoraŭ mi ne vidis argumentadon, kiu montrus, kial tiu progreso haltu (kaj kiam). Kaj kial ĝi ne simple rapidiĝu. Fakto estas, ke homoj sciantaj unu fremdan lingvon povas akiri uzeblan nivelon en Esperanto ĝenerale post tridek ĝis cent horoj - tasko farebla dum kelkaj semajnoj. Jen la potencialo de Esperanto. La afero povas iumomente evolui lavangece.

Unu eco de la interreto estas, ke tie la "longa vosto" fariĝis malmultekosta. (Vidu pri la temo ĉe https://fr.wikipedia.org/wiki/Longue_tra%C3%AEne k.a. lingvoj.) En loka lingvolernejo oni sukcesas oferti kvin fremdlingvojn aŭ dek, sed maloftege dudek, pro ekonomiaj konsideroj; simple maltro da lernantoj en la kursoj. Sekve Esperanto elfalas, ĉar ĝi nun estas sur loko dudek ĝis kvardek inter la lingvoj. En la interreto la aldono de unu plia lingvo kostas al reta lingvolernejo tre malmulte (la servilo kostas neniom, la plia paĝo malmulte) - la kunlaboremo de retuzantoj helpas plu redukti la kostojn. Jen la kaŭzo, kial Esperanto aperas en pli kaj pli da lingvolernaj paĝaroj de la interreto, dum en lokaj lernejoj ĝi restis ekster konsidero. Tiu simpla ofertado estas speco de aldona varbado - varbado, kiun la Esperanto-komunumo ne povas aŭ ne volas krei. Homoj vidas kaj provas lerneti nian lingvon (ofte sen devi pagi iom ajn). Ofte ili sentas la guston de Esperanto kaj ili vidas, ke ĝi estas bona, kaj ili daŭrigas. Plej videbla tiu efiko fariĝis ĉe Duolingo, kie nun estas 44 200 enskribiĝintoj por la Esperanto-kurso - jes, ne ĉiuj daŭre lernas, sed ankaŭ ne ĉiuj _ne_ plulernas... :-) Dum la lastaj du tagoj aldoniĝis po 2000 homoj (antaŭe estis 500 homoj tage). Ni vidu...
Toño del Barrio
Toño del Barrio diras:
2015-07-03 22:17
Lu: mi ne vidas en kiu senco la analizo de Garvía estas desuprisma. Fakte, lia konkludo pri la forteco kaj sukceso de Esperanto, kompare kun la ceteraj planitaj lingvoj, estas ĝuste ke E-o sukcesis krei komunumon de parolantoj, kiuj interrilatas demokratie. Tion mi ne nomus desuprismo.

La tempokadro analizata ja estas tiu de komenco de la lingvoj, kaj li ne tiom pritraktas la nunan situacion. Prave, temas pri studo pri la komenca strategio de la movado, kun komparo kun la aliaj planlingvoj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-07-03 23:03
Kara Toño, li parolis pri "lingvo kiu estus enkondukota kiel internacia lingvo"... Enkonduki lingvon, tio estas la vojo de desuprismo, de politika decido. Ĉu li traktas desubismon - en la senco de disvastiga strategio, kiu celas la "finan venkon"?

Krome li mencias la kreiĝon de lingva komunumo. Certe tio ne rilatas al desuprismo (kvankam ĝi povas eble subteni ĝin), kiel vi prave rimarkas - sed tion mi ne celis.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-07-03 15:38
Ŝajnas esti inundo de akademia atento pri Esperanto lastatempe. Jen ekzemploj de novaj sciencaj libroj kiuj traktas la internacian lingvon serioze, ĉiuj de 2015:

Tomasz Kamusella: Creating Languages in Central Europe During the Last Millennium
https://books.google.dk/boo[…]amp;q=esperanto&f=false

Richard Kern: Language, Literacy, and Technology
https://books.google.dk/boo[…]amp;q=esperanto&f=false

Michael D. Gordin: Scientific Babel: How Science Was Done Before and After Global English
https://books.google.dk/boo[…]amp;q=esperanto&f=false

Will Abberley: English Fiction and the Evolution of Language, 1850-1914
https://books.google.dk/boo[…]amp;q=esperanto&f=false

Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-07-06 10:59
Esperanto venkis en la batalo de la artaj lingvoj, kaj tamen malvenkis en la milito ... (venko, batalo ... ho, la paca, pacama, pacema E-movado - ML)

... ne ekzistas eblo je fina venko, ... (La fina venko ... nebula, senenhava ideo. Kompreneble la strebado al "fina venko" estas kaj estos sensukcesa. - ML)

... problemo pri lingva maljusteco ... (Kaj jen plia nebula diro, kiun E-tistoj tiom ŝatas: lingva maljusteco, kiun oni forigas ĝuste per Esperanto. - ML)

... Sed unu afero estas la ideala teoria solvo kaj alia la realo. Ni povas fari mensan eksperimenton. Imagu ke la gvidantoj de Eŭropa Unio, konvinkitaj pri la malforteco de la argumentoj kontraŭ Esperanto, decidus iun tagon ĝin igi la “lingua franca” de la Unio. La loĝantaro ne akceptus ĝin. La plejmulto ne pretus forĵeti ĉiujn penojn faritajn por lerni la anglan, aŭ por ke iliaj infanoj lernu la anglan. Aliflanke, ili scias ke politikistoj venas kaj foriras, kaj ke tiu decido povus esti renversita en mallonga tempo. (Nebulaĵoj. "gvidantoj de Eŭropa Unio" - Kiu estas tio? Ĉu Eŭropo havas "gvidantojn", kiuj staras super la parlamentoj? Jes, jes, oni povas jesi tiun demandon.- ML)

... sed perdis la militon kiel lingua franca... (la paca E-movado perdis militon. Ne mirige. - ML)

... Sed je la fino venkis la angla... (la fina venko apartenas al la angla ... antaŭe dum 1000 jaroj al la latina, poste dum kelkcent jaroj al la franca, kaj nun la tria fina venko estas tiu de la angla. - ML)

... Oni ankaŭ bojkotis Esperanton pro politikaj kialoj, influite de la ideo ke planita lingvo povus rompi la ligon inter lingvo kaj nacio, kaj tiel malfortigi la nacian ligitecon... (Kiu estas tiu "oni", kaj kiel okazis tiu bojkoto? - ML)

... kaj ĉi-kampe la esperantista komunumo havas multon dirindan. Kaj mi pensas ke ĝi tion faras tre bone. ... (Mi forte dubas, ke la E-movado vere havas "multon dirindan". Ĝuste tiu manko de io dirinda estas unu el ĝiaj esencaj malfortoj - ML).
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-07-06 11:24
Malsukcesoj kutime okazas pro la afero mem aŭ pro la adeptoj. Kaj same kutime neniu (el la adeptoj) serĉas la kaŭzon de malsukceso en si mem, ĉiam "la aliaj" kulpas. Mi certe ne ŝanĝos tiun sintenon de la esperantistoj, sed almenaŭ unufoje mi volis skribi tion.

La unua grava ŝanĝo en la pensmaniero de "la esperantistoj" estu la difino de serioza, atingebla celo.

La dua estu la rezigno pri la militema vortaro (batalo, milito, venko, eĉ fina venko).

La tria estu la profesieca, nelaika agad-maniero.

Ktp.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-07-07 10:04
Ĉe Quora http://www.quora.com/Langua[…]es-such-as-Esperanto-failed mi menciis kelkajn kaŭzojn de la ne tiom granda disvastiĝo de Esperanto; vidu sub "Esperanto associations: marketing not their forte"
Ĉe Facebook mi en "Kial Esperanto ne disvastiĝis pli multe?" https://www.facebook.com/notes /10203860890023282/ menciis pliajn kaŭzojn en la strukturo de Esperantujo.

Ne ekzistas "la esperantistoj" kun unuecaj pensado kaj agado tiel same kiel ne ekzistas "la germanlingvanoj" kun unuecaj pensoj kaj agoj.

Pro tio la diversaj grupoj kaj unuopuloj difinas al si plej diversajn celojn - kelkaj estas "seriozaj" laŭ la opinio de iuj, aliaj eble ne. Kelkaj estas - depende de la propra takso - "atingeblaj", aliaj eble ne. Multfaceta kosmo.

Unu el la evidente seriozaj kaj atingeblaj celoj estas la _iom-post-ioma_ disvastigo de Esperanto, celo por multaj ekde almenaŭ kvindeko da jaroj. Ekzemple Esperanto aperas pli kaj pli en lokoj, kie estas almenaŭ kvardeko da lingvoj (kelkfoje eĉ, kiam estas nur deko aŭ dudeko da lingvoj); laste vidu ĉe
bab.la (Oxford University Press) http://blog.oxforddictionaries.com/[…]/
kaj Duolingo https://www.duolingo.com/[…]/Learn-Esperanto-Online.

Iom da detaligo pri la kresko ĉe https://eo.wikipedia.org/[…]/Esperanto#Kreskanta_uzado_de_Esperanto
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-07-07 09:15
Kara Mikaelo , Viaj postuloj garantios la malsukceson de E- movado!
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-07-10 18:36
La sukceso de la (organizita) E-movado ne interesas min. Min interesas la sukceso de la lingvo.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2015-07-10 18:48
Kaj la esenco de miaj riproĉoj estis: Kio estas "sukceso" de la E-movado? Vi kaŝas vin malantaŭ nebula esprimo. Kion vi opinias "sukceso de la E-movado"? Kio estas "celo" kaj "sukceso"?
Marc Bavant
Marc Bavant diras:
2015-07-07 14:24
Mi miras pri la senbrida uzo de la vorto "akademia" (ekz-e en la titolo de la artikolo kaj en iuj komentoj) en senco konata de mi nur en la angla. Ĉu "akademio" ne signifas "Societo, konstanta k oficiala, de beletristoj, artistoj aŭ sciencistoj" (PIV)? Ĉu la intencita signifo ne estus pli bone montrata de "faka"?

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-07-07 18:36
La verko efektive estas eldonita de akademia instanco, kaj tion oni ofte rigardas kiel menciindan cirkonstancon.
Marc Bavant
Marc Bavant diras:
2015-07-08 12:07
Eble mi miskomprenas, sed pri kiu akademio temas? Kio estas ĝia nomo?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-07-08 17:10
La Universitato de Pensilvanio, "konstanta kaj oficiala societo de sciencistoj".
Marc Bavant
Marc Bavant diras:
2015-07-08 17:26
Laŭ mia vortuzo universitato estas centro de supera instruado kaj esplorado, ne societo. Cetere, laŭ mia kompreno, la koncerna verko rilatas al la universitato de Pensilvanio nur tial, ke ĝin eldonis la universitata presejo. Mi do restas ĉe mia opinio, ke la verkon oni devus nomi "faka", "profesora" aŭ eventuale "universitata" (se estus vera rilato kun iu universitato), sed ne "akademia"... krom se oni parolus angle. Estas bedaŭrinde, ke tiaj nebezonataj anglismoj penetras eĉ E-on.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2015-07-08 21:40
En Usono, "academic press" signifas "Eldonejon por kies libroj ne ekzistas ia realisma merkato". Etaj eldonejoj, plej ofte subtenataj de universitatoj, kies rolo estas faciligi la eldonadon de diversaj profesoraj verkoj, cele al dumviva enposteniĝo por la koncernaj aŭtoroj.

Cetere, usonaj universitaoj ja taksas sin veraj komunumoj, kaj treege gravaj, dum ili pli kaj pli foregesas pri instruado kaj malligiĝas de la ĉirkaŭa kulturo.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2015-07-09 15:20
Laŭ mi la vortoj "faka", "profesora" kaj "universitata" estus eĉ pli maltrafaj ol "akademia". Temas pri "scienca" verko, ĉu ne?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-09 17:38
Mi kredas ke tiu sistemo ekzistas en la tuta mondo, sed mi nur konas ĝin de Usono kaj Germanio, kie mi publikigis artikolojn en "akademiaj" ĵurnaloj. La aŭtoro donas sian verkaĵon al la eldonisto, kiu faras kopiojn sen la nomo de la aŭtoro kaj sendas la kopiojn al fakuloj kiuj prijuĝas kaj prikritikas la verkon. La fakuloj resendas la verkojn kun siaj notoj al la eldonisto kiu denove sendas la manuskripton al la aŭtoro por reverkado. Oni faras kaj refaras tiujn paŝojn ĝis ĉiuj kontentas pri la bona kvalito de la verko aŭ ne. Se ĉiuj, aŭ la plimulto minimume, decidas ke la verko taŭgas por sciencaj celoj, la eldonisto eldonas la verkon. Jes, oni povas diskuti la difinojn de ĉiuj tiuj vortoj. Sed samflanke oni devas trovi solvon aŭ oni neniam ion ajn eldonus kaj la scienca klopodo neniam trovos ideojn kaj la serĉo por "realo" ne progresus. Post la eldono oni povas publike pridiskuti la valoron de la verko. La ideo estas trakribri la multajn verkojn por trovi diskutindajn esplorojn pri donata temo. Tiu sistemo ne garantias ke ĉiu ideo aŭ ĉiu vorto de verko veras - multaj eroj de la verko aŭ eĉ la verko tuta mem rajtas kaj devas esti pridiskutataj de interesuloj. La nura fakto ke Universitato de Pensilvanio publikigis la verkon tute ne signifas ke temas pri sendube "vera" verko, sed signifas ke indas esti pridiskutata faknivele de la scienca komunumo.
Kvankam mi, kiel instruisto de la usonangla en Usono, ne samopinias ke "la angla venkis" mi salutas la eldonon de tiuj ideoj kaj mi trovas ilin diskutindaj kaj ankaŭ diskutendaj. Ni devas fari tion kolegume - ke nia kritiko pozitiva kaj negativa estu senemocia kaj faktrilata. Nia devo estas serĉi "veron" (pridiskutenda koncepto, ja) sed ke ni restu kolegoj kiel teamanoj en niaj klopodoj.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2015-07-10 22:50
Karaj kamaradoj, jen al kio kondukas neglektado de la Fundamento, nome de ties Universala Vortaro, en kiu la signifo de la bazaj ESPERANTAJ radikoj devas esti ekvilibre agorditaj inter la 5 lingvoj. Jam 90 jarojn neniu reguligas tiun averaĝan fundamentan de interlingvaj malsamaj "internaciaj vortoj", kiuj rajtas eniri en Esperanton kau regulo 15, sed ĉu kun la tuta signifaro, ĝermas kaj floras en aparta etna uzado? Marko pravas, angla vorto academic havas plian signifojn, kiuj ne rilatas al klasika Academy. Tiuj pliaj signifoj estas adjektivo "destinita por studentoj, instruado, teoria, ne praktika, ne aplika" ktp. En lingvo pola akademik estas studenta komunloĝejo. Cetere, angloj ne rajtas puŝi en Esperanton la tutan bukedon da anglaj signifoj de internacie uzata formo. Do ne tuŝu Markon, kiu interalie estis esperanta baptopatro de unu mia filo. Mi defendas lian opinion,kvankam li, akademiano, traktinta Esperantan silabikon, afliktis min per neglekta komento, ke la nocio "gramatika silabo" estas fremda por li. Zamenhof avertis, ke la konstruo de Esperanto estas tute fremda por eŭropanoj. Ĉu ankaŭ post 128 jsroj ĝi restas fremda eĉ por devotaj esperantanoj, malgraŭ 3 tutmondaj kolokvoj, saĝo post 50 jaroj da instruado de Esperento kaj jam 100 universalaj kongresoj?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-07-11 16:28
Mi plene konscias ke PIV ne ĝuas universalan respekton sed por manko de alia fonto, mi uzos ĝin kiel centron de mia refero, se nur ĉar ĝi havebas al ĉiuj kaj tiel ni minimume havas elirpunkton por diskuto. Jen de la reta versio la difino de “akademio”:
Akademi/o
♜ La ĝardeno apud Ateno, en kiu filozofadis Platono k lia skolo.
akademi1o
1 Societo, konstanta k oficiala, de beletristoj, artistoj aŭ sciencistoj: la franca Akademio estis fondita en 1635; la Akademio de E. (ekde 1908 la maksimume 18-membra supera komisiono de la Lingva Komitato, ekde 1948 la 45-membra anstataŭanto de ĉi tiu): vivu do l’ Akademi’, ŝaga k tre klera!Ŝ.
2 (evi) = supera lernejo.
akademia. Rilata al akademio: akademiaj premioj; (ironie)poemo en la akademia gusto (banale tradicia).
akademiano
1 Membro de akademio 1: mi demandis la akademianojn pri ĉiuj punktoj de alfabeto k gramatiko, skribis Boirac; ĉi kuŝas, kiu estis vano, k eĉ ne akademiano!.
2 (evi) = studento.

Laŭ tio oni do eble devus uzi la esprimon: akademinivela. Se ne, kiu vorto povas esti uzata por priskribi “ĵurnalojn kun fakule prijuĝitaj artikoloj”. Se nur temas ĉi-tie pri tiu semantika problemo, ni eble proksimiĝos al komune akceptebla vorto tiel ke ni povas daŭrigi la diskuton.
Dirk Bindmann
Dirk Bindmann diras:
2015-07-13 12:00
Vi jam respondis vian demandon: "ĵurnalo kun fakule prijuĝitaj artikoloj". Pli konciza esprimo por "fakula prijuĝo" estas "ekspertizo". Tamen, la libro de Roberto Garvía estas ne artikolo, sed monografio, verŝajne ne (anonime) ekspertizita.

La pezan esprimon "akademinivela" ni ne bezonas por tiaj verkoj. Sufiĉas "scienca".
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2015-07-25 12:38
Ĉu Esperanto perdis la militon kontraŭ la angla? Miaopinie Esperanto ne estas malamiko de iu ajn nacia lingvo, kaj por kio Esperanto volas militi kontraŭ la angla? Se pro ekonomia potenco de Usono, Esperanto devus militi kontraŭ la angla, kaj baldaŭ Esperanto ankaŭ devus militi kontraŭ la linvoj germana, ĉina kaj aliaj ,kiuj potenciĝos unu post aliaj pro ekonomia evoluado. Sendube hodiaŭ Esperanto ne estas potenca, eĉ ne situas je sama nivelo kiel ekonomie internaciaj lingvoj. Tio ne signifas ke Espranto perdis ion ajn, sed malkovras sian mankon je ekonomia valoro, ĉar krom raraj personoj kaj lingvoŝtatantoj popularaj homoj ne eblas lerni iun ajn fremdlingvon sen mongajno. Rerigardante lastajn kelkdek jarojn, ja fakaj agadoj per Esperanto stagnas eĉ apenaŭ mortas. Kion fari? Se ni ne plenigas la mankon, nuna situacio daŭras ĉiam, kiam ĉe Esperanto mankas ekonomia valoro. Prez. de IKEF www.ikef-esperanto.net
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-09-21 20:39
Mi samopinias kun WANG. Esperanto neniel "perdis" ion - male, ĝi kreskas kaj floras. Mi eklernis ĝin antaŭ multaj jaroj. Tiam ŝajnas al mi ke la eblo kontakti aliajn E-parolantojn estis limigita de la ĝeneralaj eblecoj kontakti aliajn homojn dise tra la mondo. Nun ni praktikas ankaŭ ĉi-tie tre profundan komunikadon trans kontinentoj. Al mi ŝajnas ke la baza numero de E-parolantoj kreskis kvankam ni ne povas science mezuri la numerojn de diversaj epokoj. Por eŭropano la angla ŝajnas esti tre grava lingvo - aparte en norda Eŭropo. Al mi, ĉi-tie en Florido kie la aro de hispanparolantoj daŭre kreskas kaj en lando kie politikistoj publike timas la neparolon de la (uson)angla, ne ŝajnas ke la futuro de la angla (fakte "anglidaj lingvoj") tiom klaras. Kiam ni provas uzi filmojn el Eŭropo parolatajn en brita angla, la studentoj vere ne ĉion komprenas kaj plendas pri tiu malfacilo.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-09-21 20:48
Lasu min rakonti anekdoton pri la usonangla. En 2007 miaj gepatroj iris en restoracion kun mi por vespermanĝi. La kelnerino estis juna floridanino. Kiam ni estis en la aŭto poste, mia patro diris: 'Tio estas tre bona restoracio. Ili devus dungi homojn kiuj parolas la anglan.' Nu, la kelnerino ja parolis la anglan, laŭ la modo de la ĉi-tiea juna generacio. Plej verŝajne ŝi ne scipovis alian lingvon. Ŝi aĝis eble 20 jara - mia patro tiam 90 jara. Etnaj lingvoj emas ŝanĝiĝi ĉe la baza uzado pli rapide ol miaopinie Esperanto, dua lingvo, do lernata lingvo, de la plej multaj parolantoj. Jes, Esperanto evoluas - 'komputilo', 'vinduzo', kaj 'AIDoso' ne troviĝas en la Fundamento. Sed mi kredus ke la E-parolantoj de 1905 komprenus sufiĉe bone la E-parolantojn aktualajn en ĝenerala konversacio kiel tio inter kelnerino kaj kliento en restoracio.